Korespondado. Ne ekzistas nacia lingvo, kiu havas en la privata korespondado inter diversnacianoj tiel gravan rolon, kiel E. Multaj personoj lernas E-n nur por letere interrilati kun alilandanoj; specialan altirforton havas la korespondemuloj en malproksimaj landoj. La motivoj kaj celoj estas la plej diversaj. Troviĝas multaj, kiujn interesas la fremdaj homoj kaj kutimoj; aliaj volas interŝanĝi diversajn aĵetojn, plej ofte poŝtmarkojn; denove aliaj ŝatus trovi amikon, kiu estas adepto de la sama idearo; troviĝas personoj, ĉe kiuj la motivoj eliras el amo; alia parto korespondadas pro profesiaj aŭ sciencaj kaŭzoj: La korespondado pere de E havas specialan valoron por la paca eduko de la junularo. La gravecon de la korespondado en E pruvas i.a. , ke la japanaj E-istoj eldonis 310 paĝan libron pri la praktika gvido de la korespondo en E (de Ishiguro).
v. Adresaroj.
Koreujo, Azio. Korea E Asocio (KEA) estis fondita de Verda E. Kim en sept. 1920. Ĝi estis la unua ES en K. Antaŭ tiu tempo estis nur izoluloj. En jul. 1922 Oojana fondis Seoulan ES. Dank’ al la energia funkcio de ambaŭ grupoj aperis multaj fervoraj E-istoj. En jun. 1924 SES ŝanĝis sian nomon je Korea E-Instituto. Poste fondiĝis ankoraŭ kvin grupoj, fondintoj: S. Yamamoto, O. Col, Rju Kidong, Stelaro Pajk, N. Hŭang, k.a. Gazetoj eldonitaj:
SOKTAJ ĈANG kaj STELARO PAJK
Kornfeld Salo, v. Grenkamp.
Korte Pieter, nederlandano, instr. popollerneja (estro). Nask. 17 jun. 1894 en Beerta. Gvidis multajn kursojn laŭ Cseh-metodo. Agis ekde 1927 kiel agento de TAGE, post la germana nacisocialista ekrego 1933 aranĝis, ke la funkcioj de la laborkomitato por TAGE kaj IPR transiris al Nederlando; nun ĉefa laboranto por TAGE. Verkis artikolojn, kuntradukis la
Koser Ljudovit, d-ro, inspektoro de la ministerio por eksteraj aferoj en Beograd. Pioniro antaŭmilita. Verkis en 1908 la imuan slovenan lernolibron de E fondis samjare la unuan E-grupon en Slovenujo.
Kostatiko, Centra Ameriko. En 1905 aperis tie la gazeto
Kostiainen (kostiajnen) Ville Jussi, finno, sekr. de Laborista Sporta Asocio de Finnlando, estrarano de Socialista Sportinternacio. Nask. 1 majo 1889 en Sulkava. Kunfondinto kaj prez. de FLEA. Verkis artikolojn en E pri sporto.
Kötz (köc) Bernhard, germano libristo. Nask. 7 jan. 1882 en Waldenburg. Eklernis E-n 1902, aktiviĝis 1907. Prezidis la tiaman Saksan-Taringan E–istan Ligon, kaj fondis eldonejon de la Ligo, kiu ŝanĝiĝis en 1908 al Germana E-Librejo. Eldonis multajn E lernilojn kaj literaturon. En 1910 akiris la E–Eldonejon Hoffmann, kaj en 1919 la E-eldonaĵojn de Germana E-Gazeto. En 1921 kunfando de la Germana E-Eldonejo kaj Librejo kun la firmo Ferd. Hirt und Sohn, Leipzig. Tie li oficas kiel dir. de la E-fako. Partoprenis 13 int. E-kongresojn kaj konferencojn. Prez. de ES en Leipzig. Verkis krom prop. artikoloj
Kotzin Boris, sovetiano, hebreo, ĵurnalisto-redaktoro, nevo de Z. Nask. en Kovno 1887. E-isto de 1902. Kunlaboris en LI kaj aliaj E-gazetoj, tradukis multajn verkojn de Ĉeĥov, Gorkij k.a. En 1910–15 K. estis red. de
Kovács (kováĉ) Tódor, hungaro, pens. ŝtata fervojoficisto; instr. de sten. Nask. 31 dec. 1879 en Jászberény. E–isto de 1904 kaj eklaboris por E en Fiume (nun en Italujo). Multaj paroladoj kaj artikoloj, propagando inter la stenografoj kaj fervojistoj. En 1929 broŝuro pri E ĉe la fervojoj. Red. de eta gazeto
Kowalski Johano Mario Miĥaelo, d-ro, arĥiepiskopo, ĉefulo de la mariavita religio, (v.) loĝas en Plock, Polujo. Nask. 25 dec. 1871. Laŭ lia ordono ĉiuj m-aj pastroj devas posedi E-n kaj en ĉiuj m-aj lernejoj E estas instruata.
Kožený Josef, ĉeĥo prof. mezlerneja en Mladá Boleslav, Nask. 16 apr. 1904 en Nymburk. Multaj prop. paroladoj en vasta ĉirkaŭaĵo de lia naskiĝ- kaj loĝurboj kaj trad. E-ajn publikajn paroladojn de Scherer, Ajayi, Niŝimura, ktp. Komitatano de ĈAE. Kunlaboras al
Kozlowska (kozŭoska), «Panjo», fondintino de la mariavita religio (v-), kiu aprobas E-n.