Goldsmith Cecil Charles, anglo, organizanto. Nask. 16 nov. 1889 en Gloucester. Edukiĝis ĉe la teknika lernejo kaj la universitato en Birmingham. Oficiro en la brita armeo dum la granda milito; vundita en Francujo. Sekr. de Birmingham ES kaj Mezlanda EF dum multaj jaroj. Administranto de BEA, sekr. de la Brita Teritorio de UEA, direktoro kaj sekr. de The E Publishing Co. Ltd.; sekr. de la britaj E kongresoj en Birmingham 1920, Leamington 1923, Canterbury 1929 kaj Birmingham 1931. den. sekr. de la 23-a UK en Oxford, 1930. Organizis multajn E karavanojn al diversaj landoj.
Gonzaga Leonel, brazilano, d-ro, kuracisto. Prez. de la 7-a B. Kongreso de E. Verkis lernolibron.
Gordon George (ps. Gego), irlandano, bankisto. Nask. 22 febr. 1857 en Gorex, Irlando. Familio enmigris Nov-Zelandon 1858. Loĝas en Christchurch (N.Z.) E-isto de 1906. Verkoj:
Gorgues (gorges) Francisko, hispano, prof. pri komerco. Nask. 11 sept. 1900 en Barcelona. Jam dum la mondmilito li kontribuis konservi int. fokuson de E-ismo, poste estis sekr. de la komitato «Por malsataj aŭstriaj — infanoj» kaj de KEF. Gvidis kursojn, publikis en grava ĵurnalo «Las Noticias» de 1929 ĉiudimanĉan rubrikon pri E. Del. de UEA kaj UŜE.
Göteborg (Gotenburgo). Urbo en Svedujo kun 230.000 loĝantoj. 8-a kongreso de SAT 14–18 aŭg. 1928 kun ĉ. 400 partoprenantoj el 24 landoj. Konvencio inter SAT kaj LEA-oj. Akcentado de la kultura, eduka, nepolitika kaj kontraŭdogma karaktero de SAT. BRUIN.