1930. Mortis Nakamura, ĉefdirektoro de JEI, Oishi estis elektata ĉefdir. Kiboŝa (multemembra societo por morala eduko) eldonis gazeton «Esperanto Kiboŝa» sub la gvido de Ishiguro. Ĝi poste nomis sian E-istan grupon «Nippon (Tutjapana) E-Unuiĝo», kaj daŭrigis laboron ĝis 1933. XVIII-a Kongreso en Kanazawa. Prez. Segaŭa. En okt. ĉe JEI kreo de ĝenerala sekretario (la unua salajrata) Hirasaŭa. Scherer, speciala delegito de ICK, travojaĝis la tutan landon. Laŭ enketo de Sankoo E-Grupo, el 1268 aspirantoj eniris la nacian kolegion en Kyôto (Sankoo), 254 (20%) ne scias, 1014 (80%) scias pri ekzisto de E; 121 (10%) jam lernis E-n kaj 594 (41%) volas lerni E-n de nun. Laŭ raportoj senditaj de lokaj grupoj al JEI, dum la jaro okazis kursoj en 91 lokoj kun 2262 partoprenantoj.
1931. En junio Japana Prolet-E–ista Unio fondiĝis. En somero JOBK (radiostacio de Osaka) disaŭdigis lekciojn de Ŝindo. Granda efiko. En okt. XIX-a Kongreso en Kyôto. Laŭ la registro de JEI, lokaj grupoj nombriĝas 163 tra la lando. En antaŭa duonjaro kursoj en 76 lokoj kun 1580 partoprenantoj.
1932. JEI aĉetis teron kaj konstruis el sia propra kapitalo sian propran oficejon en Hongô-motomati, Tôkyô. Nova sekretario Mijake. (Hirasaŭa jam eksiĝis pro malsano.) Radio-kurso de E, JOBK, gvidanto Sindo. En okt. XX-a Kongreso en Tôkyô. En labora kunsido, laŭ propono de Kyôto, studkomitato pri fondo de Centra Organizo de japana movado naskiĝis. Sekve de Manĉuria afero naciismo fariĝis forta inter Oomoto E-istoj, ankaŭ pli kaj pli inter neŭtraluloj. Sed JEI kuraĝe kaj alte tenis standardon de neŭtraleco. Proleta E-movado preskaŭ sufokiĝis pro la subpremo de la registaro. Laŭ sinregistro en la Jarlibro de JEI, ekzistas krom JEI 4 nelokaj specialaj organizoj, 3 librejoj, 3 Fakaj Ligoj, (Studenta, Fervojista, Budhana), 3 Regionaj Ligoj, 141 Lokaj Grupoj (el kiuj 50 kun sia propra organo hektografie presita; kun 2673 membroj).
1933. Kreo de ĉefsekretario (salajrata) ĉe JEI: Okamoto. JEI eldonis novan gazeton por komencantoj «E–Lernanto» kaj disvendis ĉe ordinaraj librovendejoj de la tuta lando. Kuraĝa provo, tamen kun bona rezultato. Inouye subskribis la Interkonsenton de Köln, do JEI partoprenis kiel landa asocio. En nov. XX1-a Kongreso en Kyôto. Ŝindo kiel sekr. de Studkomitato pri fondo de Japana Centra Organizo, raportis: al la demanda cirkulero de Ŝindo 16 anoj neis la neceson, 4 jesis la fondon (2 el ili nur pri Centra Komitato por Kongreso), 2 sindetenis. Do tia superfluaĵo malaprobita. Rezolucio kontraŭ neologismoj. Kawasaki kaj Okamoto eniris en L.K.. (1932 eliris Fuĵisaŭa, restas Niŝimura):
1934. En apr. XXII-a Kongreso en Nagasaki. K. Niŝimura klarigis pri propono de paralela uzo de japan’ kaj nipon’. La sekr. legis la disertacion senditan de Ossaka pri mallogikeco de la propono. Okamoto, Kawasaki konsentis kun Ossaka. Niŝimura reprenis la proponon. Propono pri monkolekto por fabriki aeroplanon «Esperanto» kaj ĝin donaci al J. milita aŭtoritato. Post diskuto reprenita. Prezento de ĉi supraj du proponoj montris, ke naciismo tiom penetris en neŭtratan movadon. Propono de Ŝindo formi komisionon por prepari kongresan regularon estis akceptata. En julio en Tôkyô II-a konferenco de Tutpacifikaj junularaj Budaistaj Asocioj, kie oni permesis paroli E-n al tiuj, kiuj ne scias japanan, anglan aŭ ĉinan lingvon.
Bibliografio (nur en E).-1. Ooi, Mallonga Historio de E-a Movado en Japanujo. LRO, 1922. sep. okt., nov. (Efektive verkita de Ossaka. Tre detale, nur ĝis 1908.) — 2. Grenkamp, en HDE. (Efektive verkita de Ossaka. Koncize ĝis la fondo de JEI.) — 3. Kroita, La Historio de JEA. Japana E-isto, 1907. n-ro 5. Pri la fondo de JEA) — 4. Japana Esperantisto, organo de JEA — 5. La Revuo Orienta, organo de JEI. (En ambaŭ multe da kronikoj kaj artikoloj.) — En japana lingvo ekzistas pli ampleksa historio, interesaj kritikoj.
Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis Kuwahara-Tosihide kaj Kenĵi Ossaka. N. KAWASAKI.
Japana Esperanto-Instituto estis fondita 20. dec. 1919 por anstataŭi Japanan E-istan Asocion, la ĝistiaman centron landan, kiu perdis la kapablon daŭrigi pozitivan agadon pro grava difekto en la financo kaj administrado.
En la favoraj cirkonstancoj eksteraj de la postmilitaj jaroj, JEI rapide firmigis al si la fundamenfon dank’ al la konvertiĝo de la preskaŭ tuta membraro de JEA kaj la sistema laboro oferita de sindona estraro konsistanta plejparte el freŝenergiaj junuloj kaj studentoj. Estas ne refuteble, ke sur ĉi tiuj laboroferantoj havis profundan influon spiritan la modesta, sed la plej modela gvidanto K. Ossaka per sia absoluta sinoferado.
Ĉi tiu principo oferi la laboron ankoraŭ daŭras kiel la plej elementa fundamento de la Instituto en ĉiuj fakoj, nome administrado, redaktado kaj instruado jam ne parolante propagandon. La sola escepto estas la sekretario, al kiu JEI pagas salajron de 1930.