Kristanismo kaj Patriotismo, de Leo Tolstoj, el la rusa trad. I. Maĉernis. 1931, 112 p. «Tolstoj post la efektive iom ridindaj renkontiĝoj de la franca-rusa maristaro dum 1893 verkis tiun pamfleton, en kiu li montris, ke tiuj ŝajne porpacaj aranĝoj trompas la popolojn, ke patriotismo troigita kaj miskomprenata rekte kondukas al militoj.» (G.S., „E“ 1931, p 97.)

Kristnaska Sonorado. Rakonto de Dickens, el la angla trad. Martyn Westcott. 1905, 83 p.

Kritiko en E. La historia evoluo de la recenzo reprezentiĝas per la gvid­principoj de la tri ĉefaj recenzologoj.

H. Aspremont (XVI. jarcento): «La recenzo estas superflua kaj maf­utila akcesoraĵo de l’ literaturo, ĝia parazito.»

Taine: «Recenzi estas nepre necese. La tasko de l’ konstrua kritiko estas klarigi la jam ekzistantan literaturon, evoluigi la verkistojn kaj tiel plibonige efiki je l’ estiĝantaj verkoj.»

Wilde: «Kritiko estas arto potenc­umita, ĉar dum la materialo de l’ arto estas la naturo, tiu de l’ kritiko estas la arto mem.»

Ĉi tiuj tri principoj respeguliĝas ankaŭ en la E-a recenzo, kiel evoluogradoj. Antaŭ la milito la recenzo preskaŭ tute mankis en E. La bibliografian rubrikon en la gazetoj «La Revuo» kaj «Lingvo Internacia» gvidis brilaj nomoj kaj bonaj plumoj: Cart, Bourlet, Noel, Ned Katrin (tre sprita kronikisto de kongresoj), Paŭlo Lengyel, Corret ktp., sed ili tute ne faris al si la penon skribi verajn recenzojn, iliaj skribaĵoj konsistis en laŭda saluto al la «pliriĉigo de nia literaturo» kaj en prilingva kritikado koncernanta preskaŭ ekskluzive la gramatikon kaj la vortaron. Kelkaj pli diligentaj recenzistoj (ekz. Verto en «Esperanto») fervoris pri la longa rakontado de l’ enhavo. Vere valormezuranta kritiko, rigardanta la verkojn kiel artkreaĵojn, pritraktanta stilvalorojn, internan konstruon, esprimforton, la artistan individuecon de l’ verkisto, serĉanta la adekvatan stilefekton en tradukoj — ĉio ĉi eĉ ĝerme ne ekzistis. Kaj ĝi ankaŭ ne povis ekzisti — por tio mankis loko en la gazetoj, mankis tempo kaj emo — estis la epoko de Aspremont.

Post la milito montriĝas certa evoluo. En la recenzoj de Stroele, (Esperanto) Butin (Heroldo), Banham (La Suda Kruco) oni jam klare vidas la tendencon: okupiĝi pri la literatura kaj stila valoro de l’ verkoj. Sed aliflanke, en aliaj gazetoj daŭras plu la antaŭa stato, eble eĉ pli malhone: ia flankenparolemo, harfendado, virina kapricemo, trudo de personaj (ofte ne ĝustaj) opinioj karakterizas multajn recenzrubrikojn.

Apartan lokon okupas de komence Kalocsay en L.M. En liaj recenzoj (aperintaj ofte sub ps. Kopar, -y) la estetikaj vidpunktoj iĝas estrantaj, la unueca starpunkto de l’ kritikisto esprimiĝas en ĉiu juĝo, la lingva kaj stila kritiko estas severa, sed neniam harfenda, ĉiam instrua, neniam persona: oni vidas la konsekvencan klopodon por la konstruo de literatura stilo (1. recenzojn pri Natan la Saĝulo, Idoj de Orfeo, Reĝo Lear, Saltego trans jarmilojn ktp.). En L.M. aperis ankaŭ la literaturaj studoj de Hohlov, kiu per ili iĝis iniciatinto de la kritika eseo. En la «International Language» la delikata valortrovemo, belamo kaj certa juĝkapablo de Newell (Eleno Vinfero) ekftoris en mallongaj, sed trafaj kaj leginspiraj recenzoj. Samloke recenzis Sturmer: subjektiva, kelkfoje malcerta kaj iom kaprica, sed ofte sagaca kaj sprita. Johnson skribas koncize kvazaŭ kundensigante paĝojn en unu linion sed liaj frazoj ĉiam trafas, kvazaŭ martelo najlokapon. En la dua periodo de L.M. la recenzoj de Waringhien distingiĝas per larĝa kulturo, delikata kompreno pri stilvaloroj kaj formproblemoj. Samloke Totsche, kun siaj severaj principoj estetikaj, prefero al intelektaj valoroj, klopodo al absoluta, sentempa artperspektivo, ofte donas memstare ĝueblajn literaturaĵojn; skribinte la unuan memstaran kritikan libron (De paĝo al paĝo) li fariĝis ekiriginto de la tria periodo: kritiko kiel arto memstara.

Recenzistoj, krom la menciitaj: Nekrasov, Barthelmess kaj Em­ba (La Nova Epoko), Weinhengst (La Socialisto) okupiĝantaj precipe pri la sociala tendenco de la verkoj kaj aŭtoroj; Major (Oomoto): vastaj recenzoj, sed ofte longa rajdado sur «amata ĉevaleto»; Karl Minor (Germ. E-isto), same, sed en recenzoj mallongaj; T. Jung (Heroldo), malofta reeenzanto, sed klarvida kaj klarjuĝa rekonanto; Szilagyi (L.M.): iom senpacienca kaj subita, sed kun oftaj ekbriloj de sprito; Lejzerowicz (L.M.): certa gusto, objektiva juĝo. Jaume Grau Casas (Kataluna E-isto): entuziasma adepto de poezia belo. Krome sennombraj recenzantoj funkcias en diversaj gazetetoj, sed ili ne disvolvis individuecon sufiĉan por esti karakterizataj. — GEORGO KARCZAG.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги