Konsisto de la Esperantistaro. (Parolinte pri la movado post 1908): Tiu E-istaro ne estis plu unuforma, kiel tio eblis en la komenca periodo. Hector Hodler ĝuste traktis en la decembra № de gareto „E“ de la jaro 1913 la diversspececon de homoj aliĝintaj al E-movado, kiun partoprenis liavorte samtempe: «elementoj progresaj kaj idealistaj, homoj kun utopia mentaleco, stranguloj maniuloj kaj aliflanke malkontentuloj, ambiciuloj aŭ simple amatoroj.» Daŭris veni al la lingvo idealistoj kaj idealismanoj de pura speco. Multaj amatore ekinteresiĝintaj pri la lingvo, poste estis kaptitaj per la «ideo interna.» Tiu unua parto de E-istoj estis sendube plej fortika kaj plej fidela por la lingvo. Tiuj personoj estis plej konstantaj legantoj, kunlaborantoj kaj abonantoj de la E-gazetaro. Ili estis aĉetantoj de la libroj. IIi estis la ĉefaj konservantoj de la lingvo. Al E venis jam ankaŭ aliaj personoj, celantaj tujan aŭ eventuale estontan bonuzon aŭ profiton per-E-an. Tiuj personoj, trovinte en E ion, kio ligis ilin al la lingvo, estis lojalaj, inertaj, kontraŭreformemaj. Ili formis la rezistan povon de la E-ista popolo. Tiu dua parto de E-istoj enhavis veran miksaĵon, respegulantan ĉiujn socitavolojn kaj tendencojn. Al ĝi apartenis fitatelistoj korespondanto, utiligantoj de E por propagando de iuj alaj ideoj, entreprenistoj diversspecaj, eldonantoj de certa parto de ĉiujare naskiĝantaj kaj malaperantaj E-gazetoj ktp. Inter tiuj personoj troviĝis kandidatoj por organizi novajn societojn, tigojn, asociojn — ĉu naciajn, ĉu internaciajn. Ili ofte emis al bruaj titoloj kaj al brua agado. Ili ofte ellaboradis plej grandiozajn projektojn. Ili luktis inter si por gvidoroloj. Se personoj de tiu dua kategorio komencis disreviĝi en E, se ne estis por ili ligiloj ĉu ekonomiaj, ĉu moralaj, retenantaj ilin ĉe la lingvo, tiuokaze ili aŭ iris for el la movado, aŭ ekokupis sin pri rezonado, reformado lingva eksperimentado ktp. Por la praktika E-movado ili perdiĝis. Bonan ekzemplon tiurilatan prezentas R. de Saussure, ne sukcesinta en praktika uzigo de E inter la scienculoj, malsukcesinta en daŭrigo de la gazeto «Int. Scienca Revuo», kaj fine sin okupinta nur pri ellaboro de sennombraj diversaj reformo-projektoj. Ĉiuokaze la nombro de la restantoj ĉiam superis la nombron de la forirantoj. La E-istaro kreskis. — E. DREZEN.
Al ĉi tiuj ofte tre trafaj konstatoj cititaj el la Analiza Historio (p: 57.) estu aldonata interesa statistiko. En 1928 Reuben Algot Tanquist akiris doktoran gradon ĉe la Universitato en Minnesota per disertacio, kies temo estis, kial oni lernas E-n. Alvenis 750 demandiloj kaj inter la kaŭzoj estis: internaciaj aferoj (pacafero, homa frateco ktp.) en 29, lingvistiko en 24, korespondado en 14, vojaĝo en 13, politika kaj religia propagando en 8, amuzo en 4, kolektado en 3, radio en 2, diversaĵoj en 3%-oj.
Konstanta Komitato de l’ Kongresoj. (KKK.) Estis fondita en 1906 dum la dua UK laŭ propono de G. Moch. Ĝi havis la taskon interkonsenti kun la Loka Komitato pri organizo de la kongresoj, prizorgi la starigon de tagordo kaj aranĝi ĉiujn nelingvajn kunvenojn de la kongresoj. Ĝi konsistis el po du anoj de la du lastaj kaj de la okazonta kongresoj. Kiel sidejo de la KKK estis etektita la Centra Oficejo en Paris.
Konstanta Reprezentantaro. La tuto de la reprezentantoj de la naciaj E-societoj laŭ la Kontrakto de Helsinki. (v.)
Konstantopoulos G. Demetrio, greko milita farmaciisto. Nask. 12 aŭg. 1893 en Arta. Malnova E-isto, kiu fondis grupon en Arta jam 1909. En Joannina li instruis E-n en la klasika gimnazio kaj varbis multajn eminentulojn de sia restadejo.
Konsuloj. Antaŭuloj de la nuntempaj UEA-delegitoj. Laŭ propono de A. Carles el Beziers (Franc.) la dua UK en Genève 1906 decidis la starigon de konsuloj por plenumi reciprokajn servojn. La konsuloj estis elektitaj de la societoj kaj grupoj. Ilia nombro estis en 1906 120, 1907 232, 1908 303.
Kontrakto de Göteborg. v. Laborista movado.
Kontrakto de Hachette. (inter Z kaj H)
I. Unuflanka Cedo.
Parizo, la 30 Julio 1901.