Grňa (grnja) Josef, ĉeĥo, instr. dir. de burĝa lernejo. Mortis 14 jun. 1919 en Trnavka. Tradukis areton de rakontoj de ŝatata ĉeĥa verkisto Jakub Arbes; la libro estas unua traduko el ĉeĥa literaturo, (1907).

Grosjean-Maupin (grojan-mopen) Emile, (ps. Fakulo), franco, licea prof. Nask. 19 febr. 1863 en Nancy, mortis en 1933. Emerita Dir. de la ŝtata alt­lernejo por geblinduloj en Paris. E-iĝis en 1906. Okupiĝis ĉiam kaj preskaŭ ekskluzive pri lingvaj demandoj. Verkis tre multajn recenzojn kaj prilingvajn artikolojn en multaj gravaj gazetoj: La Revuo, E.T., L.M., kaj multaj aliaj. Konstanta redaktoro de Franca E-isto dum ĝia tuta ekzistado (1908–1921). — Kvankam zor­ge atentante la specialajn bezonojn de la poezio kaj literaturo, li tamen senĉese admonadis, ke oni devas nenion troigi, ke la esenca kaj plej necesa eco de lingvo int. estas la facileco, kaj plidikigo de la vortaro estas ofte ne pliriĉigo sed nur balastigo. Cart, nelonge antaŭ sia morto, skribis en la epilogo de sia libro «Vortoj de Prof. Cart»: «En tiu ĉi kvazaŭtestamento mi deziras enskribi ankaŭ la nomon de mia kolego prof. Grosjean–Maupin, kiu de la komenco de mia prezidanteco pli ol iu ajn faciligis mian Akademian agadon». — Ano de LK en 1909, Akademiano en 1920, li tuj fariĝis Direktoro de la Komuna Vortaro, kaj alportis la sperton de siaj multjaraj leksikologiaj laboroj. Nome li pristudis kaj starigis la listojn de la novaj vortoj oficialigotaj, kaj redaktis la Oficiala Klasika Libro. La ĉefa leksikologiisto de E. — Krom diversaj broŝuroj li verkis: Kun Aymonier: Cours Methodique d’ E. Kun Becker: Course élémantaire pratique d’apres la methode combinée, 1909, tradukita italen, persen, ktp. Kun Sprotte: Praktisches E Lehr­buch, Berlin, 1910. Tradukon de Thiebaut: La formortinta Amiko, 1921. Sed liaj precipaj verkoj estas la tre komp1etaj kaj detalaj vortaroj E-franca, 1910, kaj franca ­E, 1913, kies pluraj eldonoj jam aperis. Fine li estis la ĉefa aŭtoro kaj la direktanto de la fama Plena Vortaro de E, 1930, nur E-e redaktita, kiu markas daton en la leksikologio de E. Kunlaboranto de la Enciklopedio. — L. BASTIEN.

Grots, Edgars, latvo. Nask. 1894. Ĝis apr. 1926 dua budhana monaĥo en Latvolando, ano de la ordeno «Sangha». Vegetarano, abstinenculo. E-isto de 1910. Estrarano de Latva ES 1922–1928. UEA-vicdel. en Riga 1925–1932. LK de 1927. Gazetartikoloj.

Grupoj unuaj. La unua grupo estis la volapukista klubo de Nürnberg, grava germana societo fondita 18 febr. 1885; en 1888, sub la influo de la agado de Einstein, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de la prez. (Christian Schmidt) post varma diskutado, ĝi konvertis sin tuta al E. En okt. 1889, tiu klubo fondis nian unuan gazeton, «La E-isto». En sia unua jaro tiu gazeto raportas nur pri la fondo de grupeto en Moskva kaj de klubo en Sofia, pajlaj fajroj, el kiuj restis nenio.

Projekto de Ligo E-ista por la disvastigo de la lingvo per fondo de grupoj aŭ kluboj estis longe ekzamenata en kelkaj n-roj de l’ E-isto. Z apogis tiun projekton, ĉar li vidis en la estonta Ligo la leĝdonanton de nia afero, kiu decidus pri ĉiuj ŝanĝoj ne la lingvo; tiel la Ligo fariĝus ne por­propaganda grupiĝo, sed Akademio.

Resume, jen la unuaj grupoj laŭ kronologia ordo (inter krampoj la fondintoj) laŭ la Historio de E de Zakrzewski.

1888 — Nürnberg (Chr. Setimidt)

1889 — Moskva, Sofia (Bogdanov)

1890 — Schalke (Trompeter)

Ivanovo-Voznjesensk (Grabowski)

1891- München, «Societo E-isto­ja», fond. de L.E. Meyer Nürnberg (Int. Klubo de Korespondado)

Uppsala (S. Lundström)

Murom (W. Brzozowski)

Freiburg en Badenujo (d-ro Haas)

Peterburg (Art. Florell) (solena malferma kunveno 24 marto 1892)

1892 — Malaga

Göteborg (G. Backman)

Osterby (Ossian Holmquist)

Erlangen (Fr v. Brtesen)

Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand)

Vilno (A. Naumann)

1893 — Varsovio (Al, Blumental, Rubin, J. Wasniewski)

1894 — Steneby (Lindgven)

Odessa (Gernet, Borovko)

Reims-Soissons (Huisson)

Helsingfors (W. Fagershom)

1895 — Vladimir (V. Solodiĥin)

El tiuj societoj restis nur 3 en fino de 1904: Uppsala, Peterburg, Odessa. Kelkaj estis nur kelkmonataj, kiel la grupo de Reinis-Soissons, kiu konsistis el junaj liceanoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги