Sed la paco ne longe daŭris, ĉar la novaj registoj, kiuj nomis sin
Kaj tiam venis Zaĉaĉa la granda, kiu nomis la batakojn ĉarlatanoj, pri la ketni kaj kipu kuraĝe deklaris, ke ĝi estas trompaĵo kaj manio kaj postulis la reĝimon de la racio.
Zaĉaĉa estis kaptita de la batakoj, lia ventro estis distranĉita, liajn intestojn dumvive eltiritajn oni ĵetis al la hundoj, kaj poste liaj adeptoj estis ekstermataj per la plej sagaca krueleco. (Ĉe tiuj vortoj la infanoj ekploris).
Sed la adeptoj de Zaĉaĉa pli kaj pli multiĝis, sekvis sesdekjara sanginundo, dum kiu plurajn batakojn oni kaptis, poste ilin kunligis, iliajn dentojn unuope elrompis, iliajn langojn elbruligis, kaj poste ili estis laŭlonge trapikitaj per stango. (La infanoj saltante aplaŭdis kaj ĝojis).
Kaj fine la zaĉaĉistoj venkis. Ĉi tie komenciĝas la hodiaŭa, aŭ perfekta epoko, dum kiu la regadon faras la elak betikoj, de sur kies genuoj pendas honorindaj bilevoj, kiuj per sia prudento certigas la reĝimon de la racio. Kaj de tiam ĉiu ricevas el la flavaj ŝtoneroj, ĉu betiko, beratnu, proko, ĉu nur simpla akvumisto aŭ skoro-infano. (La infanoj saltante vakeis).
Li parolis ankaŭ pri certa Zuĉuĉu, kiu hodiaŭ forte agitas kontraŭ la ordo kaj trankvilo: li aŭdacas nomi la honorindajn betikojn fariseaj poŝŝtelistoj, li ribeligas kontraŭ la perfekta ketni kaj kipu, li postulas, ke oni dornplenigu ne la seĝon, sed la ŝrankon, ke la belki okazu per la ektiro de la orel-lobo kaj la registara potenco estu transdonita al la
Mi povas aserti, ke eĉ la plej ekstrema fantazio de Grand Guignol ne elpensis ankoraŭ pli abomenan terurdramon ol tiu, kiun ĉi tiuj rabiuloj reale efektivigis. Kaj anstataŭ kraĉinte pro memnaŭzo en la tubon de revolvero, pafi al si en la kapon, ili eĉ ĝojis, ke ili ĉion ĉi faris kaj ke ili sukcesis ĝin elbatali. (Kion elbatali? Neniu sciis, ili nur diris: la perfektan epokon).
Ankaŭ mi havis kelkfoje terurajn sonĝojn kaj okazis, ke mi sciis, ke mi sonĝas. Tiaokaze mi kolektis mian tutan forton kaj penadis vekiĝi. Post longa fortostreĉo mi fakte sukcesis vekiĝi al alia sonĝo, kiu alportis eble eĉ pli terurajn bildojn ol la unua. Kaj nur post longa tempo mi eksciis, ke ĝi estas ankaŭ sonĝo, kaj denove mi fortostreĉis kaj transvekiĝis al la – tria. Kaj ĉe ĉiu vekiĝo mi kredis; ke ĝi estas la definitiva kaj senduba maldormo.
Sed tiuj neniam vekiĝos.
Mi diras, ke dum la tuta terura rakonto mi tremis de frosto kaj profunde konvinkiĝis, ke la plej bela kaj plej nobla savo estus, se iu per unusola pugnofrapo forviŝus desur la serena vizaĝo de la kosmo ĉi tiun putran ulceron.
Poste mi demandis al Zemoki, kial ili difektas la senkulpan animon de la infanoj per tiaj teruraj abomenaĵoj. Li respondis, ke tial, por ke la infano pliriĉiĝu en sia moralo kaj kapabliĝu sekvi la pasintajn okazaĵojn kiel ekzemplon!
Sed ni reiru al nia temo.
La proko finis sian rakonton kaj deklaris, ke nun estos pritraktata la fendologio, pri kio parolos al ili la honorinda beratnu.
Mi ektimis, pensante, ke mi mem devas produkti iaspecan kolosan stultaĵon, dum kio mi nepre estus konfuziĝonta, sed feliĉe aliel okazis.
La infanoj ekstaris, ili grupiĝis al du partoj kaj la mezajn benkojn lasante malplene, ili sidiĝis ĉe ambaŭ randoj de la ĉambrego.
Nun envenis du beratnuoj kaj la proko foriris.
Je la enpaŝo de la beratnuoj la infanoj komencis pugnobatadi siajn fruntojn kaj vakeis tiom dolore, ke la fremdulo, nekonanta la cirkonstancojn, jure povus kredi, ke patromurdantoj bedaŭras kaj pentofaras siajn krimojn.
Nun la du beratnuoj staris antaŭ la du grupoj kaj sammomente ekparolis.
La unua parolis pri tio, ke tiu homo, kiu trinkas akvon, super kiu traflugis vesperto, perdas la grandboeton. Kun tia homo amikiĝi estas malpermesite, ĉar li infektas eĉ tiun, kiu parolas kun li. Precipe malpermesite estas trinki el lia glaso.
La dua klarigis, ke dum plenluno oni rajtas nur retroiri kaj ne rajtas amikiĝi kun antaŭeniranta homo, ĉar tiu infektus nin. La ŝuon de tiaspecaj homoj oni devas forbruligi.
Ambaŭ deklaris, ke la alia parolas impertinentajn mensogaĵojn, kies vortojn aŭskulti estas malpermesite, ĉar ĉiuj vortoj estas veneno. Poste ili ambaŭ deklaris:
– Ho infanoj,estu vi piaj!