– Atendu iom, – nervozas Super. – Mi ne povas fini, se vi ĉiam interrompas mian parolon. La aŭtoro opinias, miaopinie, ke la interhelpemo povas definitive venki nur, se ĝia kontraŭo, la batalemo definitive ekstermiĝas. Sed kiel mi diris, la batalemo, la rivalado venenas la tutan sentan vivon, eĉ kun iom da troigo, oni povus diri, ke ĝi estas identa kun tiu senta vivo. Efektive, se ni rigardas la diversajn artojn kaj ludojn, ni vidos, ke ili havas tri ĉefajn fontojn: unue la deziron elstari, distingiĝi, superi, venki, due, la deziron kolekti, hamstri, alproprigi, senproprigante la aliajn, trie, la deziron emocii por la sentoj vekataj de la plenumiĝo aŭ neplenumiĝo de la antaŭaj deziroj. Tio sama validas pri la amo kaj pri la tuta ama poezio. La sentoj do estas nefidindaj, la homo devas liberiĝi de ili. Sed la muziko sen sentoj ne estas imagebla. Tial mi diris, ke en la sekura socio mankas por ĝi la aero.
– Oni povas diskuti pri tio, ĉu ne ekzistas sendanĝeraj sentoj – diras Malger.
– Oni povas diskuti ankaŭ pri tio, ĉu ne povas ekzisti muziko sen sentoj, kiel nura ludo per sonkombinaĵoj – daŭrigas Konter.
– Oni povas diskuti pri ĉio – konkludas Super.
– Sed la mondo de la hinoj estas terure enuiga, ĝi estas la morto mem – plendas Preter.
– Tio estas mondo sen antagonismoj kaj suferoj – deklaras Super.
– Kia antidialektiko, imagi la mondon sen antagonismoj! – krias Konter. La aŭtoro propre estas filozofia idealisto, adepto de Schopenhaŭer. "La mondo kiel volo kaj imago". Oni devas sufoki la volon por esti feliĉa. Tio estas ja budhismo, laŭ kiu la Nirvano estas la pleja dezirandaĵo.
– Stulta vi estas amiko! – incitiĝas Preter. – La aŭtoro estas materialisto, eĉ el la plej rigora speco.
– La aŭtoro estas ekzistencialisto – deklaras Malger.Li pruvas, ke la senta vivo alportas katastrofon, la racia vivo estas neeltenebla por la homo. Nenie estas savo.
– La aŭtoro estas socialisto-homarano – diras Super. – Lia kritiko estas akrigita kontraŭ la individuisma dispartiĝo kaj precipe kontraŭ la homa malpacemo. La hinan mondon li ne kondamnas – rememoru pri la sceno, kiam Gulivero ĉe sia forveturo el Kazohinio rerigardas kaj ne povas kontraŭrigardi la sunon.
– Sed tie estas kontraŭdiro! – protestas Konter. – Hom-neeltenebla mondo ne povas esti homidealo.