Paroladvojaĝoj. La unuaj veraj paroladvojaĝoj per E okazis en la antaŭmilitaj jaroj. La plej notinda estis tiu de I.H. Krestanov, A. Pitlík, E. Privat kaj Parrish. La lastnomita ricevis komision de la Komerca Ĉambro en Los Angeles travojaĝi Eŭropon kaj diskonigi ĉie per E-paroladoj kaj lumbildoj la belaĵojn de Usono. Ankaŭ la plimulto de la paroladvojaĝoj post la milito, okazintaj ĉefe post 1930), havis similajn celojn: la diskonigon de la koncerna lando. La plej gravaj estis la ripetitaj vojaĝoj de H. Steiner en pluraj landoj por Aŭstrujo. Por la la sama lando faris propagandon R. Frey kaj R. Čech. Pri la najbara Hungarujo faris vojaĝojn kun paroladoj d-ro J. Lukacs, kaj d-ro S. Puskas, J Baghy, d-ro F. Szilagyi kaj T. Czitrom. Por Rumanujo faris similajn servojn T. Morariu. Pro la ekzotikeco de la temo ĝuis apartan popularecon la prelegoj de la hindo L. Sinha, de la negro K. Ajayi kaj de la javano M. Raden. La plej grava vojaĝo per kaj por E estis tiu de J. Scherer, entreprenita per helpo de ICK en la tuta mondo. Kulturan celon: propagandon por la E-a libro havis la paroladvojaĝoj de V. Bleier, ĉefe en Nederlando. Apartan kategorion formas la t.n. mondvojaĝantoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ almozpetantoj kaj aliaj malfeliĉuloj pro la krizaj tempoj. Detalojn v. en la biografioj de la nomitaj personoj.

Parolanta filmo. v. Sonfilmo.

Parrish (pariŝ), Donald Evans, usonano, fabrikisto. Nask. 20 dec. 1889 en Milford (Iowa). E-isto de 1908. Reprezentante Komercan Ĉambron de Los Angeles vojaĝis en 25 diversaj landoj, 1911–12, reklamante tiun ur­bon per E-paroladoj. Organizinto de UK en San Francisco, 1915. Nacia sekr. de UEA de 1929.

Parvus Piscis, ps. de L. Halka (v.)

Pasivaj participoj. -ata signifas agon daŭran, do ankoraŭ nefinitan; -ita signifas agon ne plu daŭran, do pretan aŭ finiĝintan; -ota signifas agon intencatan. Ekz: letero skribata: letero, kiun oni ankoraŭ skribas, ne finis; letero skribita: letero, kiun oni jam skribis, letero preta; letero skribota: letero, kiun oni intencas skribi.

Kiel Waringhien montris, la verbojn oni povas dividi en tri grupojn:

1. verboj de daŭro kaj rezulto. Ĉe ili -ata signifas daŭron, -ita signifas pretecon de ago. Ekz: domo, konstruata: domo, kiun oni konstruas; domo konstruita: domo, kies konstruon oni finis, kiu estas preta.

2. verboj de daŭro, sen posta rezulto. Ĉe ili -ata signifas, ke la ago ĝuste tiam okazas, -ita signifas, ke jam ĉesis. Ekz: mono havata: mono, kiun oni havas; mono havita: mono, kiun oni havis, sed ne havas plu.

3. Verboj de rezulto, kun momenta daŭro. Ĉe ili -ita signifas, ke la ago okazis kaj estigis certan staton; -ata signifas ripeton, ĉar ago momenta povas daŭri nur per ripetado.

Se la participoj estas ligitaj kun esti, la afero estas la sama.

l. Ĉe verboj de ago kaj rezulto -ata, -ita, aŭ -ota signas, ĉu temas pri daŭro, preteco, aŭ intenco de ago estas, estis, estos signas, ĉu la daŭro, preteco, aŭ intenco estas nuntempa, pasinta aŭ futura. Ekz:

La domo estas, estis, estos konstru­ata: okazas, okazis, okazos konstruado.

La domo estas, estis, estos konstru­ita: la domo estas, estis, estos preta.

La domo estas, estis, estos konstru­ota: estas, estis, estos intenco pri la konstruo de l’ domo.

2. Ĉe verboj de daŭro, ĝuste ĉar temas ĉiam nur pri daŭro, estas uzata tiam nur -ata. Esti signas, iu la daŭro estas nuntempa, aŭ ĉesis, aŭ sekvos. Ekz.:

Li estas, estis, estos konata: oni lin konas, konis, konos.

Por signi antaŭtempecon (pluskvamperfekto), oni uzas la vorton antaŭe. Ekz: Antaŭe li estis amata de ŝi, sed tiam ŝi ne amis lin plu.

3. Ĉe verboj de rezulto -ita signas, ke momenta ago okazis kaj etektivigis rezulton: -ata signas, ke momenta ago ripetiĝas. La helpverbo signas, ĉu la konstato de tiu rezulto, aŭ la ripetado de la ago estas nuntempa, pasinta, aŭ futura. Ekz:

La ŝlosilo estas, estis, estos perdita: oni konstatas, konstatis, konstatos la perditecon de la ŝlosilo.

La popolo estas, estis, estos mortigata: oni mortigadas, mortigadis, mortigados la popolon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги