Verŝajne post ĉio ĉi mi jam ne diras novaĵon, komunikante, ke ilia malsana cerbo same ne indulgas la infanojn, eĉ pli, ŝuste la senkulpan animon de la infano ili infektas per la plej groteskaj mensogoj.
Por ke ni bone komprenu la sekvontaĵojn, mi devas rimarki, ke la malsano de la behinoj havas tre klare la karakteron de la infekta epidemio, tamen, kiel kuracisto, kiu same en la oksforda universitato (en la Reĝina Kolegio), kiel dum mia dekdujara praktiko akiris iom da modesta sperto pri psikiatrio, mi povas firme aserti, ke tiu stranga malsano ne estas heredebla. Pli precize, el la behina malsano estas heredebla nur la inklino, sed tiu neniam eksplodus per akutaj simptomoj sen malutilaj perfortagoj.
Sed, – kiel la Leganto jam scias, – la behinoj ne toleras inter si la raciecon kaj, kiel ili volis trudi la frenezon ankaŭ al mi, same, la sancerbe naskiĝinta infano ne havas kontraŭ ili helpon kaj savon.
Neniu povas sin fortiri de la spirita kadukigo kaj, kiam la infano jam ellernis paroli, ili tuj metas siajn manojn sur lian animon kaj klopodas konfuzi lian klaran vidon en kio – mi devas konstati, – ili akiris fakte grandegan rutinon. Iliaj metodoj estas preskaŭ mirindaj pro sia sagaco kaj mi devis ofte primiri, vidante, ke se ĉi tiun grandegan fervoron ili uzus ne por kadukigo, sed por utila klerigo de la infano, ili verŝajne estus la plej perfekta socio de la mondo.
Estas preskaŭ konsterne, kiel grandan energion ili malŝparas por tiu celo. La infanoj estas sendataj en specialan kadukigan instituton, kie oni ripetadas antaŭ ili la plej fantaziajn malverajn elpensaĵojn, ĝis la sendifekta, natura intelekto de la infano konfuziĝas, ĝis li vidas ĉion laŭ falsa aspekto kaj se li jam perdis sian naturdonitan logikon, ili nomas lin:
Miaj Legantoj povas imagi, kiom maltaŭga estas tia skorobehino en la vivo, kaj mi kuraĝas aserti, ke en racia socio ili tute ne estus uzeblaj en ia ajn profesio.
Nur imagu ties sekvon, se tiaspeca skorobehino, kiu la manĝaĵon rigardas malestiminda fiaĵo, havus postenon en nutraĵvendejo. Aŭ, kian malutilon farus en tajlorejo tiuj, kiuj taksas pli altvalora la veston ĉifonigitan kaj pezigitan per ŝtonoj ol la sendifektan kaj komfortan formon, se ne mencii la interbatadojn, kiuj eksplodus, ĉar unu tablo estas ronda, alia kvadrata.
Nu, mi devas deklari, ke ili ne nur ne forigis la skorobehinojn el la postenoj, sed ili rigardis ilin pli taŭgaj, ol la klarajn kaj nedegenerintajn cerbojn, kaj ju pli konfuzajn imagojn havis la skorobehino pri la mondo, des pli grandan respekton li ricevis kaj des pli altrangajn postenojn li akiris. Kaj en kiu homo ankoraŭ briletis la fajrero de la klara logiko, tiu estis eksigita, kiel neuzebla. Kaj tio estis ankoraŭ la pli milda konsekvenco, kio okazis, se li nur ne laŭtigis sufiĉe la lernitajn malveraĵojn, sed se li provis laŭtigi la naturan
Mi ofte cerbumis, kio sekvus, se la prudentaj hinoj ne zorgus pri ili, kaj mi venis al la konkludo, ke ĉi tiu surkapen starigita socio malsatmortus en tre mallonga tempo, ja mortbatus sin mem. Absurde estas deklari militon al la naturo kaj matematiko. Mi povas aserti, ke nur vidinte la ŝtatestrojn de la behinoj, povas la eŭropa homo vere estimi kaj taksi sian prudentan patrion kaj ties saĝan registaron.
Mi rememoras, kiel multe indignis la kulturita kaj humana loĝantaro de mia patrio pri la intenca kripligo de la piedoj de la ĉinaj virinoj. Mi ne scias, kiel ili opinius eksciante, ke la mondo havas parton eĉ pli malluman ol la malluma Azio, kie ne la piedoj de la homo, sed lia kapo, eĉ pli, lia diodonita sana cerbo estas kripligata, ĝis ĝi fariĝas neuzebla! Ĉar per kriplaj piedoj oni ankoraŭ povas vivi, sed, se la piedo, mano, lango kaj ĉiuj niaj organoj servas kriplan cerbon, la vivo povas esti nur aro da groteskaj kaj sencelaj suferoj, post kio la morto venas jam kiel saviĝo.
Mi koncedas, ke tiuj malfeliĉuloj sentas la suferojn kaj ĝojon inverse, sed ĉu estas imagebla korpo, kies sano plifortiĝus per la malestimo de la manĝado kaj per la malsatado?
Prave demandas la Leganto, kiel mi scias ĉion ĉi? Tiel, ke mi, bedaŭrinde, eĉ persone devis konatiĝi kun la instituto de la skoro.
Jam en la kvara tago de mia beratnua posteno, la betiko sendis min al la skoro, por ke mi tie disdonu la flavajn ŝtonerojn inter la infanoj.
Preninte al mi la ladan ŝtonerskatolon mi ekiris. Mi alvenis domon, kiu estis ĉirkaŭita de alta barilo. Ĝi jam estis konstruita de la behinoj, do, la Leganto povas imagi, kiel mizere ĝi aspektis.