Mi miris, kial necesas instrui lingvon, kiun neniu parolas. Al mia demando la proko respondis, ke skorobehino ja devas tion scii. Kompreneble mi denove demandis, kial li devas scii, sed li denove respondis, ke tial ĉar la ne-skorobehinoj ne scias la skoro-lingvon.
Poste li klarigis multegajn stultaĵojn: se ni iras apud iu, kiu estas pli ol sep jarojn pli juna ol ni, ni devas teni nian manplaton sur nia nuko; sur la korto ni devas iri piedpinte, sed en la ĉambro ni demetas unue la kalkanon. Li klarigis, je kiu tago de la monato ni devas antaŭenkombi nia hararon kaj je kiuj tagoj ni rajtas porti blupentritan ŝuon.
Kiam mi demandis la kaŭzon de tiaj reguloj, li respondis, ke tiaj estas necesaj, ĉar la ne-skorobehinoj ne kondutas tiel.
Post mallonga tempo la proko deklaris, ke ĉiuj povas foriri, kaj ni kune kun la infanoj forlasis la kripligan instituton.
Sur la korto mi pardonpetis, ĉar mi devis moinente flankeniri. Mi volis enpaŝi al unu el la niĉoj, sed la proko saltis al mi kaj, ekkaptinte mian manon, kriis:
– Kion vi volas, malfeliĉulo?
Mi devis senkaŝe nomi mian bezonon laŭ ĝia nomo, sed li min ne enlasis.
– Sed eksciu, ke tie estas farataj nur aĉaj funkcioj!
Embarase mi respondis, ke mi havas scion pri la aĉa destino de tiuj niĉoj, sed ni ĉiuj estas tamen homoj kaj mia veziko jam streĉiĝas ĝis krevo.
– Mi diras ĝuste pro tio – li kriadis plu. – Ĉu vi scias, por kio estas tiuj niĉoj? Por la spiritualaĵo!
Tiel mi eksciis, ke ĉiu infano havas apartan niĉon, kaj ili rajtas manĝi la tagmanĝon nur tie, enfermiĝinte.
Kaj kiam mi interesiĝis pri ties kaŭzo, li menciis denove la ketnion. Per kio alia ili argumentus la kutimojn neargumenteblajn per racio, ol per fantasmagorioj, imagitaj en la aeron? Ĉar ĝi estas ketni! Ĝi estis regulo, sed neelkalkulebla kaj stulta. Idiota elcerbumaĵo, sen ia ajn reala bazo, kion mi per angla vorto eĉ proksimume ne povas traduki.
Mi ĉirkaŭrigardis senkonsile en la plej granda embaraso kaj volis demandi, kie estas ĉi tie la latrinoj, kiam mi senatende ekvidis naŭzan spektaklon.
La elvenintaj infanoj sur la korto unu post la alia elbutonumis siajn vestaĵojn kaj antaŭ la okuloj de la proko, sen ia ajn hontemo, malplenigis siajn vezikojn. Mi volis ĝuste konsternite atentigi la prokon, la vorto jam balanciĝis sur miaj lipoj, kiam mi ekvidis, ke la ekzemplon de la infanoj ankaŭ li sekvas sen ia ajn skrupulo.
Mi forturniĝis pro honto kaj ne povis reteni mian opinion pri ilia malbelega konduto, sed li tute ne ĝenis sin en sia funkcio, eĉ mire demandis, kial tio estus hontinda?
– Ĉar tiel postulas la deco! – mi respondis, sed kompreneble angle.
– Kio estas deco?
Verdire mi embarasiĝis, serĉadis la vortojn, kaj mi devis rekoni, ke ĉi tiuj malfeliĉuloj eĉ por la deco ne havas vorton. La Leganto povas imagi, en kia malfacila situacio mi troviĝis, sed eĉ proksimume mi ne povis traduki ĝin al la lingvo, kiu pretiĝis vere nur por aferoj, neestantaj en la naturo.
Karakteriza estas pri ili, ke kiam mi tamen provis ĉirkaŭdire klarigi la decon, li respondis, ke ĝi povas esti nur stulta manio sen ia reala bazo.
Kion alian mi povis atendi de frenezuloj?
Naŭzite ĝis la profundo de mia animo, mi rapide diris pricc-prucc kaj foriris, por ke hejme, aranĝonte miajn necesaĵojn, mi enfermiĝu en mia ĉambro kaj ĝis la morgaŭa "laboro" liberiĝu de iliaj frenezaj torturoj.
Sed la sorto, aŭ pli ĝuste, la frenezo ne lasis, ke mi finu la hodiaŭan tagon nur per tiom da aventuro.
Ĉar, kiam mi elpaŝis tra la pordo, infano, dum ludo, rifuĝante de sia kunulo kuregis kaj per tuta svingo karambolis kun mi. Mi kolere lin riproĉis.
– Malfermu viajn okulojn, fileto!
La infano senkomprene gapis al mi.
– Kion? – li demandis.
– Viajn okulojn! Rigardu antaŭen, se vi kuras!
– Kio estas miaj okuloj?
Mi jam volis lin insulti, ĉar mi kredis, ke li volas min nur inciti, sed la infano petis kun la plej serioza mieno, ke mi klarigu al li, kio estas la okuloj.
– Tiuj du brilaj kugloj super via nazo – mi diris montrante.
– Kaj kial mi malfermu ilin?
– Por ke vi vidu!
– Ĉu vidi per la smeraldoj? – li demandis mirege.
Nun mi jam vidis, ke la infano ne konas siajn okulojn, kaj malgraŭ mia kolero mi klarigis per kelkaj vortoj, ke ili ne estas smeraldoj, sed okuloj per kiuj ni vidas, sed la infano nur ridis, poste subite turniĝis kaj kuris al la proko.
– Vake, vake, – li kriis ekscitite. – Tiu homo diris, ke la smeraldoj estas okuloj kaj mi devas vidi per ili!
Mi jam ne plu ĝenis min per li, mi volis ekiri al mia vojo, sed la proko per kelkaj impetaj paŝoj saltis al mi, ekkaptis mian brakon, flankentiris min kaj tie min riproĉis en ekscitita tono.
– Kial vi ruinigas tiun senkulpan etulon?
– Ĉu mi ruinigas?
– Ne neu! La infano scias ne per si mem, ke li havas okulojn, kaj li devas vidi per tiuj! Tion li povis lerni nur de vi!
Surprize mi staris. Mi tute ne neis, ke mi diris tion, mi nur demandis, kial tio estas ruinigo?
Li rigardis al mi eĉ pli konsternite.