– Al mi plaĉus la vivo de la hinoj – diras Malger. – Tre simpatia estas ilia klara konscio, interhelpo, nepra fidindeco kaj precipe tiu senkomplikeco en la rilato kun Ia hininoj. Tamen tio, ke ili ne ludas ŝakon…
– Nu jen, – interrompas Konter – al vi mankas la ŝako, sed al mi mankas la muziko, al alia io alia, entute multe alia, por ke oni povu elteni tiun perfektan vivon.
– Ekzemple, – daŭrigas Super, – iom da babilado spicita per disputo aŭ klaĉo, aŭ iom da klaĉo spicita per survangoj, aŭ iom da rajta individua, familia aŭ nacia fiero, kaj iom da gloro sporta, ĉasa, milita kun trofeoj kaj tikle tintaj medaloj. Laŭ mia opinio, la aŭtoro estas prava. En perfekta socio ne povas ekzisti embarasaj faktoroj, oni do devas elimini unuavice la danĝeran rivaladon, sed, ankaŭ la kapricajn humorojn. Tie devas regi la pura racio.
– La glacia racio, – replikas Konter. – La sterila racio. Por kio servas tiu racio? Por vivteno, Vivo por vivo. Vivo kiel celo de si mem. Tio estas vegetado!
– Jes, jes – gratas sian verton Malger. – Mi scias jam, kio mankas tie. La ludo! La senkulpa, kara, dolĉa ludo. Sen ludo la vivo estas ne nur nehoma, sed ankaŭ nenatura. Ĉio ludas en la naturo: la plumo de la kolibroj kaj sur la kristaloj la irizaj lumvibroj, kiel skribis forgesita poeto.
– Aĥa! El la sako elŝoviĝis la ŝako! – ridas Preter.
– Mi avertas vin, kara Malger – fingre minacetas Super.
– La ludo tute ne estas sendanĝera. Ĝi estas pasio. Ĝi estas kiel eksplodema materialo. Ĝia bazo kaj ĉefa viviganto ja estas la rivalado, la konkurado. Ankaŭ la ŝakludantojn ekscitas ĉefe tio, kiu gajnos la ludon, kiu estos la ĉampiono. Kaj ĉu paroli pri la futbalo ekzemple? Sen la leĝo kaj la polico futbal-publiko regule mortbatus unue la ludgvidanton kaj poste unu la alian. Kia trejno de batalemo!
– Vi estas ŝajne la advokato de la aŭtoro, – rimarkas Preter. – Sed kiel povus esti danĝera la muziko?
– Mi povus diri – respondas Super, – ke la muziko, en la formo de marŝkantoj, povas servi kiel vekanto kaj ekzaltiganto de batalemo. Tio tamen estus elturniĝo. La muziko vere ne estus danĝera en la formo de larĝaj arioj kaj enlulaj akordoj. Sed en la perfekta socio, pli ĝuste en la socio, kiu kapablas esti perfekta, mankas por la muziko, se tiel diri, la aero.