Skriba kongreso. Estis la lasta provo de Z por unuigi ĉiujn personojn, kiuj sin nomis amikoj de la lingvo int. En majo 1897 li dissendis invitilojn al gazetoj kaj reprezentantoj de diversaj mondlingvo-sistemoj. Sed la kongreso ne povis efektiviĝi. Post tiu ĉi malsukceso Z skribis: «Ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn estas vanaj. Ni forlasu por ĉiam ĉiujn provojn de cedado kaj iradu de nun trankvile vojon ĉiam rektan antaŭen, memorante, ke la vero restas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi ĉiujn, kontentigos neniun.» I. ŜIRJAEV.
Slavík František, ĉeĥoslovako, fabrika oficisto en Praha. Nask. 11 aŭg. 1900 en Bystrá. Tre aktiva administra funkciulo de ĈAE depost 1928.
Sletteröd Aagot (nask. Johansen), norvegino, oficistino en Oslo. Nask. 17 jul. 1883. E-isto de 1912. Fondinto de la restarigita Klubo E-ista en Oslo 28 nov. 1916, prez., vicprez., ktp. Sekr. de NEL kelkajn jarojn. Gvidis kursojn.
Sletteröd Ole Brochmann, norvego, inĝeniero en Oslo. Nask. 23 marto 1877. E-iĝis 30 majo 1907. Ano de la unua E klubo en Oslo. Vicdel. de UEA 1910–18 vicprez. ĉe la unua skandinava E kongreso en Goteborg, 1918. Faris la unuan E kurson inter blinduloj en Oslo, 1910.
Slovakujo. v. Ĉeĥoslovakujo.
Smarius, F.C.D., nederlandano, fabrikanto. Nask. 5 okt. 1887 en Tilburg. E-isto de 1911. Daŭra laborado por E. Vizitis plurajn UK-jn.
Smeták Francisko, ĉeĥo, inĝ., prof. ĉe komerca akademio en Hradec Králové. Nask. 23 sept. 1898 en Holice. E-isto de 1913. Instruas oficiale E-n kiel nedevigan fakon en sia lernejo de 1923 seninterrompe.
Smital Walter, aŭstro-germano, biblioteka oficisto, lernis E-n dum la militkaptiteco en Siberio. Estis prez. de E-delegitaro de Wien kaj en sekr. de AED kaj de IEMW. Kunlaboris en la aŭstraj kongresoj en Salzburg, Graz, kaj Wien (1927). Aranĝis E-ekspozicion en prunksalonego de Nacia Biblioteko okaze de solena malfermo de IEMW. En 1925 li gvidis la duan E-kurson en Radio–Wien kaj poste dum pluaj 7 jaroj estis preleganto tie. Gvidis kursojn ankaŭ en instruista seminario, ktp. Bonega tradukanto de paroladoj. Helpis fondi «Aŭstria E-iston»; multaj artikoloj kaj recenzoj.
Smith Albert Edward, anglo, sekr. de akcia kompanio. Nask. 21 jan. 1864 en Kettering. E-isto laŭ Z A de 1903. De 1911 sekr. de la grupo en K. De 1907 del. de UEA. Sekr. de Mezlanda Fed. ĝis 1918, kaj poste prez. de Sudmezlanda Fed.
Smulders J.N.J., nederlandano, kuracisto. Pioniro de katolika E-movado. Red. de la «N Katoliko» kaj de Katolika Espero». Aŭtoro de diversaj broŝuroj, ankaŭ pri organizo.
Snejko Dimitrij, sovetiano, blankruso, kuracisto. Nask. 24 sept. 1903 en Orŝa. E-isto de 1918, Membro de CK SEU, aktiva E-funkciulo en Blankrusujo, multe laboris por organizo de kolektiva E-korespondado. E-radiodisaŭdigoj el Minsk k.a. Verkoj: skizoj pri historio de laborista E-movado, anatomia vortaro, lernolihro de E por blankrusoj, vortaroj E-B kaj B-E (ankoraŭ ne eldonitaj). Lastatempe li multe laboris por organizo de medicinista sekcio de SEU.
Socialdemokratio. v. ISE, Laborista movado, Marksismo.
Socialismo: ĝia ideologio kaj realigo. — De
Societo de Amikoj (Kvakeroj.) «La Religia Societo de Amikoj» troviĝas plejparte en Amerlko kaj Britujo. Kiel Kristanoj ĝiaj anoj rifuzas partopreni ian ajn militadon. Ili ne ĵuras, ĉar Kristo tion malpermesas. Ili ne partoprenas eksterajn sakramentojn, kredante, ke Kristo ordonis nenion tian. Ĉe siaj religiaj kunvenoj troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ ceremonio: ĉiu ĉeestanto, viro, aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, kaj la sola kunvenestro estas Jesuo Kristo. La elstara diferenco inter la Amikoj kaj aliaj Kristanoj estas (a) ili pli forte akcentas la individuan respondecon; (b) la kredo, ke Dio senpere parolas al ĉiu homo; (c) la celo reveni al pura Kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj. Diversaj libretoj pri la Societo aperis en E: precipe «La Fundamentoj de la Kvakerismo» (Stephens, trad. Butler). Ekzistas Kvakera E-ista Societo. Sekr. J.T. Harrod, 66 Kineton Road, Olton, Birmingham. — M.C. BUTLER.
Societo Sankta Miĥaelo. v. Katolika Movado.
Söderberg (söderberj) Karl Ludvig, svedo, fil. magistro, instruisto de angla lingvo. Nask. 6 jan. 1903 en Smedjebacken. E-isto de 1929. Fariĝis E-isto post prelego de H. Seppik. Vicsekr. de Univ. E Pacifista Ligo. Estis estrarano de ES de Upsala, ktp. Artikoloj. Direkciano de SEI de 1934. Prelegisto en E ĉe sveda radio de 1934.