Eĉ pli: la virinoj estis same vestitaj, kiel la viroj. Komence mi opiniis, ke mi vidas nur virojn, ĉar ankaŭ ilia frizajo estis la sama: ronde tondita, glate kombita; mi eĉ ne povas ĝin nomi frizaĵo. Nur post longa atento malkovris pli mola trajto, pli delikata, facila movo, kiu estas virino inter la multaj egaluloj.
Anstataŭ luksaj vendejoj mi vidis kelkajn pordojn kun strangaj surskriboj, sed sen feraj rulkurtenoj, kvazaŭ ili tute ne estus vendejoj, sed privataj loĝejoj kun strata enirejo. La literoj de la surskriboj estis strangaj tute simplaj geometriaj formoj, sed nenie troviĝis montrofenestroj, nur grandaj, kvarangulaj fenestroj, kadritaj per la ofte viditaj, palarĝentkoloraj metalkadroj, el kiu metalo estis farita ĉio ĉi tie.
Nun nia aŭto haltis, mia gvidanto descendis kaj manvokis ankaŭ min.
Mi desaltis, la veturilo forkuris kun la ŝoforo, kaj ni iris al la tramstacio.
Mi tre hontis, ke mia gvidanto elspezos por mi. Tiom pli mi hontis, ĉar en mia poŝo troviĝis kompreneble nur angla valuto.
Tamen mi prenis mian monujon kaj transdonis unufuntan bankbileton, esperante, ke li nepre povos ŝanĝi ĝin en la borso.
Bedaŭrinde, la bankbileto estis tre malseka kaj ĉifita: Mia gvidanto longe turnadis ĝin inter siaj fingroj, observadis ĝin, demandis ion per signoj, el kio mi nenion komprenis kaj fine li redonis.
Nun mi ne sciis, ĉu li faris tion el kavalireco, aŭ ĉu li estas ofendita, ĉar mi ne donas pli bonaspektan bankbileton. La dubo min afliktis, sed mi ne havis multan tempon meditati, ĉar la trajno alvenis kaj ni enpaŝis.
Mi ekvidis komfortajn kaŭĉukajn sidlokojn. Krom tiuj ĉio estis el arĝentkolora metalo, vitro kaj el bakelit-simila materialo. Mi devis konstati, ke mi neniam vojaĝis en tiel komforta kaj bone risortita vagono.
La homoj el- kaj enpaŝis senvorte, en, por mi neimagebla silento kaj kun rapida akurateco. Mi venis inter mirindan popolon!
Sed malgraŭ ĉiu mirado, tiu maŝineca kondtito estis iom deprima. Nenie unu rideto, unu ĉarma saluto. Ĉiu sidas kun skulptrigida vizaĝo kaj silentegas.
Eĉ pli surprize estis, ke la vagono ne havis konduktoron. malgraŭ tio, la vagono ekiris precize, ĉar la maŝinisto vidis el spegulo la enpaŝantojn. Ankaŭ monkolektujon mi ne vidis. Fine mi opiniis, ke ĉiu ĉi tie vojaĝas per abonkarto. Sed mi ne povis koncepti, kiel oni kontrolas, ĉu la vojaĝantoj ĉiuj pagis la abonmonon. Kiel ajn mi cerbumis, mi ne trovis ankoraŭ la klarigon de la problemo. La situacio fariĝis pli mistera.
Sed ĉi tio estis nur la komenco.
Nun ni alvenis riveron, kies ambaŭ bordojn kovris ĉirkaŭ cent jardojn larĝaj parkoj kaj malantaŭ ili la jam milfoje ripetitaj supermodernaj vilavicoj. Ŝajne ĉi tie estas ĉiu riĉega maljuna fraŭlo. Sajnis kvazaŭ la tuta urbo estus maksimume dudekjaraĝa. Mi vidis nenion sur unusola ŝtono de la urbo, kio estus memoriganta al la pasinteco kaj eĉ unu konstruaĵon mi ne vidis, pri kiu mi povus konsenti, ke ĝi arte ĝuigis miajn okulojn. Mi povis nur primiri la riĉecon kaj komforton.
Nun ni elvagoniĝis kaj per aŭtomata ŝtuparo malsupreniĝis. Ni troviĝis en stacio de subtera fervojo. Post momento, kun fulma rapideco, sed tute senbrue, enkuris trivagona trajno. Ĝi haltis per forta bremsado. En tiu momento la pordoj de ĉiuj tri vagonoj dissaltis kaj ni enpaŝis kune kun la ceteraj atendantoj. La lasta pasaĝero fermis kuntirante la pordon kaj la vagonaro ekiris.
Ĉi tiu vagonaro eĉ maŝiniston ne havis! Poste mi eksciis, ke ĉi tie funkcias ĉio aŭtomate. Ĉe halto la pordoj malfermiĝas per si mem, post ilia fermado la vagonaro ekiras ankaŭ per si mem. Precizaj aŭtomatoj zorgas eviti la karambolojn, plenumi la regulitan rapidecon kaj la vojaĝtempon.
Ni trasusuris tunelon sub la rivero, poste, aliborde suprenkurante, ni leviĝis super la domojn. Ni flugis senhalte ĉirkaŭ kvin minutojn kaj nia trajno siblis pro la terura rapideco. Malsupre domarego, parkoj, ĝardenoj, stratoj kirliĝis, apud ni strangaj signalaj kaj direktilaj aparatoj preterfulmis kaj ĉe vojkurbiĝoj la reloj kliniĝis flanken tridek gradojn tiel, ke la trajno eĉ tiam kuris per plena rapideco, kaj ni preskaŭ gluiĝis al la sidlokoj pro la centrifuga forto. Mi ektime pensis, kio okazus, se en la kurbiĝo la trajno haltus pro difekto.
Fine ni haltis, mia kondukanto manvokis min kaj ni elpaŝis. Mia kapo turniĝis, ĉirkaŭ mi kirliĝis la mondo, sed li tenis forte mian manon, tiris min sur moviĝantan trotuaron, kiu kuris laŭmaniere de senfina rubando. De ĉi tie ni transpaŝis sur alian kaj poste la trian rubandon, ĉiu iris iom pli rapide ol la antaŭa. La tria havis benkojn, kie ni sidiĝis.
Tiel ni vojaĝis kvaronmejlon. Mi vidis la domojn denove desupre. Kiel se mi estus en kampo aŭ parko: sur preskaŭ ĉiu domo estis kreskaĵoj: herbo, arbustoj, eĉ legomoj kaj fruktarboj. Surprizis min, ke neniu domo havas kamentubon.
Poste ni stariĝis, kaj tra la rubandoj ni alvenis paŝon post paŝo al la fiksa trotuaro. Apud ni pretersiblis la fulmvagonaroj, unu post la alia.
Nun ni alvenis al senĉese moviĝanta lifto, kiu mallevis nin al la tero.