En tiu sama jaro fondiĝis la Presa E-ista Societo, kiu prenis sur sin la eldonadon de L.I., sub la gvidado de Cart; kaj la Societo E-ista por la Paco, sub la gvidado de G. Moch; ekaperis la unuaj n-roj de la Espero Pacifista (monata revuo) kaj de Tra La Mondo, ilustrita distra revuo (ĉefred. Cape-Montrosier). La 3 apr. 1906 estis oficiale elmetita antaŭ la Deputitaro «Projekto pri rezolucio, celanta inviti la Registaron al la enkonduko de la Lingvo Int. E en ĉiujn programojn de la Publika Instruado, kiuj enhavas la instruadon pri vivantaj lingvoj». Tiun projekton redaktis L. Cornet, deputito de Sens, kaj subskribis 11 aliaj deputitoj. Sammomente la, «Petit Parisien», kies eldonkvanto estis tiam «la plej granda en lamondo», decidis publikigi senpage la komunikaĵojn de la francaj E-aj grupoj; kaj citis 8 francajn hotelojn, ĉe kiuj funkcias E-ista interpretisto.
La 1 sept. aperas la unua n-ro de La Revuo, direktata de Bourlet, kaj eldonita de Hachette. «La penso pri fondo de tiu Revuo, skribis poste Bourlet, venis al mi nur, por ke nia Majstro havu okazon regule publikigi siajn modetajn verkojn.» Kaj efektive Z honoris ĝin per konstanta kunlaborado. Tiun iniciaton de Bourlet oni ne povas tro alte taksi: dank’ ai li Z povis ricevi sufiĉe altan salajron, kiu ebligis al li la tradukadon de multaj klasikaj verkoj (de «Ifigenio» ĝis «Genezo»), kaj li akiris samtempe la rimedon publikigi ilin grandskale. Sen Bourlet kaj lia Revuo, ni ne havus tiun vastan Z-an verkaron, kiu definitive kreis la E-an literaturon kaj fiksis la E-an stilon.
Samjare fondiĝis en Paris Grupo de E-istaj Komercistoj kaj en Reims la unua E-ista konsulejo, ĉe librovendisto Chauvillon.
Ne estas tie ĉi la loko por detale paroli pri la «Delegitaro por alpreno de Lingvo Internacia», fondita en 1900 de Leau kaj Couturat. Ties historio estas tro longa kaj ankoraŭ malbone konata. Sed oni povas simple diri, ke Couturat, granda filozofo, E-iĝinta, rimarkis en la lingvo erarojn, kiujn li volis korekti; li manovris lerte por akiri la apogon de la amaso de E-istoj kaj la konfidon de la ĉefoj; li ŝajnis unue limigi sin je la forigo de la supersignoj, kaj pro tio akiris la aprobon de multaj bonaj E-istoj. Sed iom post iom li rimarkis, ke la strukturo de la lingvo estas tiel kompakta, ke se oni forigas la supersignojn, oni devas ŝanĝi ankaŭ grandan parton de la gramatiko (pro vortetoj kiaj: ŝi, ĝi, igi, ĉi ktp.) kaj de la vortaro; post mutaj provoj, korespondadoj, diskutoj kun aliaj reformemuloj, li, kun helpo de Beaufront, starigis projekton, kiun ili nomis Ido kaj prezentis al la Komitato de ia Delegitaro, sidanta en Paris de la 15 al la 24 okt. 1907. Tiu Komitato alprenis «principe E-n, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj, sub la kondiĉo de kelkaj modifoj farotaj laŭ la raporto de la sekretarioj (Leau kaj Couturat), kaj laŭ la projekto Ido». La Lingva Komitato rifuzis kunlabori kun la Komitato de la Delegitaro, okazis skismo inter la E-istoj, kiu, precipe en F, multe malfruigis la propagandon. La francaj E-istoj devis krei al si novan gazeton La Franca E-isto, kies unua n-ro aperis nur en dec. 1908, ĉar «L’E-iste» estis la posedo de Beaufront. Ili devis reorganizi la SFPE, kies aliigon en federaciaron postulis unuafoje Bourlet la 24 jan. 1909 Tiu aliigo, obstine kontraŭita de Cart, efektiviĝis malgraŭ li, post minaco de skismo, en majo 1911. Tiumomente la SFPE konsistis el 10 federacioj, 143 grupoj kaj preskaŭ 10.000 membroj. Ekzistis 43 lernolibroj en franca lingvo (L’E en dix leçons, de Cartet Pagnier; Manuel d’ E, de Chavetet Warnier; L’Eŕ l’Ecole, de Picard; Grammaire Complete, d’ Aymonier; Versions et Themes, d’ Aymonier et Grosjean-Maupin; Grammaire et Syntaxe, d’ Esselin ktp), 58 verkoj tradukitaj el la franca (Moliere: Georgo Dandin, de Z; Renan: Vivo de Jesuo, de E. Gasse; Balzac: Eŭgenino Grandet, de E. Gasse; Moliere: La Avarulo, de 5. Meyer; Moliere: Don Juan, de Boirac; Leibnitz: Monadologio, de Boirac; Merimee: Carmen, de S. Meyer; Abato Prévost: Manon Lescaut, de Valliemie; Rolandkanto, de Dro Noel; Fragmente: Lafontaine: Fables, de Vaillant; Mistral: Mirejo, de Noel;) pluraj originalaj romanoj (La kastelo de Prelongo, kaj Ĉu li? de Vallienne), 9 E-aj gazetoj kaj 9 prop. bultenoj aperantaj en Francujo. WARINGHlEN.