Mi demandis, kial ili tamen parolas pri la nubfendulo.
– Ĉar la nubfendulo ekzistas – li respondis.
Kiam mi atentigis lin pri la kontraŭdiro inter liaj vortoj, li respondis, ke mi verŝajne havas nenian kapablon por la fendologio, kio ja estas grava morala manko. La fendologio estas tial vero, ĉar oni ĝin devas tiel diri kaj la homo estas racia estaĵo, do li devas konsideri la aferojn ne nur laŭ ties rigida realeco, sed li devas strebi pli alten. Kiun ne trapenetras la vereco de la fendologio, tiun nenio distingas de la senmensa besto, kiu senpense paŝtiĝas sur la herbejo kaj laŭ blinda instinkto elkuras el la ekbrulanta stalo.
Mi rimarkis, ke ĝuste tio, ke ni estas raciaj estaĵoj, postulas, ke ni klopodu trovi ĝustan imagon pri la aferoj, sed li severe min riproĉis, ke la ĝusta imago de la aferoj estas tiu, kiun instruas la fendologio, ĉar la homo tiun
Per zorgema trapensado pri miaj oksfordaj studoj mi tamen ne povis rememori pri ia ajn tezo, laŭ kiu la homa organismo bezonus fendologion, sed finfine mi ne intencis komenci senesperan disputon kun la maniuloj. Anstataŭe mi demandis, kial ni bezonas ĝin.
– Ĉar tiu formas la behinon al behino! – li respondis fiere.
Pri la vereco de tiu aserto ankaŭ mi mem estis profunde konvinkiĝinta, mi nur ne sciis, kial fanfaroni per tio? Sed li eksplikis, ke la fendologio estas firma punkto, sur kiu la ŝanceliĝanto ĉiam povas sin apogi, kiu defendas la homojn kontraŭ la duboj kaj gvidas lin al sekura haveno. La individuo same kiel la socio bezonas firman apogan punkton, sen kiu ni erarvagadus en la mallumo kaj sen helpo. Kaj sen tiu pilastro ruiniĝus ankaŭ la socio.
Pri la firmeco kaj neceseco de ĉi tiu punkto mi ja havis iom da dubo, sed por ne danĝerigi mian pozicion per senfrukta disputo, mi prefere petis lin klarigi, kiel rilatas la fendologio al la retroirado.
Tiel mi eksciis, ke pri la ecoj de la nubfendulo ili havas same diversajn imagojn, kiel pri ĝia formo.
Unu grupo proklamis, ke la nubfendulo vivas en groto kaj senĉese ridetas. Tion ili predikis kiel eternvalidan veraĵon kaj ankaŭ la betikoj ĝin toleris, eĉ aprobis.
Alia grupo asertis, ke la nubfendulo kelkfoje koleras, nome tiam, kiam iu behino dum plenluno ne retropaŝadas. Tiu behino perdas la grandboeton. Kompreneble ankaŭ ĉi tio estis eternvalida veraĵo: ili instruis ĝin en la lernejoj al la infanoj, kaj la betikoj ĝin aprobis.
Laŭ la tria grupo oni rajtas iri iel ajn dum plenluno, malpermesite estas nur trinki akvon, super kiu transflugis vesperto ĉar male la nubfendulo koleras kaj la behino perdas la grandboeton.
Kaj ĉiuj tri, akre inter si kontraŭdiraj elcerbumaĵoj estis aprobitaj de la betikoj kiel eternvalidaj veraĵoj. En la sama tempo, de la samaj betikoj!
Sed nur nun venas la kulmino!
Nome, ĉion ĉi la betikoj ne nur toleris, sed tute apogis. Sed se iu behino aŭdacis aserti, ke pri la ecoj de la nubfendulo neniu scias ion certan, ke mankas unueca opinio, do oni ne kreu al si necertajn imagaĵojn, sed restu sur la fizike malkovritaj partoj de la naturo, tiun homon ili deklaris lamik, liajn doktrinojn nomis infektaĵo kiu renversas la civilizacion kaj la disvastiganto estis grave punita! Ili eĉ deklaris, ke ankaŭ tiu perdas la grandboeton, kiu priaŭskultas la falsan doktrinon.
Petege mi petas la Leganton, ke li ne ĵetu planken la libron! Ĉiun vorton mi skribas el mia vojaĝa notlibro. Ne ricevu mia animo la gracon de la Ĉielo, se mi eĉ unufoje mensogas!)
La plej groteska okazaĵo de mia beratnua ofico estis sendube la bilevumado de la orelbetiko, en kiu ankaŭ mi devis partopreni, por ke mi tintigu la ladskatolon de la flavaj ŝtoneroj.
Kiel ajn nekredeble sonas tiu historio, tamen mia vojaĝlibro ne estus kompleta sen ties priskribo.
Do la bilevumado de la orelbetiko okazis tiel, ke sur la oreloj de iu betiko oni pendigis du, terure grandajn, sur ĉenoj pendantajn kuprokubojn, poste du behinoj ekkaptis liajn piedojn kaj manojn kaj tiel balancante traportis lin en la korto, kie kolektiĝis ĉiu malsanulo de la frenezulejo. El liaj oreloj pendolis la kuprokuboj, kaj li tamen ridetis. Kune kun mi marŝis multaj akvumistoj kaj poste venis farsaj karikaturaĵoj. Estis iu, el kies nazo pendis longa ŝtupo, alia, kiu tenis sur sia etendita mano truitan brikon kaj ĉiuj ili estis troŝarĝitaj per amaso da ĉifonitaj delikataj vestaĵoj, dum ĉirkaŭe la duonveste ĉifona amaso de la malsanuloj furiozis kaj hurlis, multaj jen ekkuŝis sur siaj ventroj, jen suprensaltadis, kelkaj terenfrapadis siajn ŝuojn kaj poste alten ĵetadis tiujn, dum el la gorĝoj gargaris aenartikaj, simiosimilaj blekoj.
Ĉiumomente mi timis, ke ili nin mortbatos, pri kio mi cetere tute ne estis miranta. nur poste mi eksciis, ke la amaso hurlis ne pro indigno, sed pro ĝojo!
Kaj kiam mi demandis, kio ĝojinda troviĝas en tia malbela kaj abomena primoko de la natura homa digno, ili respondis:
– Nu, orelbetiko estas nur unu kaj li estas bilevumata nur en ĉiu oka jaro!
DEKUNUA ĈAPITRO