Packness (paknes) Martin, dano, eldonisto. Nask. 3 febr. 1839 en Vej­le, mortis 24 majo 1914 en V. Multe vojaĝis, restis kelkan tempon en Kaplando. En sia naskiĝurbo faris viglan verkadon kaj eldonadon de E literaturo kaj 21 jan. 1909 fondis E–klubon.

Paco-Libereco. Int. organizo lab. E-ista (poste nomita Liberiga Stelo) fondita en 1906. (v. Laborista movado.) — BRUIN.

Padfield (padfild) Wilfrid Walwyn, anglo, inĝ. Nask. 15 jul. 1878. Kelkajn jarojn LK. Fondis ES en Ipswich, 1905. Trad.: «Por Arbitracio» de Carnegie. Verkis artikolojn kaj lingvajn notojn por «Scienca Revuo», «Socia Revuo» k.a.

Page (pejĝ) William Main, brito, solicitoro en la supera kortumo de Skotlando, vickonsulo de Ĉeĥoslovakujo en orienta Skotlando. Nask. 8 okt. 1869 en London. E-isto de 1905. Sekr. de Edinburgh ES 1906–14, prez. 1914–15, 1920–21. Red. de «E Monthly», 1914–19 kaj de «The British E-ist» 1920. Aŭtoro de «Pitman‘s Commercial E», 1919. Prez. de Skota EF, 1927. Prez. de UK en Edinburgh. Konsilanto de ICK, 1923–26, vicprez. de BEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Paĝoj el la Flandra Literaturo. Kolektitaj kaj tradukitaj de Seynaeve kaj Melckebeke. 1904, 136 p.

Pähn (peĥn) Elisabet, estonino, eks­instruistino, Cseh-instr. gvidinta multajn kursojn en Estonujo, Svedlando, Danujo, Francujo, Nederlando, Hispanujo.

Pais (pajŝ) Alcebiades, brazilano, d-ro, prof. de angla lingvo kaj dir. de gimnazio en Sergipano. Mortis 20 jul. 1927. Fond. kaj unua prez. de EK de Aracaju. Pere de lia klopodado la ŝtata registaro de Sergipe dekretis leĝon favoran al E. Dum lia vivo la E-movado estis tre vigla en tiu ŝtato.

Palaco de Danĝero. Romano de Mabel Wagnalls, trad. el la angla Payson. 1926, 206 p. Bonkvalita, pordistra rakonto pri Madame Pompadour, reĝa favoratino.

Palestino. Unua ES estas fondita en Jerusalem, 1908, de d-ro E. Schmitz, dir. de germana hospitalo, la dua en 1914 ĉe la tombo de Jesuo, de pastro Gabriel. En Betlehem prop-is en 1914 pastro Marius Rosi. En 1924 venis el Ameriko al Jerusalem Amiel, kiu kun Aavkin, jam kelkajn jarojn loĝinta tie, laboris per gazetartikoloj, paroladoj, kursoj. De kelkaj jaroj Pinhas Laĥovicki, arkitekto, prenis la movadon en siajn manojn, klopodas akiri subtenon de oficialaj faktoroj, aranĝas kursojn; liaj kunlaborantoj: f-ino Rotenberg kaj Benjamin. Unua E-lernolibro por hebreoj aperis en 1888, tiu por araboj en 1907. EG kaj UEA ­del. en Jerusalem kaj Telaviv. En 1924 en Telaviv aperis la gazeto «Hebrea E-isto». — P. LAĤOVICKI.

Pallieter. De Timmermans, el la flandra trad. Jan van Schoor, 1933, 192 p. «Ĝia fabelomaterialo estas minimuma. Sukoriĉa lingvo kaj realista fantazio. La stilo kaj lingvo de la traduko estas tre bonaj.» (Tot­sche, «Bibl. Gazeto», 1933, p: 43.)

Palsberg Martin Petersen, dano fervojista oficisto. Nask. 3 marto 1892 en Odense. E-isto de 1917, prez. de la EG en Aarhus de 1929. Red. «Dansk E Blad» en 1928, vicprez. de CDEL de 1928. Publikaj paroladoj, kursoj, gazetartikoloj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги