Pere de E la infano ekposedas internacian lingvon. Li sentas sin, kvazaŭ la obstinaj baroj reale dissaltus ĉirkaŭ li, li spiras pli libere, eksentas ke li apartenas al la Mondo kaj ricevas mensan horizonton antaŭe neimageble larĝan. Li korespondas: liaj geografiaj, etnografiaj, lingvistikaj, ktp. konoj plinombriĝas kaj profundiĝas. Por li Francujo ne plu estas rozkolora makulo sur la geografikarto, sed vivanta, vera lando, en kiu vivas samaj homoj, kiel li, kun kiuj li havas senfine multajn komunajn pensojn, sentojn, konceptojn. Kaj tiel li sukcesas atingi pli noblan mondpercepton, la veraj pacifismo kaj interfratiĝemo ekregas lian koron, imunaj ja je belaj frazoj: sed tiom pli sinceraj kaj protundradikaj.

Kompilita ĉefe laŭ artikolo de

J. MIHALIK­

Pehrsson (persson) Rudolf, svedo, inĝ., komercisto. Nask. 5 majo 1895 en Uppsala. Estis sekr. (1913–17), poste estrarano de SEF (ĝis 1930). Kunlaboranto, poste sekr. de Eldona Societo E. Fondinto kaj komence red. de «La Espero».

Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Wien. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.

Peko de Kain. Novelo originale de Ŝirjaev, 1932, 35 p. La aŭtoro kontraŭstariĝas la sorton de militrifuzinto kaj batalanto, glorigas la unuan kaj prezentas per koloraj penikstrekoj la teruron, kiu atingis la duan. (Laŭ L.M. 1932)

Pehier (peltje) Emile franco, katolika pastro. Nask 17 sept. 1870 en Villandry (apud Tours), mortis 17 febr. 1909. Unue prof. de angla lingvo; poste pro malbonfarto, malgraŭ sia spirita valoro, restis dum preskaŭ la tuta vivo pastro de malgrava paroĥo Sainte-Radegonde (ap­ud Tours). Pioniro de E ĉe la katolikoj. E-iĝis en 1901. Senlace li laboris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion. Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo «Espero Katolika», E-lingva aldono al L’ Aube, franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo René François. En okt. 1903 Espero Katolika fariĝis ok­paĝa gazeto. En 1905, dum la unua kongreso, Peltier diris la unuan E–istan meson, sed ne povis prediki en E, pro malpermeso de la tiea episkopo. Tamen, ne ĉesiginte sian klop­odon, li ricevis dum la dua kongreso, pere de Monsinjoro Giambene, leteron el Romo, esprimantan «Papan Plaĉon», kaj komunikantan «Lian Apostolan Benon». Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la 2 sept. 1906 en la preĝejo S. François. La granda intereso, kiun havis por E Pio X, estis plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika E-a movado. Li prizorgis diversajn eldonaĵojn: «Kolekto de Espero», nome: «Katolika preĝaron»; «Imitado de Je­suo-Kristo» (unua libro); broŝuroj de katolika propagando. «Elementa Kurso de E», 1907. Traduko de Boissaries: «Lando de Mirakloj», 1908. — L. BASTIEN.

Per Balono al la Poluso. La ekspedicio de Andrée, Strindberg kaj Fraenkel en 1897. Aperis samtempe en 10 lingvoj, inter ili en E, 1930. El la sveda trad. Engholm, kontrolis Ny­len. 411 p. 115 bildoj. Verkita sur la bazo de la notaĵoj de la scienculoj–martiroj, trovitaj 33 jarojn post ilia morto sur la Blanka Insulo en 1930.

Peri Antonio, italo, supera milit­marista oficiro, postmilite teknika direktoro. Nask. en Arezzo, mortis 17 majo 1930 en La Spezia. «Ĉiam sprita, senceremonia, lojalega, li devigis al simpatio kaj amemo ĉiujn, kiuj lin iom konis.» Oni nomis lin: «la komandanto.» Dum la itala-turka milito en 1911, sur la kroz-ŝipoj ĉe la Libia bordo, lernis E-n. Lia influa helpo ebligis la starigon kaj rapidan kreskon de la EG en La Spezia, kaj la organizon de publikaj paroladoj kaj kursoj, kiujn li mem gvidis. Estis del. de UEA kaj plenumis diversajn gravajn servojn. Verkis ampleksan radio-vortaron en E (kun Orengo) granda parto restis en manus­kripto. De 1926 estis estrarano de la IEF.

Perloj el la Oriento. Trad. K. Ossaka. 1921, 38 p. Versaj kaj prozaj tradukoj el la japanaj kaj ĉinaj klasikaj verkoj. Bona lingvo.

Perogordo José, hispano, artileria generalo, eksmilitista aviadisto. Prez. de la EG en Madrid. Prop. agado.

Perrenoud (pernu) William, sviso, d-ro de sciencoj, mezlerneja instr. en Cernier. Nask. 30 marto 1898 en Le Locle. Filologo kaj naturscienculo. Laboris en 1919–20 en la centra Oficejo de UEA en Bern. En 1922 estis en. sekr. de la Ped. Konferenco pri E en Genève. De 1925 kunlaboranto de IALA. Oficiala E-tradukisto ĉe la 3-a Kongreso de Univ. Federacio de Ped. Asocioj en Genève en 1929. Verkoj en manuskripto.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги