Gvinevero kaj aliaj poemoj de Tennyson, el la — angla trad. C. Bicknell, 1907, 57 p. «Bone, elegante, fidele B. tradukis kelkajn el la plej belaj poemoj de T.» (L I, 1909, p: 135)

Gyges kaj lia Ringo. Versa tragedio en 5 aktoj de F. Hebbel, el la germana trad. Bennemann. 1916, 152 p. «Rakonto preskaŭ kruda de Herodotos, transformita al klasika literatura verko plej impresa. La traduko estas senriske komparebla kun la Z-a Ifigenio.» (G. 5, „E“, 1919, p: 61:)

Gyllsdorff (gülsdorf) Anna, svedino; artisto-metalĉizistino. Nask. 19 aŭg. 1887 en Laholm. E-isto de 1906. Gvidis kursojn, interpretis prelegantojn. Tradukis el la sveda. La solvo de la vivproblemo (broŝuro, 1930.)

Gysbreght van Aematel. Tragedio en versoj de Vondel (mortis en 1679), el la nederlanda trad. J.R.G. Isbrücker. 1931, 82 p. «Ĝi temas pri sanga, pli legenda, ol historia epizodo de l’ nederlanda mezepoko. La traduko estis neordinare kuraĝa ago, ĉar la tasko estis ekstreme malfacila.» (Totsche, L M, 1932, p : 19.)

<p>H</p>

Haan J. de, nederlandano. Kunfondinto de la unua EG en Amsterdam, 1905. Red. de Amsterdama Pioniro kaj poste de Holanda Pioniro, 1908–09. Prop. kaj kursoj.

Haartman-Harteva v. Kaarlo Jalmari (Kaarlo Harteva), finno, inĝ., direktoro de F-a oficejo de Int. Asocio de Bibliostudantoj kaj red. de ĝiaj organoj. E-lingvaj paroladoj en multaj urboj de Eŭropo, ankaŭ radioparoladoj, kunlaborado de La Ora Epoko, trad. religian verkon.

Haas (haz) aŭstro-gerrnano, d-ro, advokato. Nask. en 1864 en Graz, mortis 30 jun. 1925 en Maribor (en Jugosl.). Unua pioniro de E en M., kie li fondis 13 sept. 1910 EK; prez. li estis ĝismorte. Laboris multe por E.

Habellok Georg, germano, fervoja eksinspelctoro. Nask. 1. 1 aŭg. 1850 en Breslau. Prez. de G Asocio de E Fervojistoj, 1919--26; afergvidanto de Silezia Ligo E-ista, 1923–26. De 1925 sekr. kaj de 1930 afergvidanto de GEA.

Habert (aber) Josefo, franco, ĉarpentisto. Nask. 30 sept. 1875 en Tours. Organizis kursojn por laboristoj en Pariza regiono 1910–14 kaj 1919–21. Fondis E-istan Sindikatan Fed.-n en Paris, 1912 kaj red. «Le Travailleur E-iste» 1912–14. Kunaŭtoro de franclingva lernolibro por laboristoj, 1921.

Hachette et Cie (aŝet e companji). Grava libroeldonejo en Paris, kiu estis varbita al E de Bourlet en 1901. La firmo en multaj urboj de la mondo havis filiojn kaj korespondanatojn kaj pro tio ĝiaj eldonaĵoj estis facile riceveblaj. La firmo havis kontrakton kun Z kaj tiel aperis en ĝia eldono la fama Kolekto aprobita de dro Z (v.), la Kolekto de la Revuo. H. eldonis ankaŭ la gravan gazeton La Revuo, 1908–11. La firmo, ĉe kiuj montriĝis ankaŭ tendencoj por monopoli la tutan E-an libroeldonadon, post la milito likvidis sian E-an fakon.

Hackl (hakl) Karl, aŭstrogermano, fama kolonelo en Graz. Nask. 11 jan. 1870 en G. Posedas la plej altajn ordenojn pro dummilita agado. Gvidis E-kursojn por la aŭstraj infanoj, kiujn sendis Stiria E-Unuiĝo en 1921 al Hispanujo, kondukis ilin tien kaj reen. Kursoj ĉe polico en Graz.

Haefker Hermann, germano. Nask. en 1873 en Bremen. Paroladoj, artikoloj, kursoj. Aŭtoro de la grava verko Jarmiloj pasas, universala historio, originale verkita en E, 1931.

Hageler Alf (antaŭa nomo: Johnsen), norvego. Nask. 24 jul. 1834 en Drammen, mortis 23 dec 1932. E-iĝis en 1905 kaj kunlaboris kun la dana pioniro Skeel Giörling en la Societo de Danaj kaj Norvegaj E-istoj 1907. Gvidis kurson en Oslo 1907. Fondis E grupon en Draanmen 1924. Artikoloj pri juraj temoj en „E“ Genčve.

Hago (den Haag). Loĝurbo de la reĝino de Nederlando 443.000 loĝantoj. Pacpalaco. 12a UK 9–15 aŭg. 1920 408 partoprenantoj el 27 landoj. Decidoj pri nova organizado de Lingva Komitato, pri teknikaj vortaroj, pri komuna centro. Samtempe okazis la 6a Int. Katolika E Kongreso; fondo de IK. Interreligia Konferenco por la Paco 31. jul.2 aŭg. 1928. E estas sola traduka lingvo. Int. Cseh-Instituto de E, fondita en 1930.

Hahn (han) Karl Walter, germano, lernejestro. Nask. 18 okt. 1882 en Tharandt. E-isto de 1908. Tre sukcesa propagandisto inter instruistoj kaj infanoj. Jam. de 1909 li instruis E-n al infanoj en Schönau apud Chemnitz, Leipzig kaj Gohiis apud Dresden. Lia popollernejo en Gohlis estas la sola en G, kie E estas deviga instrufako. Sekr. de Saksa E-Instituto ĝis 1914 kaj prez. de E Asocio de Saksaj Geinstruistoj ĝis 1930. Multaj artikoloj pri E-aj kaj porpacaj temoj; samsence parolis ĉe int. kongresoj. Kunlaboranto de Int. Ped. Revuo kaj de la G kongreslibroj. Verkis poemojn precipe por prop. inter infanoj.

Hainschegg (hajnŝeg) Adolf, aŭstrogermano, prof. mezlerneja en Graz. Nask. en 1883. E-isto de 1922. Lerta tradukanto, dufoje premiita dum Floraj Ludoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги