La sana financo kaj laŭmetoda administrado estis la bazo, kiu ebligis la akuratan aperigon de la ĉiu­monata organo «La Revuo Orienta» kaj la ŝparon de la bela sumo enoj 1,300: dum tri jaroj. La regule aperanta organo multe vigligis la movadon, kaj rekompence JEI akiris pli da membroj. La ŝparita sumo per la laboroferado donis fidindan bazon, sur kiu oni aranĝis en 1922 la projekton varbi fundamentan kapitalon.

Aparte de la varbado, JEI fondis en 1924 al si la eldonfakon kun parto de la ŝparita sumo. La fako aperigis unu post alia la fundamentajn verkojn necesajn por la disvastigo, ka la afero tiel prosperis, ke la nova fako redonis la prenitan sumon al la administra fako kaj plie starigis al si apartan kapitalon.

En la fino de junio 1926 la kolektitaj monoferoj kun la procentaĵo atingis la sumon de enoj 5,353.93, la ŝparo administra 1,300: la kapitalo de la eldonfako 2,001.84, kaj kun la necesa sumo aldona el alia kaso, JEI sukcesis registriĝi kiel jura persono sub superrego de la Ministro de Kulturo kun celo ideala en la senco de la art. 34 de la japana civila kodo. Laŭ la statuto de JEI en la nova formo, la kapitalo de 9,500 enoj estis dividita:

Fund. kaso netuŝebla enoj 7,000.-

Fund. kaso utiligebla     2,500.-

Dank’ al la prospera afero en la eldonfako kaj ĝia subfako de alilandaj E-libroj flanke de la konstanta ŝparemo en administrado kun pli ol 1.000 enoj da aktiva saldo ĉiujare, la bonhavo de JEI atingis pli ol enoj 42,000: en la komenco de 1932. Por gardi la monsumon en la bonhavo de la influo de la inflacio, la Direktoraro de JEI decidis aĉeti teron kaj konstruigi la propran oficejon sur ĝi: la nuna oficejo inaŭguris la malfermon je la 3-a julio 1932. La jara raporto de financo en la fino de 1932 montras la konsiston de la bonhavo jene:

Fund. kaso netuŝebla enoj     11,414.63

Ceteraj kasoj                  4,034.42

Stoko de la propr. eldonaĵoj   7,253.00

Stoko cetera                   7,931.90

La tero en posedo              9,750.00

La konstruajo                  6,676.95

Mebloj kaj oficejaj iloj         503.16

(1 febr. 1934.) ŜINDO-Seitaro.

Statistiko. Jen estas ciferoj, kiuj montras fidele la laŭjaran ŝanceliĝon de membraro de JEA kaj de JEI. En la sekvantaj ciferoj ankaŭ la abonantoj de «J-a E-isto» kaj de «La Revuo Orienta» estas enkalkulataj.

JEA:

1906 dec. ĉ. 720

1909 dec. 238

Disfalo     ?

1916 dec. 189

1918 dec. 286

1919 majo 464

JEI:

1920 jan. 400

1921 majo 720

1921 dec. 995

1922 aŭg. 1473

1923 aŭg. 2351

1924 jan. 2.2700

1925 jan. ĉ. 2700

1926 sep. 1821

1927 dec. 1682

1928 majo 2159

1929 aŭg. 2181

1930 jan. 2079

1930 jul. 1938

1931 sep. ĉ. 1990

1932 febr. 1852

1932 jul. 1649

1933 jan. 1495

1933 jul. 1351

1934 jan. 1231

                KUWAHARA-Tosihide

Partoprenintoj en J. E-kongresoj:

1. 1906 (Tôkyô) (?)

2. 1907 (Tôkyô) ĉ.300

3. 1916 (Tôkyô) ĉ. 50

4. 1917 (Tôkyô) ĉ.50

5. 1918 (Tôkyô) ĉ.60

6. 1919 (Yokohama) ĉ.60

7. 1920 (Tôkyô) ĉ. 40

8. 1921 (Tôkyô) 2.100

9. 1922 (Tôkyô) ĉ.60

10. 1922 (Tôkyô) ĉ170

11. 1923 (Okayama) ĉ. 150

12. 1924 (Sendai) ĉ.100

13. 1925 (Kyôto ĉ 150

14. 1926 (Tôkyô) ĉ.200

15. 1927 (Hukuoka) ĉ. 2ŝ0

16. 1928 (Osaka) 129

17. 1929 (Tôkyô) 280

18. 1930 (Kanazawa) 2. 100

19. 1931 (Kyôto) 281

20. 1932 (Tôkyô) 366

21. 1933 (Kyôto) 236

22. 1934 (Nagasaki) 112

MIJAKE, KAWASAKI, OKAMOTO.

UEA. Antaŭ la fondiĝo de JEI (1919) ekzistis kelkaj delegitoj en kelkaj urboj kaj provincoj, sed ili estis ne en fortika interrilato. La estraro de JEI estis simpatia ne al Ĝenevo, sed al Parizo (pro landnoma sufikso, pro neoficialeco de UEA k.a.). Tial eĉ per fervora propagando de unua ĉefdelegito Ga la multiĝo de la delegitoj ne estis rapida, kvankan la nombro de la membroj iom kreskis. Ĉefdelegitoj poste: Yagi, Ishiguro, (nun Fuĵisaŭa). Post la reorganizo de UEA la situacio ŝanĝiĝis, nun JEI sincere klopodas plivastigon de delegita reto. — (Kaw.)

Fakaj Organizoj. 1) Japana E-ista Ligo Fervojista: propagando kaj praktiko de E inter fervojistoj. Lastatempe tre vigliĝis Organo: La Fervojisto (monate). 11 grupoj kaj 251 anoj. Fondita en okt. 1931. ­(Antaŭe, jam en 1920 ekzistis Japana Fervojista E-Unuiĝo.) 2) Japana Budhana Ligo E-ista’ propagando de B-ismo per E kaj de E al B-istoj. Organoj: La Lumo Orienta kvarfoje jare), Informilo (laŭbezone). 20 anoj. Fondita en majo 1931. — 3) Japana E Literatura Societo: studo de E-literaturo, diskonigo de J-a literaturo per E, poluro de lingva tekniko de E. Organo: E-a Literaturo (du monate). 150 abonantoj. Fondita en okt. 1932. — 4) Japana Prolet-E-ista Unio: propagando kaj praktiko de E por laboristoj. Antaŭe kun organoj: Informilo de JPEU kaj Kamarado (monata). Nun sufokiĝis. Fondita en jan. 1931. — 5) Japana Studenta Ligo E-ista. Organo: Bulteno. Jarkunveno okaze de la J E-Kongreso. Fondita en okt. 1931. — (Kuw.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги