– Niaj sentorganoj – diras Zantim, – estas falsemaj, kaj ni ekkonas la mondon tamen tra tiuj. Sed ĉi tiel ni neniam ekkonos, ĉu la glacio estas vere malvarma, ĉar – kvankam ni sentas ĝin per niaj manoj malvarma, – povas esti ke ĝi laŭesence estas varma, nur ni nomis tiun senton malvarma. Same ni neniam ekkonos la pulon (kiun Zantim nomis pro scienceco dingas) pri kiu ni ne scias, ĉu ĝi pikas nin aŭ karesas, ĉar ĝi mem pikas nin kaj ne ni ĝin. La pikadon ni sentas nur tra niaj sentorganoj, kiuj ja estas falsemaj. La pikadon, (kiun li nomis lakone kategorialattributim – perativus) sentas laŭ ĝia esenco (t e. anteapudad-adversice) nur la pulo mem, ĉar ĝi ne la pikadon sentas, sed pikas.

– Sed – daŭrigis Zantim, – la pulo estas en la spaco, kaj la pikado okazas en la tempo. Sekve la spaco kaj tempo estas nur konceptoj, imagado de nia menso por lokigi en tiuj la dingason kaj la pikadon, sed en si mem nek la spaco nek la tempo ekzistas.

Sekve, – ĉar ĉio ekzistanta estas en la spaco kaj tempo evidentiĝas se ĉi tiuj ne ekzistas, ke entute neniu ekzistanta estas, nur la imagado ekzistas, kio nek en la spaco, nek en la tempo estas, do neniel estas.

Li eĉ pluiris. Li eĉ deduktis, ke la anebaoj estas, ĉar tiuj ne ekzistas kaj, ke oni devas subpremi la popolon por ke la popolo vivu libere.

Sed mi konjektas, ke ĉi tiuj idiotaĵoj jam pli kolerigas ol amuzas la Leganton, kiu en la kulturita Eŭropo eĉ ne povas imagi, kiom alte la behinoj taksis tiujn simptomojn de la paralizo.

Do mi devas deklari, ke la behinoj altetaksis tion, ĝuste, ĉar ili ne komprenis. Ili diradis:

– En tio estas la vera profundeco. Zantim estas tiom profunda menso, ke lin eĉ la plej saĝaj homoj ne povis kompreni.

Ankaŭ tial ili altetaksis, ĉar ili povis ĉian opinion apogi per Zantim. Nome, kelkiuloj asertis, ke la spaco kaj la tempo ekzistas kaj Zantim ĝuste tion intencis diri, asertante, ke la spaco kaj la tempo ne ekzistas. Ĉar, se tiuj ne ekzistas, tiuj devas ekzisti, ĉar li mem diris, ke nur tio estas, kio ne estas. Nature, la kontraŭuloj neis la ekziston kaj diris, ke la spaco kaj tempo eble ekzistas, sed ne estas, ĉar, – laŭ iliaj vortoj – inter "esti" kaj "ekzisti" estas granda diferenco.

Sed kial dolorigi nian kapon per tio? Sufiĉas, ke depost Zantim pasis jarcentoj kaj de tiam la maniuloj de la behinoj ĉiuj la tezojn de Zantim kapenĵetadas unu al la alia.

Sed ĉiun ĉi galimation komunikas nur mi mem en ĉi tia simpla kaj komprenebla formo.

Mi devas peti la Leganton, ne konsideru miajn nunajn vortojn primoko, ĉar mi fakte komunikis ĝin rilate al la originala teksto multe pli kompreneble kaj simple. Nome, la plej karakteriza trajto de la originalo estas, ke Zantim eĉ la plej simplajn aferojn, kiel sento, pensado, pulo, frottuko, hajlo aŭ tero mallumigis malantaŭ komplikaj, per granda laboro elcerbumitaj vortoj, por ke lia teksto fariĝu pli fozofa.

Kaj troviĝis homoj, kiuj pasigis siajn tutajn vivojn per tiaspeca sensenca cerbumado, sen krei unusolan pinglon, aŭ konstrui unusolan etan kokostalon. Post tio jam estas tute nature, ke la behinoj menciadis tiujn jene:

– Zum estas granda kreanta genio!

Aŭ:

– Zantim estas granda konstruanta intelekto!

Sed bedaŭrinde, mi eĉ tion ne povas diri, ke la behinoj opiniis tute unusone pri tio.

Foje, mi renkontis la jam menciitan prokon, kiu okupiĝis en la infankripliga instituto per la behinigo de la infanoj. Mi estis konvinkita, ke tiu terurpostena estaĵo, en kiu, – laŭ sia posteno – devis koncentriĝi ĉiu mallumaĵo de la behina menso, nepre devas opinii pri la fozofoj per granda estimo.

Tiom pli mi surpriziĝis, kiam mi al mia ĉi-rilata demando deklaraciis jene:

– Zantim estas stulta papermaĉulo kune kun ĉiuj fozofoj. Saĝa homo nur priridas tiujn stultaĵojn, kiujn ili paperen ŝmiraĉis.

Mi devis konfesi mian plenan kunsenton kun admiro, mi nur petis lin argumenti sian opinion.

– La realan vivon – li diris, – oni ne povas elcerbumadi apud skribotablo. Se mi estus betiko, mi devigus ĉiujn ĉi ĉarlatanajn sentaŭgulojn al iu utila laboro.

Jam iome suspekteme mi petis lian opinion, kiel kompreni la realan vivon kaj la utilan laboron. Mia singardemo pruviĝis ĝusta, ĉar li daŭrigis:

– Ĉi tiuj inkmanaj nenifaruloj ne vidas, kiel nin minacas la danĝero flanke de la kemonuloj kaj se ni ne akrigas senĉese niajn tranĉilojn, la sorto de la kvadrato malesperiĝos. Do, la reala vivo postulas unuigi kaj efektivigi niajn fortojn por la defendo de la kvadrato. Sed la fozofoj sibaritigas la junularon kaj flankenigas ilian atenton de la graco de la tranĉilo.

Do, se iu behino kritikas la stultaĵojn de alia behino, tio estas nur por diri ankoraŭ pli grandan stultaĵon.

Post tio oni eble kredas, ke la "kulturan vivon" de la behinoj signifis unusole la arlekenaĵoj de la fozofoj, kaj ili havis nenian saĝulon.

Mi devas deklari, ke ili tamen havis saĝulojn. Sed kian koznpatindan sorton ili devis suferi!

Перейти на страницу:

Похожие книги