Tian vandalan detruon mi mem ne volis kredi, ĝis per miaj propraj okuloj mi vidis la elverŝon de la manĝaĵo. Vidante tion mi konsilis al ili, ke, se jam ili ne scias kion fari per la spiritualaĵo, prefere ili ne konfisku ĝin de la behinoj. Sed ili klarigis, ke tion oni ne povas fari, ĉar tio estus rabado kaj signifus perfortan intervenon en la individuan vivon, sed la libereco de la individua vivo estas la fundamenta tezo de la behina civilizacio!

Cetere li avertis min, ke mi gardu min de tiaj lamikmanieraj vortoj.

Tamen la kulmino venas nur nun! Kiam mi demandis kial ili elverŝas la restintan manĝaĵon, ili respondis, ke tial, ĉar ĝi estas tro multa!

Sed eĉ nun ni ne atingis la pinton!

Nome, ili estis tute konvinkiĝintaj, ke ili malsatas tial, ĉar ili havas tro multan manĝaĵon! Kaj pro siaj propraj stultaĵoj ili malbenis ne sin mem, sed la cirkonstancojn kaj la plenigon de siaj stomakoj ili esperis de la pliboniĝo de tiuj.

Jen estis do la behina matematiko!

Post ĉio ĉi verŝajne ne estas surprizo, se mi rakontas, ke same malamike ili staris kontraŭ la natursciencoj. Pli ĝuste, ili konis la ĥemion kaj fizikon, sed ili ne kuraĝis konfesi sian scion.

– Kiel tio eblas? – demandas verŝajne la Leganto, kiu en la civilizata Eŭropo estas kutimiĝinta, ke la sciencaj konoj estas ne nur ne honto, sed gloro.

Verdire ankaŭ mi mem ne povas tion kompreni kaj anstataŭ vastaj filozofadoj mi prefere konigas sen komentaroj la fendologion.

La ekziston de ĉi tiu stranga doktrino mi eksciis tiel, ke foje, kiam mi staris en la korto, iu behino retropaŝadante alproksimiĝis kaj al mi puŝiĝis. Li tiel tretis mian piedon, ke mi eksiblis pro la doloro.

Kaj li sen ia pardonpeto daŭrigis sian retroiradon.

– Bonvolu eble rigardi antaŭen! – mi murmuris grumble, sed tiu stoike respondis:

– Hodiaŭ estas plenluno.

Mi ne sciis, pri kio li parolas, kaj mi eĉ ne estus pli zorginta pri li, sed samtage mi vidis retropaŝadi almenaŭ ducent homojn, kiuj pro nenia prezo estus farintaj unu paŝon antaŭen.

Fine mi demandis Zemokin, kiu aŭdante la aferon, elkore ridegis kaj trankviligis min, ke mi ne zorgu pri tio: ili estas maniaj idiotoj, kiuj kredas, ke se ili dum plenluno ne retropaŝadus, ili perdus la grandboeton.

Mi vere surpriziĝis kaj per sincera ĝojo mi devis konstati, ke tiu estis la unua inteligenta opinio de Zemoki. Sed mia ĝojo tuj estingiĝis, ĉar Zemoki deklaris:

– Komprezgeble el tio eĉ unu vorto ne estas vera, ĉar kiel ĉiu inteligenta homo scias, – la sola regulo de la grandboeto estas, ke oni ne trinku akvon, super kiu traflugis vesperto.

Mi jam ne kuraĝis ridi, mi nur plu demandis, kaj dum nia interparolo malkovriĝis jenaj fantaziaj aferoj:

La behinoj ĝenerale kredas, ke la nuboj kelkfoje frostiĝas ŝtonrigidaj. Tiam desupre ilin atakas iu tre stranga estaĵo kaj ilin disfendas. La sono de la fendiĝo estas la tondro.

Pri la figuro de tiu stranga estaĵo la opinioj estis diversaj. Eĉ ĝia agregateco ne estis klara antaŭ ili kaj kelkaj asertis, ke ĝi fendas la nubojn per siaj kornoj, dum laŭ aliaj tio okazas per ĝiaj piedoj. Pri tio daŭris grandaj disputoj, sed forte eraras la Leganto, se li kredas, ke eĉ unu sola el ili povis subteni sian opinion per pozitiva argumento. Se mi demandis, kial ĝi estas tiel, ĉiu respondis, ke tial, ĉar kiu ĝin klarigas alimaniere, tiu perdas la grandboeton. Kaj tion ĉiu timis.

Kompreneble ankaŭ pri la grandboeto ili ne havas difinitan imagon. (Mia ĝenerala sperto estis, ke ĝuste pri tiuj konceptoj kiujn ili mem elcerbumis ili scias nenion. La gravitan rapidiĝon ĉiu konis, la grandboeton neniu. Imagi oni povas kiel ajn. Kial ili ne imagis almenaŭ unuforme)? El iliaj klarigoj mi povis kompreni tiom, ke la perdo de la grandboeto estas iaspeca malsano, sed tamen ne tia. Eble mi povus nomi ĝin plago, sed kial ĝi estas plago, ankaŭ tion ili ne scias. Ofte ili diris pri iu aŭ alia, ke "tiu jam perdis la grandboeton", sed ĉe tiuj mi povis konstati nek materialan mankon, nek sanan difekton. Tial al la Leganto, kiu provas cerbumadi pri la danĝeroj de la perdo de la grandboeto, mi rapidas deklari, ke ĉio vana. Iliaj vortoj ne havas sencon, ili timas nur la vortojn mem.

Despli estis surprize por mi ekscii, ke la kornpartianoj jam ofte mortigis homon pro siaj teorioj kaj longe batalis, por ke la homoj imagu ne tiun, sed ĉi tiun imagaĵon. Troviĝis eĉ tiaj homoj, kiuj malgraŭ la tranĉiloj tenataj ĉe ilia brusto kuraĝis deklari, ke la nubfendulo tondras ne per sia korno, sed per sia piedo, kaj anstataŭ prudente cedi ili preferis morti. Kian sencon havis trudi tiaspecajn cerbludojn ankaŭ al la aliaj, tio estas same enigmo por la sana racio, kiel tio, kian sencon havis la tuta afero.

Malgraŭ ĉia ĝisnuna nekredeblaĵo mi tamen devas deklari, ke mi ankoraŭ ne atingis la finon. Nome – kaj nun sekvos la kulmino, – tiuj homoj bone konis la esencon de la tondro! Kiam mi provis klarigi al Zemoki, ke la tondro estas la sono, kiu sekvas la elektran transfajreradon, li certigis min, ke tio estas konata al ĉiu behino.

Перейти на страницу:

Похожие книги