Parto de la eksiĝintaj anoj starigis en 1930 la Socialista E-asocion (SEA), kiu pretendis daŭrigi la tradicion de LEA, akceptante kiel membrojn ĉiutendencajn lab. E-istojn. En 1933 ĝi havis ĉ. 1500 membrojn. Kiel ĝia oficiala organo servis «La Socialisto» de ALLE (Aŭstrio). Ĝi eldonis, «La Lab. E-ismo», de Lanti en la germana lingvo, kantaron, lernolibron kaj infangazeton «Amikecon!» Estraranoj estis i. a A. Sproeck kaj L. Puff. Ankaŭ ĉi tiu asocio estis malpermesata de la nova reĝimo.
Kelkaj ankoraŭ nemenciitaj aktivuloj: P Bennewitz, A. Bolle, J. Burger, E. Bitzer, F. Deiters, A. von der Heid, K. Hubricht, P. Kockeritz, H. Nonnenmann, H. Remers, J. Roth, H. Theobald, A. Schwenk, L. Speth, Vildebrand, G. Volkert, A. Wendt.
Gerrnet Vladimir, ruso, kemiisto kaj dir. de vinber-instituto apud Odessa. Nask. en 1870. Pioniro de E, jam en 1894 grupiĝis ĉirkaŭ li aro da fervoraj E-istoj en Odessa. Kunfondinto de la L.I., kiun li monsubtenis. Longe korespondis kun Z. Havis multajn malagrablaĵojn pro la rusa cenzuro. (I. detalojn en la intervjuo en «Kvardek jaroj».) Trad
Gething William Alfred («Wag»), anglo, registara oficisto. Nask. 3 nov. 1896 en Luton. Sekr. de Sud-Mezlanda Fed. de ĝia fondiĝo. 1928–30 preparis E notojn por
Geyer (gajer) Reinaldo Frederico, brazilano, d-ro, kuracisto. Mortis. Kunfond. kaj unua ĝen. sekr. de BLE. Aliĝis al Ido, kiun li poste forlasis. LK elektita en 1912.
Ghezzo (geco) Arturo, italo, d-ro, prof. Eklaboris pri E en Trieste en 1909. Lia prop. kaj instrua laboro estis de tiam tre grava por la regiono Istrio. En 1911 sukcesis la prof. ekzameno de E ĉe la Supera Instituto de Antverpen. L.K. de 1913. Sennombraj paroladoj kaj kursoj. Dum la milito la aŭstra polico persekutis lin pro lia E-ista agado kaj li estis internigita en la kampon de Lebring Stirio. Prez. de E-ista Rondo en Trieste kaj prez. de itala E kongreso en 1922. Verkoj:
Giambene (ĝambene) Luigi, italo, d-ro teologia, katolika pastro, monsinjoro, prof. de hebrea kaj greka lingvoj en Universitato de «Propaganda Fide». Nask. 26 nov. 1866 en Roma. E-isto de 1902, pioniro en Roma, kie li fondis en 1905 E Societon, en 1919 kunfondis «Roma E-Instituton.» Verkis I-E
Giesswein (gisvejn) Sándor, d-ro, hungaro, prelato kaj politikisto. Nask. 4 febr. 1856 en Tata, mortis 15 nov. 1923 en Budapest. Krom teologiaj studo li okupiĝis multe pri filologio, sociologio ktp. Pioniro de pacifismo, feminismo kaj de aliaj sociaj reformklopodoj. De 1912 E-isto kaj prez. de HES ĝis sia morto. Li faris paroladojn pri E en multaj H urboj, pledis kelkfoje por E en la parlamento, dum du UK-j reprezentis la hungaran ministron de la edukado. Dum kelkaj kongresoj li celebris meson kaj predikis en E, estis en la gvidantaro de int. E societoj. Dum sia lasta vespero li instruis E-n al sia parencino.
Gili-Norta Joan, kataluno, komercisto. Nask. 16 marto 1891 en Barcelona. E-isto de 1909. Fondinto de loka EG, estis prez. de KEF, ĉefa subtenanto de
Gillette (gilet) Mary C., anglino. Nask. 21 aŭg. 1866 en Banbury. Edziniĝis je John P. Gillett, magistratano. Amanto de pentrado kaj ĝardenkulturo. Malavare subtenadis dum multaj jaroj la E movadon nacian kaj internacian. Kvakerino.
Giner Joaqnin Moreira, urugvajano, d-ro. E-isto de 1923. Kunorganizis la 1-an Sudamerikan E-Kongreson. Estis prez. de UES.
Ginevra. Lirika dramo, originale de