Kiel ni vidas, en la unua okazo estas akcentita la rezulto, en la dua la daŭro (ripeto) de l’ ago. Ĉar la ripeton oni signas per
Sola escepto estas, kiam la supra kontrolo ne estas farebla; nome kiam oni parolas ĝuste kaj akcente pri tiu momento, en kiu la momenta ago okazis. Sed tiaokaze oni ĉiam trovas en la frazo la esprimojn «ĝuste tiam» aŭ «en la momento», aŭ aliajn similajn vortojn, kiuj signas daŭron tiel mallongan, kian bezonas la efektiviĝo de l’ respektiva momenta ago.
KALOCSAY.
Patai Samu, hungaro, d-ro, kuracisto, «registara ĉefkonsilanto» Nask. en 1850. Partoprenas la movadon de 1912, estis vicprez. de HES; nun estas la hon. prez. Paroladoj por E, (1. Heroldo, 1930, n-roj l. kaj 7.)
Patroj kaj Filoj. De
Patsuris E. Stavro, greko, juristo. Nask. 1909 en Athen. De 1927 gvidas kurson en HEA-ejo kaj en gimnazio. De 1934 ĉefdel. de UEA.
Patzelt (pacelt) Julius, germano, horloĝisto kaj fortepiana agordisto. Nask. 9 majo 1857 en Gross-Schonau (Germ.), mortis 17 jan. 1927 en Obergrund (Ĉeĥosl.). Pioniro en Aŭstrio–Hungarujo, vera apostolo en norda Bohemujo. Korespondis kun Z. Fondis multajn grupojn kaj gvidis konstante kursojn. Eldoninto de l’ gazeto: «La migranto» kaj de pluraj E–lerniloj. Sur lian tombon GEL starigis monumenton.
Paŭlo Debenham. Romano, originale de
Paŭlo kaj Virginio. De
Pavlov Petr Aleksandroviĉ, ruso, estro de meteorologiaj stacioj de ĉina orienta fervojo 1902–30. Nask. okt. 1871 en Rjazana gubernio apud Moskva. E-isto de 1912. UEA-del 1924; faras bonan akcepton al japanaj E-istoj vizitintaj Ĥarbin kaj vekas en ili intereson por mondvojaĝo per E. Verkis du met. raportojn en rusa lingvo kaj E, 1929; kaj E-R vortaron de meteorologio kaj klimatologio, 1934.
Payson (pejson) Edward Saxfon, usonano, fabrikisto. Nask. 26 sept. 1842 en Groton (Mass.), mortis 22 sept. 1932. Opera kantisto en siaj pli junaj jaroj, fabrikisto de pianoj de 1882, prez. de pianofabrika kompanio de 1906. E-isto de 1910, prez. de EANA 1918–21, poste honora prez. Tradukinto de «La Akrobato de Nia Sinjorino»; «Blanche» de Schubin; «La Rozujo Ĉiumiljara», «Miserere», «La Palaco de Danĝero», ĉiuj tri de Wagnalls; «Thais» de France; «Mimi» de Giesy; «La Karto Mistera» de Moffet; «Luno de Izrael» de Haggard; kaj aliaj. Originale verkis «Juneco kaj Amo» kiam 87-jara.
Pázmány (pázmánj) Zoltán, d-ro, hungaro, univ. prof. de la roma juro en Pécs. Nask. 26 marto 1869 en Esztergom-Szentgyörgymezö. Prelegis, verkis kelkajn artikolojn pri kaj en E, estis prez. de HES dum 1925–28. Lia prop. broŝuro aperis en 1911.
Peckover (pekover) Priscilla Hannah, anglino. Nask. 27 okt. 1833 en Wisbech (Cambs.), mortis 8 sept. 1931 en W. Kvakerino. Ĝismorte subtenis multajn bonfarajn movadojn. Eistiĝis en 1906. Grandparte al la financa helpo de ŝi kaj de ŝia fratino Algerina ni ŝuldas la eldonon de la Biblio en E kaj de diversaj Bibliaj kaj aliaj E-eldonaĵoj.
PED: Pola E-Delegitaro, la gvida institucio de E en Polujo.
Pedagogia valoro de E. La E-a gramatiko havas tri ĉefajn ecojn: simplon, mallongon kaj logikecon.