Ginz (ginc) Otto, ĉeĥoslovako, oficisto en grandkomerco en Praha. Nask. 19 jul. 1896 en Zdánice. Depost 1918 partoprenas tre aktive kaj diversmaniere 1a movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Multon laboris pri enpenetro de E en radio-sferon. Verkis: Radio-amatora vortaro kvinlingva, E-a-ĉeĥa-germana-franca-angla. Tradukis ĉeĥlingven el E la originale norvegan verkon de Odd Arnesen Per aerŝipo al la nor­da poluso,1929.

Giroud (jiru) Helene, svisino, prof. en blindullernejo en Lyon. Nask. en 1867 en Basel (Svisujo). Estis la unua blinda E-istino, kaj la unua blinda prof.-ino en la mondo (dum la lern­jaro 1895–96). Ellernis E-n 1895 sen libro, nur buŝe, kaj ŝi verkis libreton en Braille; ŝi instruis la plej bonajn gelernantojn de ŝia klaso, kaj daŭrigis dum multaj jaroj tiun prop. taskon ĉe blinduloj.

Giuglea (ĝuglja) Ion, rumano, red. en Bucuresti. Nask 6 sept. 1882 en Ploesti. E-isto de 1906. Dum 1908–09 okupis sin ekskluzive pri E, RES kaj RE-isto. Unua UEA-del. en R. Partoprenis la organizadon de la unua rumana kongreso.

Glodeau (glodo) Ludoviko, franco, kaldronisto. Nask. 24 marto 1891 en Trelaze. E-isto de 1905. Aliĝis al «Liberiga Stelo» en 1910. Sekr. de la Fed. Sindikalista E-ista en 1918. Kunfondis Fed. E-isfa Lab. kaj estas ĝia adm. de ties fondiĝo Helpis al la starigo de SAT kaj administris E–istan Laboriston kaj Sennaciecan Revuon.

Glück (glük) Julius, germano, ing., dir. de fabriko en Berlin; faka verkisto. Nask. 12 marto 1877 en Duschnik (Ĉeĥosl) Varbita por E en 1907 pere de prof. Ostwald kaj dediĉis preskaŭ la tutan vivon al E. Faris prop. laboron en Aŭstrujo, Ĉeĥoslovakujo, Hungarujo, Pollando, Germanujo kaj Francujo. Estis estrarano de la UEA en Wien, de GEA, prez. de pluraj EG‑j kaj tiu de la EA en Berlin ktp. Faris 104 E-paroladojn en Radio-Berlin, inter ili 3 radiokursojn. Verkis prop. artikolojn por ĉ. 40 germanaj gazetoj kaj revuoj. Posedas la prof. diplomon de Int. Instituto de E, estis ekzamena komisaro de tiu Instituto kaj tiu en Aŭstrujo. Ĝis 1933 gvidis 208 E–kursojn; laŭ sia kalkulo li havas ĉ. 30.000 E-lernantojn en G-ujo. Partoprenis ankaŭ la int. E-movadon. Kunlaboranto de LI, La Revuo, „E“, HDE k.a. Verkoj: germanlingva lernolibro (kun Sos), 1910, ĝis 1933 eldoniĝis 35.000 ekzempleroj; g. lernolibro por memstudado kaj radio; aliaj lerniloj, ankaŭ en periodaĵoj; Albumo pri la UK 1912 ien Krakow (ĉefkunlaboranto).

Glumarkoj. v. Sigelmarkoj.

Godart (godar) Justin, franco, eks­ministro. Malnova amiko de E, honora ano de UEA. Dum la milito, estante gvidanto de la armea sanitara servo, li organizis en 1916 disdonon de lernolibro «E kaj Ruĝa Kruco» inter kuracistoj kaj flegistoj. Klopodis por E ĉe la Int. Laboroficejo kaj en 1922 protestis ĉe Bérard pro la kontraŭ-E­a cirkulero.

Gödecke Adolf Eduard Wilhelm, d-ro, devene germano, post daniĝo de l’ germana nordzono senŝtatulo. Advokatkandidato, privatinstruisto. E-isto de 1906, ano de UEA de 1908. Kunfondis en 1925 ES en Sonderborg. Estrarano grupa kaj liga, ano de ekzamena komisiono. Laboras por E ankaŭ en Paneŭropaj rondoj.

Gogeliani B, fervora pioniro de E en Kartvellando; mortis en 1910. E–isto jam en la infanaĝo. Li studis en la universitato de Genève kaj reveninte sian patrolandon, baldaŭ estis arestita pro politika afero kaj metita en malliberejon de Tiflis, kie li instruis E-n al multaj siaj samsortuloj. Post unu jaro oni ekzilis lin en nor­dan Ruslandon, kie li ne povis elporti la klimaton kaj malsaniĝis. Eĉ tie li prop-is E-n inter politikaj ekzilitoj ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. El sia ekzilejo kunlaboris al La Ondo de E k.a.

Göhl (göl) Gustav Hermann, germano, d-ro, prof., studkonsilisto, reallernejestro. Nask. 17 jun. 1859 en Mitteloderwitz, mortis 11 jan. 1931 en Neugersdorf. Studis teologion, germanistikon kaj modernajn lingvojn. E-isto de 1908. Grupestro en Riesa kaj poste en Neugersdorf. Del. de UEA, 1912–31. Prez. de Akademia E Ligo, 1922–26. LK de 1929. Kunlaboranto de multaj gazetoj, precipe de GE-isto, por kiu li redaktis dek jarojn la gram. ekzercojn. Verkoj: prop. broŝuro; lernolibro; prilaboris la duan eldonon de Ladeveze: Demandaro; lia plej grava verko, pri kiu li laboris seninterrompe 8 jarojn kaj kies lastajn foliojn finis malmultajn tagojn antaŭ sia morto, estas detala gram. de E (G-e).

Goldberg Martin, germano, instr. popolterneja en Leipzig. Nask. 16 aŭg. 1890 en Gross-Schonau. Dum pluraj 7 jaroj plenumis valorajn servojn por TAGE kaj ĉe la eldono de Int. Ped. Revuo.

Goldmann Anton, aŭstro-germano, urba sekretario en Stab, ČSR. Nask. 3 febr. 1889 en Probsdort ĉe Wien. E-isto de 1922. Aranĝis kursojn en popolaltlernejo de St. Pölten, 1923–26; Kunfondis EG samloke. Verkis germanan flugfolion en 10.000 ekzempleroj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги