Mi tamen sentis, ke mi devas multe danki al ili, malgraŭ iliaj stultaĵoj. Mi ekmemoris, ke miajn vestaĵojn li eĉ ne povis pagi, ĉar mi forkuris kaj, por ke mi ne estu sola, li prefere venis kun mi, riskante, ke li estos police persekutata kiel ŝtelisto kaj ankaŭ nun li regalas min. Mi intencis ĉiuokaze rekompenci liajn elspezojn.
Mi jam spertis, ke niajn banknotojn li verŝajne ne konas, sed feliĉe mi havis kelkajn orajn kaj arĝentajn monpecojn. Malplenigante mian monujon mi transdonis al li la tutan metalan enhavon.
Li longe ilin rigardadis, turnadis, per signoj demandis, kion li faru per tiuj kaj mi fingromontris al la kuirejo, sed li metante la monon en sian buŝon, montris per penaj maĉgrimacoj, ke el tiu ne eblas kuiri manĝaĵon. Mi dubis, ĉu lin igas moki lia kavalireco, aŭ ĉu absolute li ne konas nian monon. Mi penis klarigi ĝian celon, sed tio estis tre malfacila kaj fine mi tute rezignis kaj remetis la monon en mian monujon.
Nun mia gvidanto mansignis, ni leviĝis kaj foriris. Mi supozis, ke li ĵetos la prezon de la tagmanĝo en iun aŭtomaton. Mi intencis tion ĝisatendi kaj tiam klarigi plejeble reale la esencon de mia mono, sed mi devis konstati, ke li ankaŭ nun ne pagis!
Mi jam estis plena de scivolo pri ilia vivmaniero, sed ne estis eblo konversacii.
La tempo estis ĉirkaŭ la sesa, sur stratoj ekbrilis miultegaj lampoj, sed la lumo estis tiom kaŝita, ke ni moviĝis preskaŭ sen ombro. La lumo estis nek blanka, nek flava, sed simila al la sunlumo: dissterniĝanta, klara, trankviliga inundo da lumo. Mi sentis, kvazaŭ estus taglumo, vesperiĝe, antaŭ sunsubiro kun ties mola, trankviliga efiko.
Ni piediris ĉirkaŭ dek minutojn en la sama uragana trafiko, kiel antaŭ-tagmeze. Apenaŭ mi povis rimarki la formojn de la preterflugantaj maŝin-veturiloj, tiom rapide ili trafulmis. Sed mi neniam vidis tiom da strangaj veturiloj. Unu havis longan, rondan basenon, la ŝoforo eĉ ne estis videbla, el la alia etendiĝis longaj levilbrakoj al ln ĉielo, alia malfermegis antaŭen gigantan metalbuŝon. Troviĝis eĉ tia, kiu havis radojn ankaŭ supre kaj povis kuri krome sur sia dorso.
Kelkfoje super ni preternaĝis granda, torpedosimila korpo, ĉie sekvante dratkondukilon, havante kun tiu tamen nenian videblan interrilaton. Ĉie ekbrulis signallumoj kun nekonata celo, kaj kelkloke la homoj malaperis en la teron, kune kun la trotuaro.
La homoj sur mutaj vojoj kaj en sensonaj ŝuoj, la veturilo se eble eĉ pli silente, sed ĉiu kuregis. La muta fantoma danco de la maŝinoj strangmaniere neniigis mian sekuran senton. Ŝajnis, ke la gravitacia forto malaperis, kaj restis nur la preterflugo de la senbrua rapideco. La tuto impresis tiom neverŝajne, kvazaŭ ĝi reale ne ekzistus; aŭ almenaŭ mankus la pilastro al kiu ĝi sin devus apogi. Kaj ankaŭ la vizaĝoj estis tiom strange fremdaj: el ilia nekutima proporcieco verŝiĝas samtempe bonvolo kaj repuŝa nealproksimeblo.
Mi pensis subite pri miaj kamaradoj, kun kiuj mi pasigis tiom da ĉarmaj horoj en la klubo kaj kiuj de tiam jam eble kuŝas en la profundo de la Oceano, en siaj akvotomboj. Mia koro sufokiĝis, kaj mi sentis grandan bezonon pri vivanta homo, pri amiko, al kiu mi varme parolus, kaj al kiu mi rakontus miajn impresojn. Ĉar, – strange, – pri ĉi tiuj mi havis la impreson, kvazaŭ ili ne estus vivantaj, kvazaŭ malantaŭ tiu perfekteco ne estus enhavo.
Kaj irante tra la stratoj en mi vekiĝis ankaŭ alia sento, kaj ĝi pli kaj pli fortiĝis, sed pri ĝia vera esenco mi ankoraŭ ne povisŝ fari opinion.
Mi sentis nur, ke estus tre bone min ĵeti antaŭ altaron, ke mi ekkriu kaj preĝu dankon por mia feliĉa saviĝo al la Eternulo.
Aŭ eble ne por tio? Mi tute ne sciis. Estis interese, ke mi, kiu hejme ne estis tre religiema, nun subite opiniis kompreni la tutan originon de la religio kaj ĉiujn en ni kaŝiĝantajn radikojn. Jes, ĉiu fariĝas religiema en danĝero, kiam ĉiuj teraj helpoj ŝajne malebliĝas. Sed mi jam estis trans la danĝeroj kaj tamen… Kial do? Mi ne sciis.
Mi serĉis preĝejon, kie mi povus malpezigi mian koron sen tio, ke kuracistoj gapus buŝmalferme pri miaj larmoj.
Per mansignoj al la ĉielo mi provis demandi mian gvidanton pri la preĝejo, sed li, same per signoj trankviligis min, ke ne pluvos. Do ankaŭ tion li miskomprenis, kiel preskaŭ ĉiun senchavan demandon.
Mi ne multe prizorgis mian fiaskon, pensante, ke mi mem nepre ekkonos la preĝejon, sed vane mi serĉis. Ĉiu domo estis senespere unuforma, senornama kaj kiu scias, en kiu estis enpremita la preĝejo inter ĉi tiuj, senkonsole egalaj ŝtonskatoloj?
Nun ni haltis antaŭ pordo, kiu same malfermiĝis antaŭ ni.
Ni enpaŝis, eniris lifton, kiu levis nin al la dua, plej supra etaĝo. Elpaŝante el la lifto, ni venis sur vitromuran verandon, kies ĉiuj fenestroj estis suprenlevitaj kaj tra ili videblis la malantaŭa ĝardeno. Tie etendiĝis ĉirkaŭ kvindek jardojn longa kaj same larĝa parko, malantaŭ kiu sekvis alia domo sen ia barilo. Sur la ĝardenvojoj estis komfortaj gumlitoj, diversaj laŭboj kaj ĉio belege lumigita.