1923: Hermann kaj Dorotea (Goethe-Küster); Idoj de Orfeo (Bulthuis), 1924; Preter la vivo (Baghy); Johano la Brava (Petöfi-Kalocsay); 1927: Kataluna Antologio; 1928: Dancu Marionetoj (Baghy); 1929: Prozo ridetanta (Schwartz); La tajdo (Hohlov); La alta kanto (Jung); Fabiola (Wiseman-Ramo); Luno de Izrael (Haggard-Payson kaj Butler). 1930: La Leono de Flandrujo (Conscience-Bulthuis).
Krucumo. De Drozdov, el la rusa trad.
Krumpholc Josef, ĉeĥo, dir. de la Přerov-a burĝa lernejo. Nask. 19 okt. 1870 en Hradĉany. Ŝatata pedagogia verkisto, kunlaboris kun Čejka pri unuaj ĉeĥaj lernolibroj.
Krysta (krista) Ludwig, germano, ŝtata eksoficisto, urba konsilantarano en Český-Těšín (Ĉeĥoslovakujo.) Nask. 7 dec. 1877 en Lipowiec. E-isto de 1920. Prez. de loka EK kaj de 1931 de la Regiona E-ista Ligo fondita de li. Fervora kursgvidanto, kunlabaranto de pluraj E-gazetoj. Liaj beletristikaj verketoj aperis parte en la eldonaĵoj de Kenngott, parte memstare (
Kubo, Centra Ameriko. Pioniro estis d-ro E.F. Rodriguez. La movado komenciĝis en 1904, la unua gazeto presinta pri E (en hispana lingvo) estis «Eseritura Veloz», stenografia gazeto. En 1907 en Santiago aperis la unua societo, samjare en tiu ĉi urbo oni instruis E-n en superaj lernejoj. En 1909–10 aperis E-gazetoj
I. ŜIRjAEV.
Kubo (antaŭe: Okonogi) Sadaĵiro (-roo), japano, studento de pedagogio en Imperia Univ. de Tôkyô. Nask 12 majo 1909 en Asikaga, Totigi-ken. E-isto de 1928. Agema konsilanto de JEI; UEA-del.
Kudela Antonín, ĉeĥo, juĝa oficisto en pens. Nask 21 nov. 1870 en Svinov. E-isto de 1908. Del. (de 1910) kaj honora membro de UEA. Prez. de la loka grupo. Ano de la Moraviaj E-Pioniroj, komitatano de ĈAE dum pluraj jaroj. Kursgvidinto.
Kühbacher (kübaĥer) Roland, aŭstro-germano, Prez. de EK Innsbruck. Bona propagandisto; kursgvidanto.
Kuhl Bronislaw, (ps. Baroko), polo. Nask. 19 aŭg. 1886. E-isto de 1906. Aktiva propagandisto en Krakovo. Lerta tradukisto kaj kritikisto. En 1912 aperigis lernolibron de E. Originale verkadis plejparte recenzojn kaj kritikojn en
Kühnl (künl) Eduard, ĉeĥo, oficisto de ĉeĥoslovaka diplomatia servo. Nask. 16 majo 1884 en Praha. E-isto de 1900, pioniro de E. Kunfondinto de EK en P. Fond. de Bohema Unio E–ista en 1908 kaj gvidis ĝin ĝis la mondmilito. Estis unu el tiam maloftaj E-istoj-turistoj. En 1903 vojaĝis tra Germanujo, Svisujo, Francujo, serĉante kaj vizitante E-istojn, (l. liajn rememorojn en
Kultman Karl, estono, bankoficisto. Nask. 20 aŭg. 1890 en Puhkovo. E–iĝis 1917. Gvidis multajn kursojn. Prez. de la Narva E Unuiĝo de 6–7 jaroj.
Kun Leo, d-ro, kuracisto en Slav. Brod (Jugosl.). Komitatano de JEL. Red. de
Kun Pafilo kaj Libro. De
Kurachi (kuraĉi) Haruo, japano, meĥanika inĝ. Nask. 25 nov 1899 en Nagoya-si. E-isto de 1922. Kunlaboris kun Iŝiguro. Antaŭe taboris por E en N., nun en Kiboŝa, Tokyo. Trad. al J «Esenco kaj Estonteco de L.I.» de Z, 1927.
Kuracistoj, v. Medicino.