La starigon de GLEA sekvis regu­la kreskado de la movado. En la fino de 1911 la asocio jam nombris pli ol 700 membrojn, en 1913 ĝi havis 70 grupojn kun 1400 membroj. Ĝi eldonis prop. broŝuron germanlingvan «La germana laboristo kaj la mondhelplingvo E» de P. Werner kaj Adresareton. Krom Zuckarolli ankaŭ F. He­gewald, G. Stein, A Schiemeck kaj A. Mehlhorn servis kiel estraranoj. En 1913 okazis en Frankfurt la dua kongreso de GLEA, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj alilandaj delegitoj por ĉe­esti la priparolojn pri la temo Int. Organizo. La GLEA-estraro projektis detalan statuton, laŭ kiu la fondota Internacio konsistu el landaj asocioj, estu religie kaj politike neŭtrala kaj celu ĉefe subteni la propagandon.

Ne funkciinte dum la mondmilito, GLEA reekvivis en 1919 kaj reaperigis sian gazeton Antaŭen. En 1920 ĉi tiu alinomiĝis «Deutscher Arbeiter E–ista» (Germana Lab. E-isto) Redakto­ro: P. Rauschenbach, aliaj funkciuloj: Hegwald, A. Müller, Schiemeck kaj Mehlhorn. La 3-a kongreso okazis en majo 1920 en Hannover. Reprezentitaj estis 18 grupoj. Oni ĉefe pritraktis internajn aferojn. La punkton «Int. Aferoj» oni ne priparolis pro foresto de alilandaj delegitoj. Estis starigata Int. Informejo, gvidata de K. Schmidt, kiu celis helpi «ĉiujn demandantojn pri laborkondiĉoj kaj ĉiuj aliaj lab. aferoj». De tiam GLEA denove firmapaŝe antaŭeniris. En majo 1922 ĝi havis 85 grupojn kun ĉ. 2000 mem­broj. Propra lernolibro verkita de F. Hegewald aperis en tria eldono. Ok diversaj flugfolioj estis eldonitaj. Akcioj de la «Dua monpruntado 1920–24» estis jam en 1922 parte repagataj. Sespaĝa, grandformata aperis ĝia gazeto. En la 4-a kongreso en Düsseldorf en 1922 estis proponate — sub influo de la tendenco al pli da per-E-a laboro — la malfondo de GLEA. Ĉi tiu propono estis malakceptata. La kongreso esprimis la opinion, ke SAT estas la subteninda mondorganizo de la lab. E-istaro. Oni decidis liveri al la membroj la SAT-organon «Sennacieca Revuo» kun germanlingva aldono. Hegewald, prez. kaj Rauschenbach, red. estis anstataŭataj de W. Keller kaj A. Sproeck. Adm. iĝis J. Münch, kiu ankaŭ prizorgis la Librejan Fakon. Oni ŝanĝis la nomon de la asocio je Lab. E-Asocio por la germanlingvaj regionoj. La decidon pri livero de SR oni devis baldaŭ repreni pro monmanko. AE daŭris aperi, sed en malpliigita amplekso. De sept. 1924 ĝis la fmo de 1925 AE servis kiel oficiala publikigilo de la Aŭstria Lab. Ligo E-ista. La red. de AE, A. Sproeck, ne estis favora al SAT kaj lia vidpunkto kompreneble iel influis lian redaktagadon. Ĉi tio okazigis en 1927 konflikton inter la tiama estraro, konsistanta el H. Hempel, O. Bässler, k.a. kaj la red. Temis i.a. pri artikolo ataka al la komunista movado, kiun la redaktoro volis enpresigi kontraŭ la deziro de la estraro kaj pri aldono de la SAT-gazeto «La Lernanto» al AE kun samtempa malampleksigo de la lastnomita gazeto. Kaŭze de ĉi tio okazis Paskon 1927 eksterordinara kongreso, kiu aprobis la agadon de la estraro kaj elektis kiel redaktoron de AE K Peubler. Oni devas konstati, ke LEA kvamkam ĝi regule funkciis dum 1923–27, ne multe progresis. En 1923 la membronombro estis ĉ. 3200, en 1924 ĉ. 2900, en 1927 ĉ. 2900. Kaj tamen okazis en tiuj jaroj kursoj kun entute kelkaj miloj da partoprenantoj

La Libreja Fako, starigita en 1922 kaj de 1924 prizorgata de la salajrata oficisto A. Birke, eldonis krom diversaj propagandiloj lernolibron de F.C. Richter kaj en 1925 unu lernolibron gramatik-metodan de K. Deubler kaj unu rektmetodan de L. Puff. En 1927 ĉi tiu Fako gajnis pli ol 5000 markojn. Jam en 1922 LEA starigis Gazetar–Servon, kiun gvidis tiam B. Viktorin. Ŝajne ĝi ne prosperis, ĉar en 1924 oni oficialigis la Proletan E-Servon de la grupo Leipzig. Ĝin gvidis sinsekve E. Lammerhirt, O. Bässler, W Kampfrad. En 1928 ĝi aperigis pli ol 800 por kaj pli ol 300 per-E-ajn artikolojn en la lab. gazetaro. En 1929 ĉi tiuj nombroj estis 1300 kaj 380.

Estas menciinda provo praktike utiligi E-n por lab. celoj per aperigo de granda duomnonata, germanlingva gazeto «Spegulo de la Popoloj», eldonita de la Leipzigaj lab. E-istoj. La gazeto raportis pri lab. vivo, laborkondiĉoj, politika kaj ekonomia situacio en ĉiuj landoj. La tuta materialo konsitis el leteroj de E-aj korespondantoj, artikoloj el SAT-gazetoj ktp. Aperis 16 numeroj.

Laŭ la raportoj en la kongreso en Nürnberg 1928 LEA havis tiujare 163 grupojn kun 3116 membroj. Du jarojn poste la membraro nombris 3600. Okazis la 8-a kongreso en Essen. Ĝia plej grava decido estis, ke LEA aliĝu al IFA, komunistema grupiĝo de kultur-organizoj. Per ĉi tio LEA forlasis sian supertendencan starpunkton kaj la sekvo de tio estis, ke multaj nekomunistemaj LEA-anoj eksiĝis el la asocio. De tiam LEA pli agadis laŭ komunista starpunkto, agitis por kontakto kun Sovetio, aliĝis al IPE kaj propagandis por ĝi, ktp. Ĝi vigle kaj sukcese laboris ĝis kiam en 1933 la stariĝo de la nacisocialista reĝimo finis ĝian ekziston.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги