En jul. en Ayabe, centro de nova religio Oomoto, okazis kurso sub gvido de Takizô Sigematu. 150 partoprenintoj inter kiuj la estro Deguĉi mem. Tio estas la komenco de Oomoto E-movado. En 31 aŭg. — 2 sep. XI-a Kongreso en Okayama. Pri laŭleĝeco de JEI Chif faris akrajn demandojn. Sciigo de tertremego en Tôkyô alvenis al la kongresanoj en la tria tago. Provizora oficejo (t. e. domo de Ossaka) kun biblioteko estis sendanĝera de la kataklismo, sed la librejo «Nippon E-Sya» estis bruligita.
1924. En jul. XII-a Kongreso en Sendaj. K. Suzuki, en la nomo de privata individuo, proponis ke JEI fariĝu «morala centro», ĉar ĝi estas efektive tia. Oni decidis, ke li reprenu la proponon Chif klarigis sian jam de li antaŭ du tagoj reprenitan proponon pri ellaboro de oficiala konstanta regularo de Japana Kongreso. Li kredis, ke per tio oni povas kolekti diversspecajn E-istojn al la Kongreso. Tiel du fluoj — Suzuki kaj Chif — kontrastis. Poste aperis detala protokolo de la Kongreso.
1925. E-Propaganda Asocio fondiĝis antaŭ du jaroj sub zorgo de Oomotoanoj, ekeldonis «Verdan Mondon» (unue «Verda Gloro»): En 1924 Usona delegito proponis alprenon de Lingvo Int. al la kunveno de Int. Unuiĝo de Akademioj. Imperia Akademio ricevis la demandon pri L. I de la sekretario de la Unuiĝo. Oficiala decido ne okazis. Membroj montris sian opinion. Neceson jesis 43. Por E 24, por Ido 1, sindeteno 18. En sep. Ossaka forvojaĝis al Ameriko laŭ ordono de la registaro. Tio kaŭzis novan malfacilaĵon al JEI. Do JEI nun estis devigita lupagi por sia ejo. Speciala monkolekto por tio. LRO-n redaktis laŭvice junaj komitatanoj. Pruvo de solidareco de JEI-anoj. En okt. Sesa Kongreso de Ekstrema Orienta Asocio por Tropika Medicino malfermiĝis en Tôkyô. Tie Ogata, Murata publikigis siajn studojn en E. En okt. XIII-a Kongreso en Kyôto. Chif ne venis. Ŝindo, fidela ano de JEI, proponis starigon de prepara komitato por ellabori oficialan konstantan regularon de Japana Kongreso. Li deziris per tio forpeli malluman maltrankvilecon regantan japanajn E-istojn. Unuanime aprobita. Prez. nomis 11 komitatanojn. (Nenia pozitiva rezultato.) Junulara Ligo naskiĝis laŭ iniciato de Isozaki, kiu volis doni novan socian direkton al la movado.
Osida eldonis ampleksan j-E vortaron de Chif kaj okaze de la kunveno pro honoro de la aŭtoro li deklaris, ke li nomos sian librejon «Nippon E-Sya» (Japana EA). Li intencis eldoni sub la kunlaboro de Chif organan gazeton kaj varbi membrojn, sed malsukcesis kaj baldaŭ li forlasis E-ujon. En Osaka grandioza kurso okazigita de tiea filio de J. Asocio por Ligo de Nacioj sub subteno de «Osaka Asahi» kaj «Osaka Mainiti», unuaj taggazetoj en Oriento.
1926. En febr. Kaĵi komencis eldoni «Junan Azion» kaj nomis sian entreprenon «Nippon Kai» (Japana EA), sed oni ne sciis, kiom da membroj ĝi akiris, ĉar ĝi neniam publikigis membroliston, nek kasraporton. En julio JEI fariĝis jure personigita fondaĵo. Tio signifas, ke JEI jam havas potencan ekonomian bazon. Tion kaŭzis la fakto, ke oni laboris por ĝi tute senpage. Nun laŭ la registara leĝo JEI estas gvidata de direktoroj kaj komitatanoj. D-ro Nakamura estis elektata kiel unua ĉefdirektoro. En sep. XIV-a Kongreso en Tôkyô. Oishi komencis eldoni raportojn de sia observatorio aerologia en E.
1927. En okt. XV-a Kongreso en Hukuoka, kie multaj univ. profesoroj estis inter samideano ekz. T. Itoo, Fuĵisaŭa, Ohshima. Por konsoli la viktimojn de tertremego de 1923, turo estis konstruata en sankta budaisma monto Kbyasan. Sub ĝin oni enterigis nomaron de viktimoj kune kun ĝia deveno, skribita de eksurbestro Nagata. La tekston oni tradukis en anglan kaj E-n por konservi ĝin por dek mil aroj. En dec. JOAK (Radiostacio de Tôkyô) disaŭdigis lekciojn de Ooi kaj Ossaka. Eldono de gvidlibreto «Japanlando» de Fervoja Ministrejo, dank’ al la klopodo de Masuzo Inouye, ministreja oficisto.
1928. XVI-a Kongreso en Osaka. Ŝindo, Niŝida, Sibata klopodis. Unuafoje en Japana Kongreso kotizo de partopreno. La regiona registaro rigardis E-movadon kiel radikalan kaj venis multaj policanoj. E-loga Fakkunsido (studo kaj klerigo de kongresanoj.) En dec. provizora oficelo de JEI transiris al pli granda domo.
1929. E-kursoj disaŭdigitaj de JOCK (Nagoya, gvidanto Ishiguro) kaj de JODK Keizyô, gvidanto Oojama). Petskriboj al la Parlamento pri la celo de E-instruado en lernejoj kaj pri ŝtata subvencio al JEI estis akceptitaj de malsupra kaj supra domoj. En sep. XVII-a Kongreso en Tôkyô Unua-foje Kongresa Universitato. Samtempe en Tôkyô okazis Int. Teknika Kongreso, al kiu estis prezentita petskribo koncerne E-n kun subskriboj de eminentaj fakuloj. Al la Kongreso Takuma Minoda kaj Kunitaro Takahaŝi prezentis prelegon pri E kaj Ossaka sian studon en E.