Filatelio, aŭ laŭsistema kolektado de la poŝtmarkoj. La poŝtmarko mem naskiĝis en 1837. En la pratempo de poŝta trafiko oni surskribis sur la kovertojn, ke la sendkosto estas pagita. La Pariza poŝtestro De Velayer presigis en 1653 vinjetojn kun la surskribo «Billets de Port Paye». Oni uzis tiujn de 1653 ĝis 1676. La sveda parlamentano Treffenberg proponis 3 marto 1823, ke la sendkostojn oni pagu per «afrankstamppaperoj». La planon efektivigis Rowland Hill en 1837 en Anglujo. Li estis la apostolo de penca afranksistemo, laŭ kiu ĉiu letero ne pli peza ol duonunca estu transportita de kiu ajn loko de Anglujo por unu penco. Kiam lia propono fariĝis leĝo en 1840, li eldonis poŝtmarkon. La unua efektiva poŝtmarko estis la fabrikaĵo de angla libroeldonisto Chalmers, kiu post longaj provoj kaj priparoloj enkondukis en la trafikon 6 majo 1840 la nigran unu pencan poŝtmarkon, kiu fariĝis la patro de la modernaj poŝtvaloraĵoj. La ekzemplon de Anglujo sekvis en 1842 la poŝto de kelkaj Usonaj urboj, en 1843 Zürich, en 1844 Brazilo, en 1845 Finnlando, Italujo kaj Basel. La perfektigon de la poŝta servo celis la fondo de Universala Poŝta Unio (en Bern), al kiu apartenas preskaŭ ĉiuj ŝtatoj. Laŭ la kontrakto ĉiu aliĝanta ŝtato ekspedas kaj enmanigas reciproke la poŝtajn sendaĵojn. La tarifo estas unueca, kaj por plifaciligi la manipuladon ankaŭ la koloro estas unueca (verda por presaĵo eksterlanda, ruĝa por poŝtkarto eksterlanda, blua por letero eksterlanda). Ĝis nun ekzistas ĉ. 75000 diversaj poŝtmarkoj, sed konsiderante la subspecojn, ilia nombro atingas 150000.

Multaj filatelistoj jam en la komencaj tempoj bone komprenis, kaj inde taksis tiun profiton, kiun donas al ili E. Preskaŭ de la unuaj jaroj pri E interesiĝis gravaj fil. gazetoj. La «Revue Philatelique Francais» presis favorajn artikolojn pri kaj eĉ en E. «Les Archives des Collectioneurs» havis specialan E‑rubrikon. «L’Echo de la Timbrologie» presis prop. artikolojn kaj plenan gramatikon de E. «L’ Annonce Timbrologie de Bruxelles» alprenis E-n por interrilatoj kun fremdlandaj filatelistoj. Sur la paĝoj de multaj E-gazetoj senĉese estis presataj sennombraj anoncoj de filatelistoj, dezirantaj korespondi en E kaj interŝanĝi. Ŝaĵne la fitatelistoj la unuaj komprenis ankaŭ la necesecon de speciala fil. terminaro, ĉar ankoraŭ en 1903 R. Lemaire verkis francan E fil. vortaron. Poste grava fil. firmo Senf en Leipzig en 1911 eldonis en kelkaj lingvoj, inter ili en E, tabelon de plej uzataj terminoj kaj esprimoj en filatelio kaj en 1926 aperis en HDE, poste en aparta libro Filatelia Terminaro de H.M. Scott en la lingvoj E, angla franca kaj germana. La nombro de E-istaj filatelistoj estas sufiĉe granda, nur ili dividiĝas inter la diversaj soeietoj. En Argentina estas 6, en «Associacion Filatelica» (Bahia Blanca), 14, en Iharos 27, en Kangaroo 24: en Shimb Club Romana 4, en Fusion 36, ktp. Aparta societo por E‑istaj filatelistoj estas la Tutmonda Asocio Kolektanta (v. Kolektado), kies organo, la Tutmonda Kolektanto havas ĉiam adresojn de interŝanĝemuloj. Multaj fil. adresoj estas troveblaj en BES-Adresaro, en la gazetoj „E“ kaj HDE.

— La rubriko estas kunmetita laŭ la artikoloj de I. ŜIRJAEV kaj J. TAKACS.

Filipina E-isto. Lando, kiu montras plej bone, ke la disvastigo de la E-movado dependas ĉefe de certaj personoj, estas la Filipinaj Insuloj. Estis armea ĥirurgisto d-ro H. W Yemans, kiu fondis en julio 1907 la FEA-n kaj eldonis en la sama monato «Philippines E Circular». Jam en aŭg. ĝi fariĝis FE. Vol. 1.: aŭg. 1907-julio 1908–12 kajeroj 4×IV+2×VIII+6×XII+236 p. Vol. 2.: aŭg. 1903-julio 1909 7 kajeroj (11 n-roj.) 2×IV+136. Kiam Yemans post eksterlanda vojaĝo devis returni en la Usonan armeon, FE endormis. — P. TARNOW.

Filipinaj insuloj, Azio. La unuaj pioniroj estis (1901) d-ro Jemans, S. Garcia Roxas, f-inoj Felicidad kaj Maria Paz Zamora, ĉiuj en Manilla. Aktiva propagando kaj vigla agado montriĝis en 1907, kiam estis fondita en Manilla ES, kiu eldonis la gazeton F E-isto. Samjare la administranto de Popola Klerigo W. Shuster kaj komitatano pri la klerigado C. Torbes fariĝis membroj de la societo; granda ilustrita revuo «The Far Eastern Review» presis lecionojn de E, eĉ oni povis legi tiam pri lernejo, kie oni volas instrui E-n al lepruloj. Dum la sekvaj jaroj la movado preskaŭ tute formortis. Laŭ la Dietterle‑statistiko en 1928 E-istoj nur en du lokoj. En 1933 UEA-del. kaj EG en Manilla. I. ŜIRJAEV.

Filip Jan, ĉeĥo, teologia studento. Nask. 9 dec. 1911 en Přibyslav. E-isto de 1922. Jam kiel 13-jara junulo verkis E-kurson en pluraj gazetoj. Fondinto de pluraj E-rondetoj. Artikoloj, poemoj en pluraj E-gazetoj. Kompilis kaj parte tradukis: Kantareto, 1929, kaj verkis grandan E-Ĉ vortaron, 1930.

Filippov Aleks. Gavriloviĉ, ruso, dentkuracisto en Saratov, kie li estis unua pioniro de E, de 1888–91. Prop-artikoloj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги