Kurijama Ioe, japanino, ofieistino de : Centra Poŝtoficejo de Tokyo. Nask. 10 febr. 1909 en Tokyo-si. E-isto de 1931. Post la morto de s-ino Sasaki zorgas Klaran Rondeton. Partoprenas laboron de Studejo de Z-a Gramatiko, gajnis unuan premion ĉe lit. konkurso de JE Lit. Societo, 1933.
Kurioza Okazaĵo. Komedio de Goldoni, el la itala trad. Mevo. 1932, 64. p. «La tuta komedio estas mirinde viva kaj majstre lerta. Traduko en bona E… Tamen kun peketoj.» (Kopar, Bibl. Gazeto, 1933, p: 49.)
Kursa Lernotibro laŭ praktika parola metodo, verkis
Kürsteiner (kürstajner) Hans, sviso, komercisto. Nask. 14 nov. 1885 en St. Gallen. E-isto de 1908. Fondis EG en St. G. Havas gvidajn funkciojn en la loka grupo kaj en SES. Estis ĉefdel. de UEA. Kunlaboris al la Enciklopedio.
Kurzens Nikolajs, latvo, ŝtata oficisto. Nask. 25. junio 1910 en Aluksne, loĝas en Riga. En 1932 vicprez. de Lat ES, de 1932 ĝis aŭgusto 1934. red. de «Ondo de Daugava». Kunlaboranto de «LM» kaj «Norda Literaturo». Unu el la plej talentaj originaiaj poetoj: Majstro de etaj formoj, per kiuj li diras la krudan realon, sen poezia ornamo, sed liaj komparoj ofte aperas kvazaŭ per forto de revelacio. Liaj traduko el 1a latva apartenas al la plej bonaj tradukitaj poemoj.
Küster Benno, germano, kalkulkonsilisto. Nask. 9 jul. 1861 en Wildeshausen, mortis 24 okt. 1916 en Breslau. Tradukis el la germana
Kutscher (kuĉer) Ludwik, fininto de la medicino. Nask. en Krakovo, Polujo. Lernis E-n kiel 15-jara gimnaziano. De 1926 aktiva ano de Societo „E“ en K., gvidis junularajn rondojn. En 1929 iniciatis la fondon de sekcio de medicin- kaj farmacistudantoj ĉe TEKA. De 1927 adm. de P E-isto, de 1931 sekr. de PED. Estrarano de UK 1931.
Kuwahara (-ŭa-) Tosihide (-ŝi-), japano kemiisto de Ŝtata Industria laboratorio, Oosaka. Nask. 20 jan. 1910 en Ooita-ken. Post Sisido gvidis EG en Tria Nacia Kolegio, Kyôto. Aranĝis postkongreson en Kyôto 1928. Kunfondinto kaj eksprez. de Sendai ES. Finis kurson de Tôhoku Imperia Univ. Sendai, 1932. Del. de UEA en Oosaka 1934. J-a delegito de ISAE, 1934. Ĉefaj artikoloj: Statistika rigardo al nuna stato de E-movado en la mondo, LRO 1932 marto; ABC de E-movado en Jarlibro de JEI 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. (Kaw.)
Kuzma Orest, ukrajnano, gimn. prof. Nask. 24 jan. 1893. Fond. kaj prez. de l’ landa societo por ukrajnaj E-istoj «Progreso» (Kolomyja, Pollando), UEA-del. de 1913. Verkis multajn ukrajnajn verkojn. Verkis diversajn E-lernilojn, kunlaboris al multaj E-gazetoj.
Kuzmiĉ Vladimir Savviĉ, sovetiano, ukraina verkisto proleta, aŭtoro de la ukrainlingvaj romanoj «Flugiloj», «Turbinoj» kaj multaj rakontoj. Nask. en 1904. Aktiva E-isto, verkas ankaŭ en E, membro de IAREV. En E aperis lia originale verkita noveto
Kuznecov, ruso. Venis en Japanujon en 1919, instruis per rekta metodo E-n en Nippon E-Sya, Tôkyd, en 7920. — (Kaw.)
Kvakeroj. v. Societo de Amikoj.
Kvardek Jaroj. Verketoj dediĉitaj al la 40-jara jubileo de E. SAT, 1927. 48 p. Enhavo: E kaj lingvoscienco; Provo de kvanta elementanalizo en E; El la unuaj tagoj de E; Ĉu estis Z — sennaciulo?; Evoluo de la interna ideo; Nuntempa stato kaj plua evoluo de laborista E-movado. E kaj edukado, ktp.
Kvinmilionoj. (5.000.000). Rakontoj originale verkita de
Kvin Noveloj. De
Kyffin-Taylor Gerald, brita, solicitoro kaj notario. Brigad-generalo. Nask. 9 marto 1863 en Liverpool. Brita parlamentano, 1910–15. Protektanto de E grupo en L.
L
La Alta Kanto de la Amo. Originale de