– Tuj venos ĝia vico, – diras Super. – La aŭtoro konkludas verŝajne tiamaniere: ĉio postulas, pli ol iam ajn, la pacan kunlaboron kaj interhelpon, kaj tamen oni obstine, pli ol iam ajn, preparas sin por reciproka ekstermo, aŭ jam ekstermas unu la alian. Tio estas evidente malracia, sekve ne povas deveni el materiaj, ekonomiaj, do realaj kaŭzoj, sed nur el spiritaj, sentimentaj motivoj, ĉe kiuj ĉiaspeca ĥimero kaj absurdo estas imagebla. Kaj la aŭtoro opinias, ke li trovis ties motivojn en la batalinstinkto de la homo. Tiu batalinstinkto mem ja devenis el ekonomiaj kaŭzoj, el la lukto por vivo kaj iam ĝi estis nepre necesa por la vivteno de la homo. Nuntempe ĝi estas jam nenecesa, superflua, eĉ ege malutila, sed plu vivas en la homo kiel atavismo. Ĝi estas unu el la plej potencaj instinktoj de la homo, enestas en ĉiu amuzo, arto, plezuro, venenas la tutan sentan vivon…

– Vi forgesas – interrompas Konter, – ke la homo, el ekonomiaj kaŭzoj, evoluigis en si ankaŭ alion: la kunlaboremon, la emon je reciproka helpo. Sen ĝi la socio ne povus ekzisti, la homo ne povus vivi. Tial ankaŭ ĝi fariĝis forta instinkto.

– Jes! – replikas Super. – Tiamaniere vere estiĝis klana, komuna, genta, patriota amsento, kiun tenas varma la ardo de malamo kontrnŭ aliaj klanoj, komunumoj, gentoj aŭ patrioj…

– Sed tamen – malcedas Konter, – tiuj unuiĝoj fariĝis pli kaj pli grandaj dum la homa historio, kaj nun iamaniere ili jam ĉirkaŭfermas la tutan terglobon, la malamo pli kaj pli perdas sian lokon…

– Kaj la amo paralele malvarmiĝas – konkludas Super.

– La muziko, amikoj! – interkrias ree Preter – Kio pri la muziko?

Перейти на страницу:

Похожие книги