En jan. 1897 Chavet kun Dannenmuller (du junaj liceanoj) fondis la E-istan Klubon de Louhans (Francujo). Tiu societo konsistis el kelkaj junuloj en Louhans (kun Alice Roux); sed baldaŭ ili propagandis eksteren, kaj la societo kreskadis. Ĝi ĉesis en 1898, kiam Beaufront fondis SPPE, en kiun ĝi fandiĝis. Se oni esceptos la negravan danan societon E-istan, fonditan 20 apr. 1897, SPPE estis la unua E-ista Societo, kies agemo etendiĝis sur tuta lando, kaj eĉ sur alilanduloj. Ĝia jarlibro por 1899–1900 enhavas 313 nomojn, el kiuj nur 169 en Francujo kaj kolonioj, kaj la aliaj en 16 aliaj landoj. L. BASTIEN.
Guadet (gade) Julien, franco, prof. de matematiko ĉe ŝtataj liceoj. Nask. 18 jun. 1886 en Paris. Jam juna interesiĝis pri E, sed lernis en 1922. En 1925 prez. de la Komisiono por Instruado. Kunfondinto de la «Ligue Francaise des Amis de l’E». Prop. ĉe la univ.-anoj (ĝen. sekr. de la Fed). Artikoloj pri instruado de E kaj broŝuro (1929).
Guerineau (gerino) André, franco, subestro de radiofonia oficejo. Nask. 18 dec. 1896 en Bagneux (apud Angers). Unua propagandisto en Hindoĉinujo, kie li estis la sola E-isto. En 1931, uzante favoran okazon (tramonda vojaĝo de Peraire bicikle), li ekdisvastigis E-n, fondis plurajn grupojn, igis favoraj al E francajn aŭtoritatojn de la Publika Instruado, kaj kreis en 1932 la Federacion de Hindoĉinujo.
Gueritte (gerit) Tony Jules, franco, konstrua inĝeniero. Nask. 7 marto 1875 en Blots, Francujo; vivas en Surbiton, Surrey, Anglujo. Konsilanto de ministro por eksterlanda komerco de Francujo; prezidinto de Franca Komerca Ĉambro en London, de Societo de Inĝenieroj (Britujo), ktp. E-isto de 1906. Gvidis la unuan E kurson por laboristoj de Consett Iron Works. Du presitaj prelegoj pri temo: «E kaj la inĝenieroj» (1914 kaj 1931). Diversaj paroladoj pri E en London, Newcastle, Gloucester, Consett, Paris, Lyon, Le Havre, Locarno. Artikoloj por ĵurnaloj anglaj, francaj,
jugoslavaj, portugalaj. Lia E libraro enhavas 1772 verkojn. Eminente kapabla, komprenema kaj helpema subtenanto de laboroj kaj laborantoj por E.
A. BERGER,
Guinart (ginar) Antonio, hispano: pastro katolika, prof. de modernaj lingvoj. Nask. 4 sept. 1867 en Valencia. En 1900 vizitis lin en V. pioniro de E Jimenez Loira, por interesigi lin. (red. de monaĥa revuo) pri E kaj lasis ĉe li pakaĵon da E-aĵo. Post multa ripetado de la vizitoj, kvazaŭ nur pro komplezemo, eklegis la paperojn kaj fariĝis fervora E-isto. Li aperigis ses artikolojn en sia revuo; poste verkis gramatikon kaj vortaron. Estis red. de
Guitart Janer (gitar’ ĥaner) Francesc, kataluno, terkultura teknikisto. Nask. 16 apr. 1896 en Vendrell. Prez. de EG en Vendrell, kursgvidanto, organizinto de KEF-kongr. en 1933; por- kaj en E-aj arfikoloj.
Guminski J., ruso, d-ro. loĝis en vilaĝo Rovnoe, sed ofte vizitis Saratov-on, kie li estis senlaca daŭriganto de la agado de A. Filippov. «… li ĉie kaj ĉiam semis bonan semon, ne ŝparante siajn fortojn kaj elspezojn.» (Z en La E-isto, 1892, n-ro 12.)
Güntber (Ginter) Jan, polo, ĝis 1906 militisto (kolonelo), poste industriisto. Nask en 1862 en Litovujo, nun loĝas en Warszawa. Estas famaj en la rusa armeo liaj Günteraj litoj, kiuj liveris al li multe da mono. Dum 6 jaroj li eldonis P E-iston kaj multajn valorajn E librojn.
Gustaf Vasa. Historia dramo de
Gutmann Robert, estono, meteorologiisto mezlerneja instr. Nask. 18 okt. 1882 en Tallinn. E-isto de 1931. Eldonis prop.-ilojn kaj instigis ilian vendadon tra tuta Estonujo. Fondis E sekcion de la Tallinna Instr. Soc. Lia edzino, G. Faina, rusino, kaj la tuta familio estas E-istoj.
Gvatemalo, Centra Ameriko. Pioniro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la registaro per ora medato por la prop. de E. Liaj prop. artikoloj aperis en «Boletin de la Exposición» kaj «La Republica». En urbo Guatemala la Antigua li fondis EG-n kaj klubon de junaj E-istoj «Geinfana Z-a Grupo», eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centrameriko E-ista. Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis nur en San Pedro. Laŭ la ICK-raporto 1929 «la prop de kursfinintoj sekvigis kreon de kurso inter la skoltaro de Gv. Anonciĝis tuj 50 junuloj.» — I. ŜIRJAEV
Gvidfolioj, gvidlibroj. v. Turismo.
Gvidilo tra la Esperanto-Movado. Kompilis G.P. de Bruin. 1933, 48 p. La verko celas skizi en konciza formo bildon de la tuta E historio, movado, literaturo. Iom pli detala priskribo de la laborista E-movado.