Ĝi estis la Int. Asocio Paco-Libereco, poste nomata Liberiga Stelo. Ĉefaj aktivuloj: Fi Blan Go kaj R. Louis; celoj: batali kontraŭ militismo, kapitalismo ktp., disvastigi E-n ĉe internaciistoj, liberecanoj, socialistoj ktp. La asocio eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭ militismo, patriotismo kaj religio; ĉi tiuj verketoj estis la unuaj lab. E eldonaĵoj. Tamen la asocio, kiu akceptis kiel membrojn nur personojn kaj lokajn grupojn, ne trovis multe da adeptoj ekster Francujo. La ĉeĥa kaj germana LEA-oj ellaboris du diferencajn projektojn de int. organizo; ambaŭ celis kun igi la LEA-ojn en lab. E kongreso, kiu pritraktus la problemon kaj kiu okazus samtempe kun la U.K. en Paris, 1914, ne efektiviĝis. Jam pli frue ĉe la U.K. en Genève, Cambridge, Antwerpen, Kraków kaj Bern, la lab. partoprenantoj aranĝis apartan kunvenon, t.n. ruĝulan kongreseton. Ĉi tiuj ebligis konatiĝon kaj interŝanĝon de spertoj, sed ne havis praktikajn rezultojn. En 1911 UEA klopodis starigi lab. fakon, sed ne sukcesis. Ĝenerale la lab. E movado ĝis 1914 laboris ĉefe por E.
Kelkaj el la agantoj sur int. kampo ankoraŭ ne nomitaj: P. Asselin, G. Bastide, E. Chapelier, (mortis en 1933), N.P. Evstifejev, E. Hakanson (mortis en 1907), J. Hoyle, H. Hyams (Tagulo), D.A. Klaĝin (mortis en 1929), W. Padfield, A. Panlou, E. Parker, V. Richard, Sifo (eldonis: La voĉo de la popolo, en ĉina kaj E lingvoj, mortis en 1915), W. Thielking.
Dum la mondmilito la lab. E movado stagnis. En 1919 ĝi reekvivis. En tiu jaro grupo da francaj lab. E–istoj, inter kiuj E. Lanti, faris la unuajn paŝojn por restarigi la int. kontakton. Reeldoninte la gazeton «Le Travailleur E-iste», ili aperigis en ĝi int. rubrikon sub la titolo «E-ista Laboristo», kiu post mallonga tempo elkreskis al memstara monata gazeto. Plie ili revivigis la asocion Liberiga Stelo kaj konformis ĝian statuton al la novaj cirkonstancoj.
En E-ista Laboristo la redaktoro, Lanti, publikigis serion da artikoloj, poste eldonitaj kiel broŝuro sub la titolo For la Neŭtralismon, en kiu li detale pritraktis la organizan demandon kaj konkludis 1. ke E por laboristoj ne estas celo, sed rimedo, 2. ke tial la lab. E-istoj devas organizi sin tute memstare, 3. ke necesas ne nur propagandi, sed ankaŭ uzi, apliki la lingvon, 4. ke la fab. E-istoj ne devas organizi sin en speco de Internacio kuniganta la naciajn asociojn (LEA-ojn), sed ke ili devas interligiĝi unu kun la aliaj senpere en mondorganizo sennacieca.
Ĉi tiuj ideoj renversis multajn el la ĝistiamaj perceptoj pri la tutmonda organizado, tamen iom post iom ilin akceptis la plej aktivaj kaj plej klarvidaj lab. E-istoj. Liberiga Stelo gajnis membrojn en multaj landoj kaj la kreskanta influo de E-ista Laboristo, kiu depost okt. 1920 estis ĝia oficiala organo, plifortigis ĝian pozicion. En aŭg. 1921 okazis en Praha ĝia unua kongreso kun preskaŭ 80 partoprenantoj de 75 nacioj: inter ili estis : L. Banmer, K Deubler, Guiheneuf, P. Kockeritz, Lanti, L. Revo. Laŭ decido de ĉi tiu kongreso Liberiga Stelo alinomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo Sennacieca Revuo (S.R.). La gvidadon oni komisiis al la ĝistiama estraro de L.S., kies ĉefaj funkciuloj estis: Banmer, sekr., L. Glodeau, kas. kaj adm., Lanti, red. kaj gvidanto. La celon de la asocio oni formulis jene:
a) utiligi praktike la int. lingvon E por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda; b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro; c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj. ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT; d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.
Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restis ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:
SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.