Kaj mi sentis grandan faciliĝon, ke tiun insulon, kie la koro, amo, beleco estas nekonataj konceptoj kaj kie la dezerta karcero de la senkonsola vivo kaŭzis al mi tiom multajn suferojn, mi povis fine lasi malproksime malantaŭ mi.
Kaj kiam mi turniĝis antaŭen, antaŭ miaj spiritaj okuloj jubile aperis al mi la espero de la transa bordo: la tero de la animo.
Mian ĝojon ĝenis iom nur tio, ke miaj okuloj ankoraŭ longe doloris, kaj mi faris al mi gravan riproĉon, ke estante kuracisto, mi tamen provis rigardi en la sunon, kvankam mi ja povis scii, ke la homa okulo ne estas kreita por ke ni rigardu en tre grandan lumon.
DUDEKA ĈAPITRO
Kun mia malproksimiĝo ankaŭ mia ĝojo revenis kaj post unu horo mi denove kantis, ploris kaj dancis, eligante el mi ĉiun ĝojon, ĉagrenon kaj animon en mi sufokitan, kiu kolektiĝis en mi dum unu jaro en la karcero de la frenezuloj.
Tiel mi navigis dum du tagoj. La noktojn mi tradormis nur duone. Triatage mi konstatis per miaj instrumentoj, ke mi atingis la linion de la hindia ŝiptrafiko. Mi devis albordiĝi maksimume post du tagoj. La situacio estis des pli urĝa, ĉar mian motoron, ne taŭgan por tia senĉesa laboro, mi devis plurfoje haltigi, purigi aŭ ŝanĝi la elektrajn bugiojn.
En tiu tago okazis, ke posttagmeze sur la horizonto subite kolektiĝis nigraj nuboj kaj post duonhoro mi trafis en teruran uraganon.
La ventego per terura forto kaptis mian ŝipeton kaj estis timinde, ke ĝi dronos. Per la plena streĉo de mia forto mi ĉerpadis la akvon el la ŝipeto, kaj per plena gaso mi direktis la motoron kontraŭ la vento.
Post duonhora terura luktado mia motoro subite haltis.
Nur tio mankis al mia malfeliĉo! Mi tuj dismuntis kaj malseke ĝis la haŭto, ĉerpante per unu mano la akvon, ŝanceliĝante de laco mi laboris, ĝis mi fine povis konstati la teruran veron: du cilindroj enpremiĝis pro la varmego kaj nenia forto povis ilin ekmovi.
Mi estis tute elmetita al la kapricoj de la elementoj.
Sed nun venis la plej grava afero.
Kiam la uragano kvietiĝis, mi povis konstati per miaj instrumentoj, ke mi retrodrivis. Mi venis en la marfluon, kiu pelis min iam al la insulo de la frenezuloj.
Min kaptis nepriskribebla malespero. Sterniĝante sur la ferdeko, ŝirante mian hararon mi baraktis kaj poste surgenuiĝinte, ekscitplene mi preĝis al Dio, ke Li nur unufoje ankoraŭ savu min de la denova travivo de la teruraĵoj kaj helpu min reiri en la homan vivon. Al miaj vortoj respondis nur la muĝo de la ondoj, kaj mi decidis, ke se mi ekvidos la bordojn de la insulo, mi dronigos min en la maro.
Vespero sekvis, kaj la horizonto vestis sin per nigro, kio faris la situacion ankoraŭ pli senespera. Mi eble estus povinta bruligi lampon, ĉar mia akumulatoro estis plena, sed mi ne kuraĝis malŝpari la elektron. Pro la laciĝo jam komencis fermiĝi miaj okuloj, kiam tre malproksime, mi ekvidis lulnpunkton sur la horizonto.
La espero donis novan forton al mi, mi saltleviĝis, prenis la reflektoron, svingadis ĝin en tiu direkto kaj kriadis kiel frenezulo; kvankam mi sciis, ke tio ja ne estas tie aŭdebla.
Kvaronhoron daŭris, ĝis ili min rimarkis. Sirena muĝo respondis kaj poste mi vidis per mia teleskopo, ke la korpo de la ŝipo sin turnas al mi.
Kion mi sentis en tiu momento, miaj legantoj ja ne povas imagi kaj mi ne povas priskribi, sed ĝi restos al mi eterne neforgesebla memoraĵo. Miaj larmoj ekfluis kaj denove surgenuiĝinte mi dankis la priaŭskulton de mia preĝo al la senlime indulga Sinjoro de la ĉielo.
Post alia duonhoro la ŝipo jam staris en la plej proksimo kaj kiam mi ekvidis la surskribon, mi ekkriis de ebria ĝojo.
Kiam la savboato min atingis, mi plore ĵetis min al la ŝultroj de la unua maristo kaj kisis ambaŭ liajn vangojn.
Alveninte al la ŝipo oni min kondukis al la ŝipestro. Tie mi ne plu estis bridebla. Surgenue mi kisis la anglan standardon, poste stariĝinte, en preskaŭ senkonscia ebrio, mi kantis la anglan himnon, dum ĉirkaŭe la ĉapoj deflugis de la kapoj, kaj en la okuloj aperis larmoj.
Neniu sciis, sed ĉiu sentis, kio okazis al mi, kaj neniu min ĝenis.
Nur poste mi ekpensis, ke mi devas min prezenti.
Per kelkaj mallongaj vortoj mi skizis la cirkonstancojn, post kio la ŝipestro min sendis al la admiralo akompane de leŭtenanto.
Mi trovis la admiralon en la manĝosalono, kie la oficiraro ĝuste sidis ĉe vespermanĝo. Ekvidante lian ornaman epoleton mi rigidiĝis en streĉa salutpozo kaj mallonge min prezentis. La admiralo manpremis kun mi kaj miaj okuloj denove pleniĝis per larmoj.
Sed li kun afabla mangesto proponis al mi sidiĝi. La tablaservistoj alportis novan servicon, kies ĉiun pecon ornamis la angla reĝa blazono, poste oni donis glaseton da viskio.