JEI fariĝis «labora centro». Ĝi komencis eldoni la gazeton LRO en jan. Ĉiuj membroj de JEA estis rigardataj membroj de JEI. JEA tamen ne malaperis, ĝi estis lasata kiel «morala centro», sen membroj, sen gazeto, sed kun estraro konsistanta el unu prez. kaj du vicprez., sen sekretarioj. Do ĝi ekzistis nur laŭ nomo, kaj ne miro, ke ĝi ne povis funkcii kaj poste estis tute nezorgata. Tiu esprimo «morala centro» estas mistera. Nekompleta revolucio sekvigis en postaj jaroj ĝenajn problemojn pri la organiza afero en Japanujo. JEI estis zorgata de Ossaka. Li, fervoja inĝeniero, ĉiuvespere kaj dimanĉe dediĉis sian tutan forton al la aferoj de JEI. Li devis oferi unuan etaĝon de sia loĝejo al la oficejo. Li devis redakti la gazeton. Li devis verki lernolibron. Li devis respondi al en- kaj eksterlandaj samideanoj. JEI estas amata filo de Ossaka, al kies flegado ĝi dankas sian nunan prosperon. De la naskiĝo de JEI la movado jam ne haltis. LRO akurate eliris 12-foje aŭ eĉ pli ĉiujare ĝis nun.

Instruita de la maldolĉaj spertoj ĉe la antaŭa JEA, la nova JEI ne metis super si iajn socian eminentulojn kiel la estraron. Ĝi havis nek prezidanton, nek ĉefsekretarion ordonantan. La tutan administradon prenis sur sin la egalrajtaj junaj «komitatanoj» (plejparte studentoj), efektivaj laborantoj en la mastrumado. Por reprezenti la organizon por ekstera mondo, oni havis reprezentantan komitatanon, elektatan por unu jaro, sed ne elekteblan por dua sinsekva jaro. Por vigligi lokan movadon, preskaŭ ne ekzistantan tiutempe, JEI admonis lokajn grupojn, ke ili tro multe ne dependu de la centra JEI, sed ke ili memstare klopodu por nia afero en sia loko.

En 1920 grupoj fondiĝis en diversaj altgradaj lernejoj tra la tuta lando. Venis al Japanujo por loĝi multaj fremdaj samideanoj, Browne, Vaug­han, Kuznecov, Seriŝev, Ramstedt (finna vicambasadoro) kaj ĉi tie E–istiĝis Roscoe. VII-a Kongreso en Tôkyô, kiu unuanime malaprobis la landnoman sufikson -i- pro tio, ke ĝi kaŭzas konfuzon en nia lingvo, alportante nenion utilan. Nippon E–Sya de Osida eldonis multajn librojn verkitajn ĉefe de la komitatanoj de JEI. (JEI mem ne faris tion ĝis 1924). Ga importis eŭropajn eldonaĵojn (ĝis 1922) en la nomo de Orienta Librejo E-a. Ambaŭ estis kvazaŭ freŝa akvo post seka vetero, ĉar tiaj aferoj longe mankis. (En postaj jaroj inter Ga kaj Osida, inter JEI kaj Osida malpaco okazis). En la somero en Osaka, kie la movado estis de 1906, ekaperis gazeto «Verda Utopio», dediĉanta sin al prezento de japanaj moroj kaj traktado de sociaj problemoj. Ĝin mastrumis Fuk­uta.

1921. Karavano el studentoj de Imperia Universitato de Tôkyô propagandvojaĝis nordorientan parton (plej necivilizitan) de la lando. VIII-a Kongreso en Tôkyô, en kiu laŭ propono de Kizaki monkolekto por fundamenta kapitalo de JEI (20 mil enoj por havi oficejon kaj oficiston) estis aprobita sed la propono de Narita en Universala Kongreso en Praha por inviti UK-n al Japanujo estis malaprobita pro «nematureco de tempo». Aliĝis al E-movado Ishiguro, Kozo (nun Joŝiŝi) Simomura.

1922. En jan. Ossaka faris prelegon pri lingvoj artefaritaj en la ĝenerala kunveno de Imperia Akademio. Kelkaj membroj paroladis kun aprobo. Prez. Hozumi aniĝis al JEI. Laŭ iniciato de Yanagida petskribo pri akcelo de E-instruado en lernejoj estis prezentita al Imperia Parlamento. Malsupra domo ĝin akceptis en febr. Fondo de E-Federacio de Tokiaj Studentoj. Ĉe­estis 70 el 15 lernejoj. IX-a (eksterordinara) Kongreso en Tôkyô okaze de Paca Ekspozicio. Hasegaŭa propagandvojaĝis en Koreujon. Potenca gazeto «Kaizô» malfermis kurson en siaj paĝoj. Granda efiko al la legantaro.

En okt. X-a Kongreso en Tôkyô. Isozaki proponis monkolekton por rusaj malsatantoj. D-ro Ramstedt atentigis, ke jam pasis malsato en Rusujo eŭropa, oni devas helpi siberianojn. Kongreso esprimis tiun deziron al «Verda Utopio», kiu jam estis komencinta tiun varbadon. Al la komuna manĝado dum la Kongreso oni invitis prof. H.E. Palmer, idisto, veninta en Japanujon por plibonigi instruadon de angla lingvo. Masamiĉi Oka kaj K. Ossaka salutis lin pro lia honoro en lia lingvo Ido; sed li mem ne povis en ĝi paroli kaj li miris (en angla lingvo) la gastamecon de japanaj E-istoj. Idista movado preskaŭ ne ekzistas en Japanujo. En nov. JEI decidis aliĝi al KR laŭ Kontrakto de Helsinki. Aperis en Kyôto J-E Vortareto longe atendita.

1923. Sekai Sityo Kenkyukai sub la gvido de Ishiguro eldonis koresondan kurson kaj E-gazeton. En marto 450 kursanoj, aranĝo de Imperia Eduka Asocio kaj JEI helpite de taggazeto «Tôkyô Asahi» dank’ al la klopodo de Tojokaŭa. Propagandvojaĝo al Nordorienta parto: 19,220 aŭskultis. En jul. Chif eksiĝis de komitato de JEI, dirante ke JEI­ estraro identigas E-ismon kun homaranismo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги