La Ligo aranĝis por atingi siajn celojn kaj pruvi la uzeblecon de E int. E tendarojn, 1922: Nederlando, 1923: Belgujo, 1924: Danujo; 1925: Hispanujo, 1926: Ĉeĥoslovakujo (tie radioparolado pri la E skoltismo en Praha), 1927: Hispanujo, 1928: Belgujo, 1929: ĉe la ĵamboreo en Anglujo, 1930: Nederlando, 1931: Hungarujo (oficiale invitita de Hungara Skolta Asocio, kiu kune kun la Belga S.L. unue rekonis oficiale SEL; poste sekvis la Latva S. A kaj la Slovaka

S. Centro Katolika.) En ĵamboreo 1929 (Birkenhead) ĉeestis preskaŭ cent skoltoj E-istaj el 18 landoj, eĉ hinda kaj japana. Samjare SEL starigis kapitalon (stato en 1934: 73 anglaj pundoj). De 1929 ageme kunlaboris kiel hungara reprezentanto P. Balkanyi.

La ĵamboreo en 1933 (1–15 aŭg.) en Godollo, apud Budapest, alportis seriozan progreson. Unuafoje E oficiale aperis en programo de ĵamboreo, en la poŝlibroj, en la ĉiutaga skoltgazeto, sur kelkaj planoj estis menciita la E kunvenejo, (hungara trupo n-ro 199), donita de la estraro. La kunvenon de SEL ĉeestis 170 skoltoj, entute partoprenis la tendaron 200 skoltoj el 24 landoj, kiuj sciis E-n, do 1% de la ĉeestantaro, ĉe kelkaj nacioj (ĉeĥoslovaka, franca, norvega, japana, portugala hispana, trinidada) la procento atingis aŭ superis 10%-ojn. E-istaj skoltoj deĵoris ĉe la biletvendejo, gazetvendejo, banko, poŝto, radio, skoltvendejo; aparta E svarmo de la fremdul-gvidistaj skoltoj gvidis kelkfoje oficiale per E, 20 E-istaj skoltoj deĵoris ĉe la tendara skolta policistaro. Okazis preskaŭ ĉiutage dum radiosalutoj salutfrazoj en aŭ pri E, la 10-an de aŭg. kvinminuta E radioparolado de J. Bergreen, norvega repr. de SEL. Trifoje en la programo de la grandaj tendarfajroj, foje en la teatra programo estis E-kantoj kaj unu «subtendara fajro» antaŭ 3–4 mil personoj estis tute por E. Ĉe la poŝtoficejo por la

serioj de ĵamboreo-poŝtmarkoj oni ricevis senpage E-lingvan «Memorfolion» donacitan de UEA kaj L.M. Ĉe kelkaj tendoj, ĉe la ĵamborea banko, kaj ĉe hotelo pendis E flag(et)oj. Unu el la aŭstriaj skoltasocioj prezentis al la monda skoltestraro rekomendon pri uzo de E, sed oni ne diskutis pri ĝi. Al Baden Powell estis transdonitaj salutoj kaj donacoj (desegnaĵo) fare de E skoltoj. Skolt­orkestro ludis la E-himnon dum suprenigo de la SEL-flago. En la ĵamborea sonfilmo estas sceneto pri E.

La 22-an tendaron de SEL invitis la Slovaka Katolika Skolta Centro al Banská Bystrica en Slovakujo, kie ĝi okazis kune kun slovaka tendaro 16–31 jul. 1934. Partoprenis 9 nacioj. La tendaro havis poŝtstampilon kun slovaka kaj E-a tekstoj. Partoprenis 85 skoltoj, inter ili 25 E-istoj. 29 jul. okazis sur la ĉefplaco de la urbo publika oficiala festsaluto je honoro de la E-ista skoltaro, disaŭdigita per megafonoj.

SEL eldonis en 1920 «Bultenon de SEL» (aperis 5 trimonataj n-roj), poste la oficialaj sciigoj aperis en «E-ista Junularo», gazeto de TEAJ, kaj de 1926 en «Skolta Heroldo», por kies aperigo penadis multe G. Ramboux. Post ĉeso de ĉi tiu belaspekta revueto de sept. 1931 SEL eldonas kvaronjaran «Skolta Bulteno»-n. Multobligitajn bultenojn eldonis la Londona E Skolta Klubo kaj la Buda­pesta SEL-tendaro kaj la E-istaj aranĝantoj ĉe la ĵamboreo 1933. Propagandilojn eldonis la Ligo angla, france, hispane, kaj germane de 1920 preskaŭ ĉiujare. Artikoloj kaj E-rubrikoj aperas en multaj gazetoj. Glumarkoj: SEL-tendaro 1931, Budapest, Ĵamboreo, 1933 kaj SEL-tendaro, 1934 en B.B. La Hungara Skolta Asocio eldonis fakvortareton en kvin lingvoj, inter ili en E. En radio oni parolis pri SEL krom Praha kaj Budapest, ankaŭ en Kraków, Lisboa, Lyon, Lille, Brno, Breslau, Bratislava, Stuttgart, Nürnberg. En la budapesta skolta parko staras marmora memor­ŝtoneto pri la SEL-tendaro, 1931.

La Belga Skolta Ligo oficialigis E–ŝtofinsignon, la Hungara Skolta Asocio eldonis inter la rubandetoj, mont­rantaj la lingvoscion, ankaŭ tiun kun vortoj: «Esperanton parolas». Ambaŭ asocioj havas E-sekcion. La Int. Skolt­oficejo rekonis E-n inter la lingvoj por interpretista ekzameno, kvankam la Int. Komisiono en 1934 decidis ne rekomendi E-n al skoltoj.

Estraro de SEL: prez. Avoto; sekr. N. Booth, Netherton, Huddersfield. Anglujo; kas. D.H. Davis, 23 East Dulwich Grave, East Dulwich, London S.E. 22. Reprezentantoj (agentoj) en 23 landoj, memstaraj distriktoj en Hungarujo, Norvegujo, Polujo kaj Slovakujo. Membrostato: 700. Aparta skoltina sekcio. — BALKÁNYI.

Noto de M.C. Butler. En Anglujo skoltoj kaj skoltinoj ambaŭ rajtas gajni la interpretistan insignon per scio de E. Baden Powell mem rekomendis al skoltoj en sia libro «Scouting for Boys», ke ili lernu E-n, tamen en oficialaj rondoj oni ne montras multe da intereso pri E.

Skotlando, v. Britujo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги