Menciinda estas epizodo, en kiu J. van Hengel ludis rolon. Ĉi tiu estis stariginta t.n. «Holandan E-Oficejon» kaj eldonis monatan prop. gazeton «Wereldtaal» (Mondlingvo) en 1924–27. En 1925 estiĝis kontrakto inter li kaj la posedantoj de «Holanda E-isto», laŭ kiu li prizorgus administradon kaj reklamadon de la gazeto. Sed li ne pagis la presiston, aperigis de li mem redaktitan numeron de gazeto, ktp. Pro tio la eldonantoj devis provizore ĉesigi la eldonon. Tiam Van Hengel komencis grandskalan konkurencan entreprenon, eldonis gazeton «Holanda E-Pioniro», lernolibron ktp., faris el «Holanda E-Oficejo» anoniman societon, establis propran presejon, fondis Nederlandan Esperanto-Asocion, starigis Universalan Spesmilan Bankon kaj … bankrotis en 1927.
Dume «Holanda E-isto» estis reaperinta en 1926 en iom alia formo. Ĉar «La Holanda Pioniro» ne plu ekzistis de 1921 kaj ankaŭ la «Fed.» ne plu disponis pri sia organo «Intermembra Informilo», aperanta en 1923–25. «Holanda E-isto» servis parte kiel neoficiala komunikilo de «LEEN» kaj la «Fed.» Ankaŭ aliaj organizaĵoj povis uzi iom da spaco en «Holanda E-isto.» La «Fed.» sur ĝiaj paĝoj kontraŭis la «SAT»-ideojn, kiujn propagandis grupeto de lab. E-istoj per ciklostilitaj gazetoj, «SAT-Propagandisto» kaj «Nederlanda Laborista E–isto» en 1925–28. Krom la ĉefredaktoro Kloek kunlaboris al «Holanda E-isto» H.J. Blokker kaj por la ekzercrubrikoj H.C. Mees kaj P.J. Soeters. Jan van Schoor publikigis en ĝi poemojn.
En Nijmegen kelkaj aktivuloj starigis en 1926 «Centran E-Propagandan Komisionon.» Ĉi tiu aperigas de 1927 ĉiujare bele presitan skriban kurson en 26 semajnaj lecionoj, kiuj de 1930 ankaŭ estas pritraktataj per radio. Ĉiujare abonas ĝin ĉ. 3 ĝis 4 mil personoj.
Kelkfoje la naciaj organizaĵoj kunlaboras. Tio okazis i.a. ĉe la aranĝo de la landaj kongresoj en Hilversum (31 Majo-1 Jun. 1925), Nijmegen (22–24 Majo 1926), Haarlem (28–29 Majo 1927). (La kvaran kongreson en Arnhem 21–22 Sept. 1929 ne partoprenis la «Fed.»). De 1917 la E-ekzamenoj estas orgnnizataj de «LEEN» kaj «NK» kune. Dum 1931–32 la Fed. klopodis por esti akceptata kiel kunorganizanto de la ekzamenoj, sed ĉar oni ne volis allasi ĝin sur demokrata bazo, ĝi en 1932 mem funkciigis ekzamenan komitaton. De 1935 ekzistas komuna komitato de LEEN kaj la Fed. En 1930 ekfunkciis Gazetarservo, konsistanta el reprezentantoj de «LEEN», «
Ne mankis eksteraj sukcesoj. La konferenco «Paco per religio», Aŭg: 1928 en Hago uzis E kiel nuran traduklingvon kaj eldonis protokolaron en nederlanda kaj E-a lingvoj. La proks. samtempe okazinta kongreso de kontraŭmilitaj predikistoj aperigis sian protokolon ankaŭ en E. Al E-istaj fervojistoj estis permesate porti dum la deĵoro la E-an insignon. En Hago la instrukcioj pri manipulado de la aŭtomata telefono afiŝitaj en la telefonaj stacioj estas redaktitaj ankaŭ en E. La ministro por instruado, kiu kelkfoje reprezentigis sin en la UK-oj, decidis (2–5-31, N-ro 4124-I), ke povas esti donata E-instruo en komercaj kursoj kaj lernejoj, por kio estos pagata subvencio, se estas almenaŭ 5 lernantoj. Krome li donis iom da oficialeco al la E-ekzamenoj, nomante komisiiton por ĉeesti ilin. En 1925 la urbo Nijmegen donis bonan ekzemplon, enkondukante E kiel nedevigan fakon por la 7-a lernjara en la popollernejoj. Ĝin sekvis alia kaj en 1930–32 jam okazis kurso aŭ instruado sub aŭspicoj de la komunuma estraro en diversspecaj lernejoj kaj institucioj en ĉ. 15 lokoj. Krome en kelkaj aliaj lokoj la urbestraro donis subvencion al la E-grupo. Inter la edukistoj prof. Casimir, konata pedagogo, kaj Theo Thijssen, verkisto, redaktoro kaj estrarano de instruista sindikato, esprimis sian favoron pri E. La «Ligo de nederlandaj instruistoj» akceptis en sia kongreso 1931 proponon, ke ĝi agadu por enkonduko de E kiel nedeviga fako en la 7-a lernjaro kaj instigu la ministron starigi ŝtatan Eekzamenon. La urbestraro de Arnhem disdonigis senpage al la en 1930 de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh fondita Int. Cseh-Instituto, kiu celas eduki Cseh-metodajn instruistojn, bele situantan konstruaĵon por okazigi kursojn, konferencojn ktp.