Post kvarhora terura fortostreĉo fine mi sukcesis atingi la bordon, kie pro la ekstrema laco, mi tuj terenfalis kaj endormiĝis.

<p>DUA ĈAPITRO</p>

La aŭtoro vekiĝas en Kazohinio. – Renkontiĝo kun la hinoj, kiuj helpas lin grandanime, sed miskomprenas lian dankemon, kies kaŭzon li ankoraŭ ne povas malkovri.Lia alveno al la stranga ĉefurbo de la hinoj. – Ili traktas malinde la anglan valuton. – La pudorsento de la aŭtoro estas kruele tretata en koton. – Liaj spertoj en la restoracio de la hinoj kaj sur la strato. – Lia gvidanto invitas lin al sia loĝejo.

Kiam mi malfermis miajn okulojn, jam estis denove mateno. La brilaj sunradioj jam sekigis mian vestaĵon, sed pli suferigis min malsato kaj soifo.

Mi ekiris al la interno de la insulo kaj baldaŭ mi trovis belege kulturitajn rizkampojn. Inter la rizkampoj laŭlongelaŭlarĝe etendiĝis tuboj. Verŝajne per tiuj oni kondukis la akvon por akvumi la parcelojn, ĉar la rizo postulas tre malsekan humon.

Laŭ la parceloj mi piediris jam preskaŭ du horojn, kiam fine mi alvenis al aŭtovojo.

Mi povas aserti, ke mia buŝo kaj okuloj restis malfermitaj pro mirego, vidante tiun grandiozan vojon, al kiu similan mi ankoraŭ ne vidis dum mia vivo. Ĝi estis farita el ia eksterordinare delikata materio. Pli mola ol betono, elasta kiel kaŭĉuko, adhera kiel ŝtonero kaj glata kiel la spegulo. Ambaŭflanke vicoj de fruktarboj, kradoj de kanaltruoj, dekstre eĉ aparta trotuaro en la ombro de senfina aleo. En kvindek jardaj distancoj grandaj ĝardenaj brakseĝoj, tamen ne el kano, aŭ salikbranĉoj, sed el ia stranga, glata materialo. La brakseĝoj estis ĉirkaŭataj de cipresarbustoj. Sur kvaronmejlaj distancoj staris malgrandaj dometoj el betono kaj vitro, sola ĉambro kies interno estis kvin paŝojn longa kaj same larĝa.

Ciuj iliaj flankoj konsistis el unusola fenestro ĉirkaŭkuranta la tutan ejon. Nur ĉe la kvar anguloj tenis la tegmenton metalkolonoj. Enrigardante mi vidis inde precizan, sed eksterordinare senornaman tablon kun komfortaj, molaj gumfoteloj ĉirkaŭe. En la angulo estis elektra forno. En Eŭropo mi vidis similajn, sed tute ne tiom luksajn vitroĉambrojn ĉe la tramstacioj de la metropoloj kaj sur promenejoj de luksbanejoj, kien oni rifuĝas dum pluvo. Mian supozon ŝajne pruvis ankaŭ la fakto, ke sur la pordo mankis la seruro.

Laŭ la aŭtovojo, en dudekpaŝaj distancoj, ambaŭflanke staris masivaj, glataj, arĝentkoloraj lampkolonoj tuboformaj.

Iom post iom mi konvinkiĝis, ke mi venis en la parkon de riĉegulo. Tiu belega vojo, la vitroĉambroj, lampoj, neniokaze povas esti publika posedaĵo, ĉar kiel ajn mi rigardis; mi ne sukcesis trovi la signon de difektado aŭ de pornografaj desegnoj. Kaj ankaŭ cetere, ĉiuj ĉi estis faritaj multe pli perfekte, ol estas kutime ĉe objektoj destinitaj por publika uzado.

Mi miris nur pri tio, ke tiu grandega valoraĵo ne havis barilojn. Poste ankaŭ tio estis miriga, ke tiuj belegaj promenejoj etendiĝas apud rizkampoj kaj ne inter florbedoj.

Mi deziris foriri de tie, por eviti la justajn riproĉojn de la posedanto, sed vane mi rapidis, ne estis videbla la vojfino.

Laciĝinte, malsate, soife, mi ĵus falis en brakseĝon, kiam ĝoje mi ekvidis apud mi baseneton kun akvokrano en la mezo.

Bedaŭrinde miaj malkonstruaj instinktoj venkis la devigan respekton de la privata propraĵo kaj malfermante la kranon, mi fluigis en mian manplaton la freŝan akvon kaj avide kvietigis mian soifon.

Ankaŭ la malsato suferigis min kaj la fruktŝarĝitaj arboj, starantaj antaŭ mi, preskaŭ min tiris al si tentante, kaj mi povis savi mian animon nur per tio, ke mi forte rememoris la piajn instruojn de miaj honestaj profesoroj pri la privata posedo kaj pri la rezignemo, kiu estas la ornamo kaj virto de la neposedantoj.

Mi staris jam ĉe la limo de la senesperiĝo, kiam malproksime aperis luksa aŭtomobilo. Ĝiaj delikataj konturoj, palarĝenta koloro kaj senbrua kuro ravis min.

Mi estis konvinkita, ke la grandsinjoro de la bieno mem alvenas, kaj ektime mi saltleviĝis de mia sidloko.

En la unua momento mi volis forkuri, sed poste mi tamen opiniis pli konsilinda paŝi sincere antaŭ li, por ke, se oni min eble arestus, oni ne rigardu min ŝtelisto. Nu, kaj krome, ankaŭ la malsato min pelis.

Do, mi staris vojmeze kaj per la disetendo de miaj du brakoj mi signis mian honestan intencon, ke mi danke akceptus, se ili taksus mian personon inda por haltigi la veturilon.

La aŭto fakte haltis. En granda, malfermita karoserio krom la ŝoforo sidis malantaŭe alia viro.

Перейти на страницу:

Похожие книги