Ĉar la mufruk ne anoncis sin en la institutoj, ili sciigis pri la rezulto la kuracistan fakultaton de la universitato, kie oni alvokis lin pli detale klarigi siajn spertojn pri siaj tezoj.
Anstataŭ respondo, li parolis pri tio, ke la kunfunkcio de la homaj organoj havas memstaran estadon, kiu laŭesence estas koloro, kiu dum la daŭro de la vivo pli kaj malheliĝas kaj je la tempo de la morto tute nigriĝas. Ke la homa sono havas guston: tiu de la suĉinfano estas acideta, tiu de la viro estas sala kaj tiu de la virino iom oranĝ-gusta.
Kaj kiam ili petis paroli pri la temo, li respondis: – ĝisfine mi parolis ĝuste pri tiu.
Vidante, ke la situacio ne estas plu duba, ili kaptis lin kaj portis al la behina kolonio, kie lia sanstato pli kaj pli malboniĝis kaj li akiris pli kaj pli da respekto inter la behinoj.
Do, mi devis legi la skribaĵojn de tiu ĉi mufruk.
Liaj libroj temis parte pri la boeto, parte pri la spiritualaĵo konsumita de la virinoj.
Pri la boeto li asertis, ke ĝi estas arbo el odoro, kies radikoj penetras en la pulmon kaj sur kies branĉoj la kona suprengrimpas; supere zumzumas la ombro de la Suno kaj malsupre bojas nigraj puloj.
Aliloke li asertis, ke la kunfunkcio de la organoj estas arko inter la naskiĝo kaj morto, sur kies pinto la sopirado de la pulmo muzikas kaj ĝi estas nenio alia ol lunfalĉilo, kiu ŝvebas sur la fadenoj de la spiritualaĵo, konsumita de la virinoj, dum malsupre, en plado giganta, tempeste ondas nigra lakto. (Laŭvorte ĉi tiel!)
Tio jam transpaŝis la limon de mia toleremo. Mi kolere ĵetis la libron al Zemoki, demandante, kion li diras al tio? Li ĝin tralegis kaj vere entuziasmiĝis.
– Admirinda! – li ekkriis. – Kiel precize li vidas la vivon kaj la realon! "Ĝi ŝvebas sur la fadenoj de la spiritualaĵo konsumita de la virinoj!" Admirinda!
Li preskaŭ svenis pro miro.
Mi same.
Sed mi ankoraŭ ne finis la historion de la mufruko.
Nome, iam aperis libro de li kun la titolo: "La vivo de la homo", kies formo same kiel ĝia enhavo profunde diferencis al liaj ceteraj libroj. Inter aliaj li deklaris, ke la patrina lakto estas blanka, la montengrimpanto laciĝas kaj la tre maljuna homo estas malforta.
Zemoki kaj Zeremble plurfoje tralegis ĝin kaj longe cerbumadis pri ĝia senco. Dum horoj ili provadis eltrovi, sed malgraŭ ĉiu penado ili ne venis al konkreta solvo. Fine ili deklaris, ke la lastatempaj enspiroj de la mufruk fariĝas ĉiam pli konfuzaj.
Laŭ mi la enspiro havis tre evidentan sencon, kiun mi eĉ komunikis al ili, sed ili per naŭza mansvingo silentigis min.
Sed samtempe aro da junaj behinoj deklaris, ke ili tre bone povas kompreni la mufrukon kaj kiu lin ne komprenas, tiu estas bivago kaj lia cerbo maljuniĝis.
Sed miaj antaŭaj spertoj min singardemigis, kaj mi ne kuraĝis laŭtigi mian kunsenton. Mi jam konjektis, ke malantaŭ la sobre sonantaj deklaroj kaŝiĝas des pli frenezaj ĥimeroj.
Kaj tiu mia konjekto fakte pruviĝis. Nome, ili ĉiuj pensis alian kaj alian enhavon sub la deklaroj pri la patrina lakto, montengrimpado kaj maljunegulo, sed mi neniam eksciis kian, kaj eĉ ili ne komunikis tion, nur diskreteme deklaris, ke tio estas destinita al la pulmo kaj ne eblas komuniki per vortoj.
Ekzemple, se iu tia junulo ekvidis dornitan seĝon, jene li ekkriis:
– Ho jes, montengrimpi estas malfacila!
Se iu el tiaj junuloj alimaniere tranĉadis sian vestaĵon, tion li klarigis ĵene:
– Ho, jes, la patrina lakto blankas!
Kio estas la interrilato inter la aferoj, tion nature, miaj Legantoj demandu ne de mi. Ĉe la behinoj la vortoj ne bezonas logikan interligon.
La afero jam nun sonas sufiĉe komike. Kial mi tamen okupiĝas tiel longe per tio, ties kaŭzo nur nun evidentiĝas.
Nome, Zemoki foje renkontiĝis kun la mufruk kaj demandis lin, kio estas la senco de siaj enspiroj.
Tiam okazis surpriza afero.
Nome, intertempe revenis la sana cerbo de la mufruko, pri kio la behinoj nature nenion sciis. Li respondis jene:
– La senco estas precize tio, kion mi skribis.
Zemoki dummomente konfuzite buŝmalfermis. Kiel li poste al mi deklaris, tiam li ankoraŭ suspektis nenian malbonaĵon kaj li serĉis eĉ sub la lastaj vortoj iun "sencon", sed poste li tamen demandis honteme:
– Kiel kompreni ekzemple, ke la patrina lakto estas blanka?
– Tiel, ke ĝi estas fakte blanka, – diris la mufruko,same, kiel la montengrimpado estas malfacila kaj la maljunegulo estas malforta. Sed tion ĉiu scias!
En Zemoki ekhaltis la spirado, li rapide adiaŭis kaj sekvontatage li rakontis la tuton al Zeremble.
Ili multe cerbumadis pri la respondo, sed fine ili venis al la konkludo, ke jam tamen devas ekzisti iaspeca difekto. Do, ili kuris al la junuloj kaj rakontis la tutan okazintaĵon.
Tiuj akceptis la komunikaĵon per furioza bruego, deklaris la tutan aferon fia kalumnio. Zemoki kaj Zeremble estis preskaŭ linĉitaj kaj fine oni ekkaptis ilin kaj trenis al la mufruko.
Alveninte la junuloj prezentis la aferon, petante, ke la mufruk mem deklaru sian opinion pri ĉi tiuj obskuraj friponoj kaj klarigu sian manifeston pri siaj enspiroj.
Tiam okazis la katastrofo.