Tiu scio donis al mi novan forton; mi dankis per varma preĝo la senfine indulgan Sinjoron de la ĉieloj kaj poste mi daŭrigis mian laboron per duobla forto.

Jam mankis nur la provizo de trinkakvo, sed mi ne havis konvenan ujon. En benzinan barelon mi ja ne povas verŝi trinkakvon!

Mi ekmemoris, ke en la teksfabriko estas lavejo, en kiu mi vidis malgrandan varmakvujon, konforman al mia bezono.

Do mi veturis al la fabriko kaj tie mi petis la unuan hinon por helpi demunti la akvujon. Tiu nature tuj venis helpi sen ia ajn demando. Certe, mi jam konis ilin ĉirilate.

Li helpis eĉ surmeti ĝin en la aŭton, kaj mi apenaŭ povis reteni la ridon ĉe la penso, ke ili morgaŭ vane turnos la kranon. Ili nepre opinios, ke min trafis mortakcidento, tial mi ne povis reporti la ujon el la "riparo".

Dumvoje mi ankoraŭ eniris la geofizikan instituton, el kies laboratorio mi prenis tre precizan kompason, sekstanton, teleskopon kaj aliajn necesajn instrumentojn. Tion kompreneble, mi devis jam fari kaŝe kaj singarde atendante, ĝis la fizikistoj forturniĝas. Poste mi ĉion transportis kaj enŝipigis.

Ĉar mi jam finis mian patriotan laboron, nun sekvis nur la ekiro.

Mi intence ekiris tage kaj precize malfrue posttagmeze, kiam la hinoj plejparte promenadas sur la marbordo. Nur ili koleriĝu, vidante mian fornaĝantan ŝipeton!

Do, antaŭ sunsubiro mi enpaŝis la ŝipeton, ankoraŭ unufoje mi detale ĉion reviziis, poste rekomendinte mian animon al Dio, mi ekfunkciigis la motoron kaj mi elnavigis al la maro.

En ĉirkaŭe ducent-paŝa distanco de la bordo mi turnis la barkon, kaj de tiam mi preteriris Kazohinion laŭ la linio de la bordo.

Baldaŭ mi forlasis la arbustan parton kaj aperis la strando. Centoj da hinoj promenadis, kuŝis, sidis, aŭ sin banis. Pri mia ŝipeto multaj ekatentis kaj mi, ebrie de la dolĉa ĝojo de la libereco, staris sur la ferdeko, svingadis mian ĉapon kaj plengorĝe kriadis "hola! hola!". Subite liberiĝis en mi ĉiuj homaj instinktoj, kiujn mi devis inter ili subpremi en mi.

La hinoj evidente ekatentis pri mi, ĉar ĉiuj vizaĝoj turniĝis al mi kaj stultege gapis.

La scio, ke mi jam estas transe de ilia potenco, jam neniel danĝeras, ke mi estos suspektata behino aŭ ne, kaj mi jam faras, kion mi volas, donis, novan ekpuŝon al mia ĝojo, kiu per elementa forto disrompis la barilojn. ¬etadante mian ĉapon en la aeron, mi saltadis, poste min ĵetinte sur la plankon, mi svingadis miajn piedojn al la ĉielo, mi kriadis al ili ‹I›good bye‹/I› (ĝis revido) kaj mi senĉese ridis.

La hinoj dum kelkaj minutoj gape miris al mi, ne povis kompreni la situacion kaj poste pluraj kriadante al mi demandadis, kio okazis.

Mi responde rekriis "ĝis revido", pri kio ili verŝajne opiniis, ke mi krias por helpo kaj kredante, ke min ekkaptis la fluso, pluraj ĵetis sin en la maron kaj naĝe proksimiĝis al mia ŝipeto. En tiu momento eksonis ankaŭ la sireno, kiu signas, ke iu dronas, kaj du boatoj ekipitaj per savzonoj ekremis al mi.

La komika ŝanĝo devigis min al tia ridego, ke miaj ventromuskoloj ekdoloris. Mi lasis ilin veni proksimen, poste donante fortan gason al la motoro, mi oblikve forŝoviĝis antaŭ ili kaj denove staris sur la ferdeko, saltadis, dancadis, mansignis adiaŭon kaj eligis mian langon al ili.

Tiuj dum kelka tempo naĝadis tien-reen kaj poste senkomprene reiris al la bordo.

Kiam mi venis trans la denspopolan strandon, mia koro subite forte ekbatis kaj por momento mi afliktiĝis. Ekaperis antaŭ mi la soleca promontoro, sur kiu mi iam sidis kun Zolema kaj kie mi kredis tiam kun granda ekflagro, ke mi trovis ion.

Alte, sur la pinto de la promontoro ankaŭ nun staris hino. Eble ĝuste Zolema? Mi jam estis iom malproksime de la marbordo, kaj mi ne povis rekoni la personon. Povas esti, ke tiu tute ne estas virino. Ili ja estas tiom egalaj! Unu el la multaj.

Per instinkta-gesto mi prenis la teleskopon, sed vane mi esploris tiun vizaĝon, mi ne povis klare vidi la trajtojn, ĉar ĝia kapo staris ĝuste antaŭ la subiranta sundisko, kaj pro la ĉirkaŭe radianta aŭreolo mi ne povis vidi la detalojn.

Mia bona humoro subite forvaporiĝis, la doloro de la rememoroj premis mian koron kaj kaptante la direktilon, per plena gaso mi direktis mian ŝipeton al la senfina oceano.

Sed mi ne povis deflankigi mian rigardon. Kaj tiu nur staris, kiel monumento, senmove, kvazaŭ elkreskinta el la promontoro sub siaj piedoj. La figuro iom post iom malproksimiĝis antaŭ miaj okuloj kaj malrapide tute dronis en la blindiga luminundo de la sundisko. Samgrade, kiel mi malproksimiĝis, subiris ankaŭ la suno, kvazaŭ ĝi akompanus tiun figuron fandiĝantan en la horizonton kaj iom post iom malgrandiĝante, malaperantan en la lumo.

Post unu kaj duona horo mi ne plu vidis la promontoron. La tuta insulo naĝis en la aŭreolo de la suno, kiu senĉese malleviĝis kaj fine, kun la lasta ekflagro, malaperis en la senfina akvo, forportante kun si por eterne ankaŭ Kazohinion.

Перейти на страницу:

Похожие книги