Nature, Zemoki ofte interesiĝis pri mia laboro, kiun mi evitis per la preteksto, ke ĝi ankoraŭ estas en komenca stato. Mi decidis skribi ankaŭ por li kelkpaĝan stultaĵon pri la fiaĵoj de la kemono por kontentigi lin mem.

Bedaŭrinde mi lasis ĉi tiun al la fino kaj tiel okazis, ke mia laboro sensekretiĝis.

Nome, sur mia pordo la seruro rompiĝis pro la jam menciita interbatado kaj krome, ili ne kutimas antaŭ enpaŝo frapetadi la pordon.

Tiel okazis, ke foje Zemoki sen ia ajn antaŭsigno, per laŭta pricc-prucc enpenetris, ĝuste meze de mia laboro.

Mi ekprovis rapide malaperigi la skribaĵojn, sed per tio mi tiom pli vekis lian scivolemon. Vane mi protestis, li eltiris el miaj manoj kaj komencis ĝin legi. Mi balbute asertadis, ke ĉio ĉi estas nur skizo, kiu bezonas tutan tralaboron, kaj mi ne deziras legigi mian skribaĵon en tia stato. Li respondis, ke li devas tiom pli nepre tralegi ĝin, ĉar li havas devon al mi kaj al la anebaoj, por helpi min en la tralaboro.

Do, Zemoki profundiĝis en la legadon, kaj mi kapitulacis antaŭ mia sorto, pretigante min al la ŝtiparmorto.

Li jam ĉe la unua paĝo demandis, kial mi komencas la verkon per la hinoj?

Denove mi respondis, ke ĉio, kion li nun legas estas nur enkonduko por pli bone komprenigi la fiaĵojn de la kemonuloj, kiujn mi priskribos nur poste.

Zemoki malĝojmiene plulegis la ĉapitron pri la pura kaj klara, trankvila vivo de la hinoj. Ofte li elblovis gravajn gemojn en la aeron, kaj fine li rimarkigis, ke la suferoj de la senespera vivo de la hinoj ankoraŭ ne estis priskribitaj per tiel tremiga stilo.

Nun li plufoliumis al la behina parto. Miaj dentoj klakadis kaj angore mi pensis pri mia malfeliĉa familio. Do, mi estis pretiĝinta al ĉio, escepte al tio, kio sekvis.

Tuj li konstatis, ke en mia skribaĵo rolludas ĉefe la konaanoj. AI tio mi jam tute ne povis respondi, nur ruĝiĝis kaj fermis miajn okulojn.

Kaj kiam li plulegis, lia vizaĝo pli kaj pli ĝojiĝis. Pli poste li simple traridis la paĝojn.

Komence mi pensis, ke eble li ne komprenas, sed evidentiĝis, ke li ĉion tre bone ekkomprenis. Li ofte interrompis la legadon kaj esprimis, kiom trafe mi opinias pri la multaj frenezaĵoj.

Fine li ekstaris, per longaj paŝoj rapidiris en la ĉambro tien-reen kaj fine alpaŝinte min, ekstaze ekgratis mian postaĵon.

– Grandioze vi alŝmiris al ili! – li kriis. – Ĉi tiun libron ni devas eldoni!

Mia gorĝo spasmiĝis. Ne unu sonon mi povis eligi, kaj la mondo kirladis ĉirkaŭ mi. Kaj Zemoki plukuradis tien-reen, daŭrigante la laŭdadon. Foje subite ekhaltis li kaj demandis:

– Mi legis eĉ mian nomon. Ĉu vi emus komuniki, kiun homon signifas ĉi tiu nomo?

Komence mi pensis, ke li postulas rehonorigon pro sia persona ofendiĝo. Finfine ja, ĉiun stultaĵon, priskribitan sub lia nomo, li mem diris, publikigis, faris! Sed li demandadis min tiom amikeme kaj interesiĝeme, ke mi devis konvinkiĝi pri lia tuta naiveco. Fakte li ne ekkonis sin mem!

La subita ŝanĝo malgraŭ sia fantazieco tamen estis por mi ĝojiga, ĉar mi devis eviti la koleron de Zemoki. Pro mia embaraso mi povis diri nur tion, ke lia nomo estas memkompreneble simbolo, sed mi ne emas malkaŝi, kiun homon ĝi signifas.

Tiam li provadis eltrovi. Li konjektis iun beratnuon, kaj poste li konjektis, ke la kaŝita homo devas esti altrangulo, se mi ne kuraĝas lin nomi, do li serĉadis, kiun betikon ĝi povas signifi.

– Tutegale! – li finis la pensadon. – La libro estas bona, kaj ni devas ĝin eldoni!

Ĉe tio jam revenis mia voĉo.

– Sed la betiko! – mi diris. – Kion mia betiko diros pri la afero?

– Nenion! Li amuziĝos pri ĝi.

– Sed pro la graco de Dio, ĉu vi ne legis, kion mi skribis pri mia propra betiko? Mi nomis lin pladplanda farsulo, popoltrompanta poŝŝtelisto, stulta simio, al kiu oni vakeas nur, ĉar li estas betiko, sed valoras nenion!

– Nu, – li respondis, – eĉ vi mem scias, kiel stulta simio li estas. Kiel vi imagas, ke li ekkonos sin mem en via libro? Li kredos, ke vi pritraktas iun kemonan betikon, aŭ, ke ĉio ĉi koncernas nur la transiran, aŭ duonkruelan epokon. Se li tamen demandos vin pri tio, eĉ vi respondos al li tiel kaj finite!

Li ankoraŭ longe entuziasmiĝis, esprimis sian ĝojon, ke mi tiel vidalvide, malkaŝe kaj kuraĝe pnblikigas ĉiajn idiotaĵojn de tiu sociaĉo.

Verŝajne, ĉi tio estis mia plej granda surpriziĝo inter la behinoj. Eĉ unu vorton mi ne komprenis el la tuto.

Fine li ekstaris kaj adiaŭis dirante, ke li rapidas al iu vestaĵĉifonanta majstro, ĉar morgaŭ li iros al la jubileo de iu betiko, kie li devos diri la gratulan oracion, kaj pro tio li devas kipuigi sian vestaĵon. Krome li petis de mi kelkajn flavajn ŝtonerojn por subakseligi tiajn ĉe la betiko kaj entuziasmiĝe forkuris.

– Cetere la libro devas esti eldonota – li rekriis el la pordo. – Vi ekvidos, kiel ridaĉos tiu stulta simio pri la libro, kaj ni pri li!

Перейти на страницу:

Похожие книги