• 2-a (1906) — Genève (Svisujo). Definitiva starigado de L.K. Deklaracio pri la neŭtraleco de la kongresoj.
• 3-a (1907) — Cambridge (Britujo). Organizata de tri E-istoj, kiuj alprenis la nomon: la trio por la tria; unua oficiala sukceso: la urbestro de Londono publike aprobas E-n.
• 4-a (1908) Dresden (Germanujo). Prezentado de Ifigenio de Goethe, tradukita de Z, ludita de la fama germana aktoro Reicher kaj de lia filino, kiuj speciale por tiu okazo lernis E-n.
• 5-a (1909) Barcelona. La unuan fojon okazis Floraj Ludoj imitataj de la katalunaj.
• 6-a (1910) Washington (Usono). D-ro Z, malgraŭ sia malbona farto, transiris Oceanon por ĝin ĉeesti. Prezidata de la direktoro de Panamerika Oficejo; akcepto ĉe la ministro de Eksteraj aferoj de Usono.
• 7-a (1911) Antverpeno (Belgujo). Ĉeestis la rajtigitaj delegitoj de la E-istaro, elektitaj laŭ propono de Z mem.
• 8-a (1912) Krakovo (Polujo). Z diris: «Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.» Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido.
• 9-a (1913) Bern (Svisujo).
• 10-a (1914) Parizo: ne okazis, kvankam tute organizita, pro la ĝenerala mobilizado okazinta la tagon je kiu devis malfermiĝi la kongreso.
• 11-a (1916) San Francisco (Usono). Pro la milito, la kongreso ne povis okazi en Edinburgo (Britujo) kiel estis projektita; nur la usonaj samideanoj sukcesis aranĝi tutamerikan E-an kongreson kiu anstataŭis la dek-unuan.
• 12-a (1920) Hago (Holando), kiu montris fidon de niaj holandaj samideanoj.
• 13-a (1921) Prago (Ĉeĥoslovakujo); komenco de revivo de nia afero.
• 14-a (1922) Helsinki (Finnlando); kontrakto inter UEA kaj la naciaj societoj de propagando. La unuan fojon ŝtatestro, la prezidanto de la Finna Respubliko, oficiale akceptis la kongresanojn.
• 15-a (1923) Nürnberg (Germanujo).
• 16-a (1924) Wien (Aŭstrujo), entenis 3.600 kongresanojn, sed dank’ al kriza valuto estis grava deficito malfacile kompensita de la tuta E-istaro.
• 17-a (1925) Genève (Svisujo).
• 18-a (1926) Edinburgo (Britujo)
• 19-a (1927) Danzigo
• 20-a (1928) Antverpeno (Belgujo)
• 21-a (1929) Budapest (Hungarujo)
• 22-a (1930) Oxford (Britujo)
• 23-a (1931) Krakovo (Polujo)
• 24-a (1932) Parizo
• 25-a (1933) Köln (Germanujo). Jubilea Kongreso.
• 26-a (1934) Stockholm (Svedujo).
• 27-a (1935) Roma. — ROLLET DE L’ISLE.
Konjunktivo. v. Subjunktivo.
König Lajos, hungaro, prof. de komerclernejo. Nask. 19 aŭg. 1889 en Szekszárd. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramatikon (en la gazeto «Reggeli Hirtap»), gvidlibron pri Miskolc.