Ĉion ĉi mi jam ne vidis, ne gustumis de unu jaro! (Aŭ pli? Mi jam ne scias). Pro la ĝojo mi povis nur malfacile rekonsciiĝi kaj ja vere daŭris longe, ĝis mi povis malsuprenigi la unuan manĝopecon tra mia gorĝo, kiun la ploremo kuntiris.
Post la vespermanĝo la admiralo mem petis min, ke mi, se mia sentimenta farto jam ebligas, rakontu iom pri miaj travivaĵoj.
Kun granda enspiro mi komencis ĉion rakonti. Mi eĉ ne devas mencii, ke post kelkaj minutoj sur la lipoj de miaj kamaradoj – malgraŭ ilia bonvolo – mi devis ekvidi la dubon. Por ke mi ne estu rigardata frenezulo aŭ mensogulo, mi klopodis demonstri miajn vortojn per objektivaj dokumentoj. Feliĉe, mia ŝipeto estis enlevita, kaj el tiu mi povis prezenti kelkajn ekzemplerojn de la gazeto "Teksindustrio", uzitajn de mi por pakado kaj kiuj enhavis bildojn pri la fabrikado. Nur kiam mi flue ĝin laŭtlegis kaj klarigis la bildojn, ili komencis min konsideri serioze, sed nun jam ĉiu sidis ĉirkaŭ mi kaj soife aŭskultis mian historion. La preĝejan silenton nur malofte interrompis la spontane eruptanta rido, kiam mi menciis iun frenezaĵon de la hinoj aŭ behinoj, kaj tiu rido nur tiam silentiĝis kaj ŝanĝiĝis en kamaradan kompaton, kiam mi menciis, ke la pasiva subjekto de ĉio ĉi estis mi.
Eksterordinaran bonhumoron vekis, kiam mi parolis pri la kapto de la piedo, pri la vake-vakeo kaj pri la kuprokubo de la betiko, kaj vere fierigis min, ke mi povis havigi gajajn minutojn precipe al la admiralo, kiu pri la nekredeblaj frenezaĵoj kaj sencelaj stultajoj ridegis tiel bonguste ke laŭte tintis sur lia brusto liaj ordenmedaloj.
Entuziasmigite de la afero ankaŭ mi mem pleniĝis per bonhumoro kaj gajo; mi fervore parolis pri la flavaj ŝtoneroj, pri la senorellobaj virinoj, pri la bikbamo, pri la neelkalkuleblaj ketnioj kaj kipuoj, pri la fantasmagorio de la bruhuo, pri la kvadrato kaj cirklo kaj pri la boeto. La gajo leviĝis de minuto al minuto kaj ĝian kulminon atingis, kiam mi rakontis, ke mi vane priskribis ĉion ĉi, Zemoki en mia vojaĝpriskribo ne ekkonis sin mem kaj ridis pri la tuta sia historio. Tiam mi devis interrompi mian rakonton, ĉar la ventromuskoloj de miaj aŭskultantoj ekdoloris.
Sed kiam mi alvenis al la lasta, al la buĉado, furiozanta pro la kvadrato kaj cirklo, la trajtoj subite serioziĝis kaj la admiralo rimarkis, ke li ja ne dubas pri mia verdiremo, sed ĉi-koncerne mi observis ion eble malbone, ĉar ke homoj por frenezaj maniaĵoj kaj por geometriaj figuroj komencu sovaĝbestan interbuĉadon, tio supozus la plenan mankon de la cerbo, kio ne nur pri homoj, sed eĉ pri senmensaj bestoj ne estas kredebla. Ankaŭ tio ne estas verŝajna, ke oni nomu ekstermisto kaj bruligisto ĝuste tiun, kiu kun klara logiko predikas la realaĵojn kaj la sanan menson; kaj estas nekredeble, ke tia homo estus portata al ŝtiparo, kiel la malamiko de la ordo kaj civilizacio. Tio eble tamen estas troigo kaj nekredebla ne nur por la eŭropa logika, sed eĉ por ĉia imago. Ion mi certe observis malbone aŭ miaj suferoj konfuzis mian klaran vidon.
La dubo pri miaj vortoj min preskaŭ incitis al tio, ke mi kontraŭdiru, forgesante la devigan respekton. Jam balancigis sur miaj lipoj denove rakonti la tutan buĉadon kiam mi konsterniĝis.
Nome, kiam mi nun denove trapensis la tutan, tie, en tiu medio eĉ mi mem opiniis ĝin tiom nekomprenebla, ke tiuvespere mi opiniis ĝin sonĝo. Nur la sekvantataga tralego de miaj vojaĝnotoj konvinkis min ree, ke ĝi estis vero. Sed tiuvespere mi ne kuraĝis plu rakonti. Kaj pri tio mi jam definitive rezignis, ke mi rakontu la historion pri la doktrinoj de la bikruo, kiun ankoraŭ nun mi ne povas tute kredi.
Multe pli mallaŭte mi respondis, ke ankaŭ mi mem ne estas certa pri tio kaj mi preferus, se nun, post la hodiaŭaj ekscitiĝoj mi estus absolvita el la rememorigo de la frenezaĵoj, kaj ni eble transirus al raciaj kaj agrablaj aferoj, pri kiuj mi jam tiom delonge ne povis aŭdi de miaj ĉarmaj samnacianoj.
Miajn vortojn ili akceptis per konsento, poste la admiralo stariĝis kaj tenante la glason, komencis paroli.
Li salutis min per senperaj vortoj, esprimis sian ĝojon ke mi feliĉe revenis elinter la frenezuloj al la kulturmondo kaj ke mi jam povas meti miajn fortojn denove en la servon de mia adorata patrio.
Li parolis per entuziasmaj vortoj pri la grandeco de nia patrio kaj pri ties speciala destineco, kiu ĝin faris gardanto de la paco kaj de la kristana civilizacio. Kaj la konfidato de tiu edifa pacdestineco estas la armeo, kiu certigas la ekvilibron de la mondo, la vivon de la krista justo kaj ne malpli la trankvilan vivon kaj kreantan laboron de la angla civitanaro.
Kun sentplena mieno, laŭtvoĉe li deklaris, ke ne estas pli edifa scio, ol aparteni al la angla standardo, ĉar tiu donas la veran animan perfektecon, kiu plenigas la anglan statanon per fiereco kaj levas sin super ĉiuj aliaj ŝtatanoj de la mondo.