Italujo. La unua E-organizo en I. eldonis jam de 1902–04 L’ E-ista. Ĝin sekvis en 1905 Gefrataro E-sita, 1905–06 Cirkulero, 1906–07 Idealo, organoj de Sicilia Fed. E-a kaj 1908–9 Notizie E-iste, eld. Junula Amikaro E–ista de Palermo. En marto 1910 estis fondata la ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta IEF, kiu tuj eldonis propran bultenon: Atti della Fed. E-ista Ital., kvankam la Palermaj samideanoj ofertis Itala E–isto, kiu komencis aperi en jul. aŭg. 1910. En 1911 fondiĝis en Genova konkurenca IEA kaj ĝi akceptis I.E.kiel ofic. org., ĝis fine la italaj E-istoj ku­niĝis en la federacio kun I. E kiel organo. En sept. 1919 – okt. 1920 I. E. akceptis la titolon E Itala Revuo, nov. 1920 – aŭg. 1921 denove nomata I.E. Ĝi eniris en sept. en L’E kiu jam aperis jan. 1913-aŭg. 1917 kaj de 1920 kiel org. de la en 1912 fondita Itala Katedro de E. En jan. 1923-dec. 1927 L’E estis nomata Itala E-Revuo, jan 1928-dec 1929 denove L’E kaj jan. 1930-dec. 1931 Revista Italiana di E, por adepti denove en jan. 1932 la malnovan titolon L’E kun tag­gazeta formato (en 1932–50×35 kaj, de 1933 — 52×37). Ankaŭ diversaj federacioj kaj grupoj eldonis periodaĵojn (Roma, Fiorentnio, Mliano, Firenze, Venezia, Torineza k.a.). Unikaj estis: ­La Militista Bibliofilo, aldono al la itala militista gazeto Il Bibliofilo Militare; Corriere Balcanico-E-ista, org. of. de la Accademio Balcanica de Bari; Ladina Patrujo por la konservo de la, ladinlandaj lingvoj kaj moroj. Menciinda estas ankoraŭ: L’ araldo E-ista kaj Katolika Sento.

Germanujo. Pli ol en aliaj landoj oni povas en G. konstati ke la ekzisto de gazeto dependas pli multe de la persisto, obstino, energio kaj laborforto de unu aŭ du personoj ol de la monrimedoj. Ni vidas Borel-Ellersiek en Berlin, Sehramm-Lederer ­Dietterle en Saksujo, Stark en Magdeburg ktp. Ĉar la E-isto en la tri unuaj n-roj sept-dec. 1889 enhavis ankaŭ germ. tekstojn, oni devas rigardi ĝin unua germ gazeto. Sekvis Der Deutsche E-ist (aldono al Revuo Int: eld. de Čejka en Bohemujo); Munĥena E-isto kaj jam en 1904 E-istische Mitteilungen, la antaŭiranto de Germana E-isto, kiu fariĝis en jan. 1907 la of. org. de la en 1906 fondita GES (de 1909: GEA), kaj restis ĝis hodiaŭ Aro da aliaj E-istoj fondis en 1907 kontraŭ-organizon Verband deutscher E-isten en Leipzig kun la organo Saksa E-isto poste La E-isto (kun la aldonoj: Poŝta E-isto, Polica E-isto kaj la Kolektanta E-isto) poste La E-ano (kun iom ŝanĝita E). La aranĝo de UK en G. kaj la sukceso de ĝi estis la kaŭzo por la apero de novaj gazetoj. La plej valoraj el ili estis: Germana E-gazeto (jan. 1908-dec. 1910 dusemajne, de jan.. 1911-dec. 1912 semajne) kun diversaj aldonoj Bela Mondo, poste Universo, Rund um die Welt. Proks. 40 estas la nombro de laboristaj gazetoj, ĉu socialistaj, komunistaj, klasbatalaj ktp. La unua estas Der Arbeiter E-ist (aŭg. 1910-julio 1911) poste Antaŭen (jumo 1911-julio 1914) dum la militu Zirkular anstataŭ Antaŭen (febr. 1915 okt.1918) poste denove Antaŭen (majo-dec.1919), poste Der Deutsche Arbeiter E-ist (jan-dec. 1920), poste Der Arbeiter E-ist (jan. 1921-dec. 1927), poste Arbeiter E-ist (jan 1928- ? 1933). Plue aperis proks. 40 ligaj kaj grupaj periodaĵoj — preskaŭ senescepte aŭt. kiuj ĉiuj aperis post la milito. Proks 50 ofte bele presitaj bultenoj aperis de burĝaj ligoj kaj grupoj, sed plej multe antaŭ la milito, el kiu fakto oni jam vidas, ke la burĝa movado endormiĝis (kion oni ja ankaŭ povas konstati en la politiko kaj aliaj kampoj de la homa vivo) kaj la laborista per la politika revolucio, la plibonigo de la ekonomia situacio kaj la klasbatala forto multege plivigliĝis. Laŭ la emo de la germanoj estis eldonataj multaj gazetoj de profesioj, fako ktp. nome de fervojistoj, poŝtistoj, policistoj kaj instruistoj, studantoj, abstinentuloj, junuloj, katolikoj, kristanoj ktp. Rimarkindaj estas ankoraŭ: E-Propagando (parkurbo E en Mün­chen) la gazetoj por klarigo de la situacio dum la milito (La Eŭropa milito, Int. Butteno uov. 1914 — jan. 1919), German-Pola E-isto (por interkonsento inter germanoj kaj poloj), La akra okulo (por okulkuracado).

En Svedujo komenciĝis la disvastigo de E en la plej fruaj tempoj, kaj jam en 1895 oni eldonis Lingvo Int. De jan. 1906 ĝis ĝia Ido-iĝo en okt. 1908 E-isten estis la of. org. de la landa ligo. Dum 1909–10 Dana E–isto publikigis la sciigojn de la svedaj E-istoj, ĝis ili en Marto 1910 ricevis novan org. Sveda E-isto. De febr. 1913 anstataŭis ĝin La Espero, kiu ap­eras ankoraŭ hodiaŭ sub la titolo Svenska E-Tidningen. La Espero. Plue aperis E-Folket (jan. 1911–1913). Fyrvapptingen (jan. 1913-hodiaŭ) Svensk Arbetar E-isten, Sommar, Medlems Blad poste E (la org. de la Malmoa laboristaro) kaj kelkaj klubaj kaj laboristaj gazetoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги