Hajami Sinŝo, japano. Nask. 5 okt. 1875 en Maebasi-si. E‑isto de 1906. De 1908 ĝis 1920 bonhumora prez. de Yokohama Filio de JEA. 1919 kun Takahaŝi, Hazaana, Asai, Kodamak.a. fondis JE Komercan Korporacion en Y., kiu uzis En por importo. Pro paniko li dissolvis ĝin 1921 kaj donis ĝiajn nomon kaj propraĵon al du el ili. La tertremo en 1923 ĉion detruis. Laŭ lia konstato, la klientoj koresporadantaj en E estis fidindaj, eĉ se neriĉaj, duan tiuj en angla lingvo malfidelaj.
Hakansson (hokanson) Eskil, svedo, inĝeniero. Nask. en Lidintgö. E-isto de 1901. Instruis E-n en Stockholm kaj Sodertalje. Estinta estrarano de diversaj EG, del. de UEA.
Halász (halás) Jozsef, hungaro, ŝparkasa dir. Nask. 1874 en Gamás (Somogy), mortis 1928 en Márosvasarhely (nun Targumureŝ en Rumanujo). Socialisto, pacifisto, nobla gvidanto de socialaj kaj kulturaj societoj dum tri jardekoj en M. E-isto de 1915, fervora organizanto, subtenanto (ankaŭ materiale) de la E-movado en R. Kunlaboris kun A. Cseh kaj instigis lin pri pIi vasta agado. Iniciatis kelkajn E-kongresojn en R.
Halbedl Adolf, aŭstrogermano, d‑ro, advokato en Ried i. 1. Nask. 30 majo 1893 en Spital sur Semmering. E-isto de 1909. Reprez. diversajn int. E societojn. Estis prez. de AKLE kaj ES Peltier; iama estro de EG en Graz. Kunlaboranto de Espero Katolika, Aŭ. E-isto, „E“, HDE. Trad. Respondoj al kontraŭreligiaj paroloj de Segur, 1925.
Halka. Opero en 4 aktoj de S. Moniuszko, teksto de W. Wolski, el la pola trad.
Halka Lászlo, (ps. Parvus Piscis) hungaro, privatoficito. Nask. 18 jul 1905. E-sto de 1923. Eklaboris en la laborista E-movado. Instruas E-n depost 1924, precipe progresantojn. Verkis prop. artikolojn, faris paroladojn. Sekr. de HESL du jarojn. Depost 1930 aktivulo ankaŭ en HES; aranĝis lit. vesperojn. Kunlaboris al
Hall Hilma Agatha Fredrika, finnino. Nask. 30 sept. 1854 en Kotka, mortis 3 jun. 1922. E-isto de 1906. Gvidis E studrondojn, agis kiel bibliotekistino en la societo «La Polusstelo». Tradukis la kvinaktan komedion
Halldor Albin Henning, svedo, ĝardenisto, redaktoro. Nask. 18 sept. 1892 en Sumne. E-isto de 1907. Estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo E. Sekr. de SEF 1922–27. Red. de
Hamleto, reĝido de Danujo. Tragedio de Shakespeare, el angla trad. Z. 1894, 136 p., 5a eld. 1900, 176 p. Plej profunda kaj pensoriĉa dramo de S. La 71-a libro en E.
Hanauer Julius, germano, d-ro fil., bibliotekisto. Nask. 21 sept. 1872 en Mannheim. Estis unua vicprez. de GEA kaj hon, membro de la EG en Frankfurt a. M. Aŭtoro de anonima broŝuro
Hanbury (hanbri) Florence Harriet, anglino, red. de
Hankel Marie, germanino. Nask. 2 febr. 1844 en Schwerin, mortis 15 dec. 1929 en Dresden. En 1868 ŝi edziniĝis je universitata prof. H. Hankel en Tübingen kaj vivis en plej feliĉa edzeco kvin jarojn, post kio la edzo mortis. En 1903 lernis E-n kaj transloĝiĝante en Dresdenon, tute sin dediĉis al la movado. De 1909 ĝis la morto ĉiulunde ŝi gvidis la orientan grupon de la loka ES. Kunorganizanto de la UK en Dresden. «Reĝino» de la Int. Floraj Ludoj, en 1904, fond. kaj prez. de la E-ista Literatura Asocio. LK. Al ŝia plumo apartenas multaj versaĵoj en la E gazetaro. En apartaj eldonoj aperis ŝiaj verkoj:
Hansen Holger, dano, instr. de lingvoj. Nask. 15 febr. 1843 en Odense. Kunfond. kaj prez. de EK en Holbäk. Aranĝis en 1931 prop. vojaĝon de prof. Bujwid kaj en 1932 tiun de Elinjo Pähn. Estrarano de landaj ES-j; multaj kursoj, prop. paroladoj.