Dum iom da tempo mi ĝene silentis, sed fine mi senkuraĝe demandis, kial entute la seĝo devas esti dornumita?

– Ĉar tio estas kipu – ili respondis.

– Sed kio estas kipu? – mi demandis, kaj mi decidis, ke nun mi ne lasos min subpremi, sed per logika menso mi kondukos la aferon, ĝis fine mi ilin pelos en konfuzon.

– Kipuo estas, kio estas agrabla – ili respondis en la plej natura tono de la mondo.

Post tio mi postulis klarigi, kio estas por ili agrabla. Al tio ili lakone respondis:

– Tio, kio estas kipuo.

Mi devis konvinkiĝi, ke ĉi tiujn homojn oni ne povas konfuzi. Nome, ilia cerbo estas libera de la brido de la logiko, kiu retiras la gvidrimenon antaŭ la eraroj kaj kreas interligon inter la aŭditaj vortoj kaj la funkcio de la cerbo.

Mi tamen denove postulis klarigi, kian sencon havas la dornumo de la seĝo, sed li respondis same per demando:

– Ĉu por vi estas tute egale, ĉu vi sidas sur glata aŭ sur dornplena seĝo?

– Tute ne. Ĉar sidi sur glata seĝo estas pli agrable.

Zemoki amuzate ridis pri miaj vortoj, humorplene pugnobatis mian dorson, rimarkis, ke mi estas bonhumora knabo, nur mi devas priatenti, ke mi ne malkaŝu mian bivagecon al aliaj.

Tio jam estis pli multe, ol mi povis toleri. Ke mi tamen ne esprimis tute senĝene mian opinion, kaŭzo por tio estis nur, ke intertempe en mia cerbo ekbrilis grandioza venĝa ideo.

Dece dankante la instruon mi hejmeniris kaj tie mi sekrete fiksis kelkajn lignajn dornojn sur mia seĝo. La sekvantan tagon mi atendis la okazon ensidigi Zemokin. Mia intenco estis eĉ, por la pli granda efiko, lin enpuŝegi dum la ĉeesto de atestantoj.

La sorto estis je mia helpo, ĉar mi trovis Zemokin kaj Zeremblen kune en la korto. Mi elkore invitis ilin en mian ĉambron, kion ili fakte akceptis, kaj kun humorplena interbabilado ni iris al mia hejmo.

Hejme mi atendis, ĝis Zemoki venis antaŭ la dornumitan seĝon, kaj tiam mi subite puŝpremis lin sur la "kipu"-on.

Li dolorplene ekhurlis, kaj mi elkore ridegante demandis, ĉu estas bongusta la sido en la kipu?

Zemoki saltleviĝis, ekrigardis la seĝon, kaj je mia grandega surprizo nun li komencis ridi.

– Ho, vi bivago… vi bivago… – li balbutis singultante pro ridego. – Nature, ĝi pikas, se ĝi ne estas kipuo. Vidu! – li sin turnis al Zeremble, – laŭ li ĉi tio estas kipuo!

Zeremble alrigardis, kaj nun ili ambaŭ ekridis. La muroj ŝanceliĝis, kaj sur miaj lipoj frostiĝis la venĝplezuro.

– Kial? – mi demandis konsternite.

– Kial! Ĉu vi ne vidas, ke ĉi tiuj dornoj estas senkoloraj? Ho, mia amiko, oni devas ĝin pentri laŭ kipua maniero.

– Kaj tiam ĝi ne pikas?

– Kiel ĝi povus piki? La vera kipuo ne pikas. La vera kipuo lulas, ĉar ĝi estas kolora! Sed ho, kial mi klarigas tion al bivag!

Mi jam tute konfuziĝis, kaj tiuj ridegis plenbuŝe. Sur miaj lipoj balanciĝis kolera respondo, sed momente mi ekpensis, ke eble ili signas per la "pentro" ion alian, per kio oni moligas kaj komfortigas la dornojn. Mi singarde demandis:

– Kaj kiel oni devas ilin pentri?

La vizaĝo de Zemoki ŝanĝiĝis je emfaze serioza.

– Nu, aŭskultu: ĉi tiujn ĉe la rando ruĝe kaj la mezajn blue.

– Tio ja estas stultaĵo! – mi deklaris kun profunda konvinkiĝo.

– Vi pravas! – kriis al mi Zeremble, kaj pro la mirego mia mandiblo defalis.

– Vi pravas! – li daŭrigis plilaŭtiginte sian voĉon. Vi havas pli da kapablo por la kipuo.

Mi ne sciis kion diri. Momente mi pensis, ke lia cerbo kontraŭ espero resaniĝis.

– Tio estas vere stultaĵo, – li daŭrigis. – Ĉar oni devas la randajn pentri blue kaj la centrajn ruĝkolore.

Mi konvinkiĝis, ke ĉi tie ne ekzistas helpo, kaj mi eksilentis.

Sed tiuj akre ekdisputis, citis la majstrojn de la kipuo, kaj post kvin minutoj ili sin ĵetis unu al la alia, ŝirante kaj batante sin reciproke. Al Zemoki rompiĝis du dentoj, la kapo de Zeremble ŝvelis kiel aerbalono kaj, kvankam intertempe ili frakasis sur siaj kapoj en pecojn ankaŭ mian "kipu"-seĝon, disŝiris mian litkovrilon en ĉifonojn kaj tretrompis la pordon de mia ŝranko, tamen mi povas firme aserti, ke dum mia ĉi tiea restado ĉi tiuj estis por mi la unuaj agrable pasigitaj minutoj.

Sed mia agrabla sento ne longe daŭris. Kiam mi poste restis sola, min kaptis timo, pensante, ke foje ankaŭ mi mem povos esti la pasiva subjekto de tia kipu-disputo, kaj tiam, – mi opiniis, – se eĉ la kompetentuloj de la kipuo estas tiel draŝataj, kion oni faros al mi, malfeliĉa bivago?

Tial mi decidis, ke kiom ajn vandala kutimo estas la kipuo, mi ellernos la esencon de la kipu. Mi jam sciis, ke ĝi estas sencela kaj stulta, sed mi ankoraŭ kredis je la ekzisto de ia sistemo.

Mi komencis tiel, ke mi klopodis kunveni kun la majstroj de la kipu. Demandadi mi ne kuraĝis, sed mi solvis tiel la problemon, ke dirante ĝeneralaĵojn, mi flate laŭdis ilian laboron, kio – laŭ mia sperto – estas tre efika metodo kaj ekirigas la amikecon. La laŭdanton ili ne priridas, eĉ se li diras (laŭ ili) stultaĵojn.

Sed ĉiu majstro komencis per tio, ke li mallaŭdis la alian kaj pruvadis ke oni devas difekti kaj fuŝtranĉi la seĝon ne tiel, kiel la alia faras, ĉar ne tio estas la vera kipuo.

Перейти на страницу:

Похожие книги