Sivaĝi. Historia drameto. Originale de
Sjögren (ŝögren) Carl Wictor, svedo, asekura oficisto, urba konsilanto en Sundsvall. Nask. 12 jan 1879 en Karlstad. E-isto de 1904. Del. de UEA de 1910 ĝis 1929. Kunfondinto de Amika Rondo en S., 1927. Prelegoj, artikoloj, kursoj. Organizis kursojn de eksterlandaj E-istoj.
Skanderbeg, heroo de Albanujo. Kompilis
Skeel-Giorlin Frederik, dano, lingvisto, tradukisto, interpretisto, instruisto. Nask. 11 feb. 1876 en Kopenhago (?), mortis 14 okt. 1910, akcidente dronis en la rivero Meuse en Belgujo. E-isto de 1893 (?). La unua vera E pioniro en Danujo. Fondis en 1906 «Societo de Danaj E-istoj», en 1908 kune kun Schröder kaj Bendix «Konversacia E-ista Klubo» en 1908. Centra Dana E-ista Ligo (ankaŭ kune kun Schröder). En 1907 la gazeto «Politiken» alvokis lin al Kopenhago por gvidi kursojn por 400 lernantoj. Kunred. de «Helpa Lingvo» de la apero ĝis 1907, kiam ĝi aperis sub nomo «Dana E–isto», ĝia ĉefred., 1907–09. En apr. 1910 vojaĝis Parizon alvokita de
Skizo pri Filozofio de la Homa Digno. De
Skizoj pri Teorio de Esperanto. Verkis
Sklenčka Otto, ĉeĥo, bankoficisto en Hradec Králové. Nask. 2 nov. 1891 en Zbraslav n. Vl. E-isto de 1908. Ĉef. del. de UEA por Ĉ. depost 1923. Estas lia merito, ke laŭproporcie UEA-anoj en Ĉ superas ĉiujn landojn. Daŭre estis komitatano de ĈAE de 1930 ĝia kas. Sukcesega interna organizanto.
Sklenčková Božena, ĉeĥino, edzino de O.S. Nask. 18 apr. 1897 en Ĉibuz. E-isto de 1919. Kunlaboris en Teritoria Oficejo de UEA (librotenado, administrado de membroj de UEA, ĈAE).
Skog (skug) Fredrik (ps. Arbaro), svedo, komercisto. Nask. 6 febr. 1891 en Falun. E-isto de 1906. Sekr. de SEF, 1909–12, 1917–22 kaj Eldona Societo E, 1918–19, estrarano de diversaj E-kluboj. Gvidis kursojn i.a. radio-kursojn 1926–28 el Falun).
Skolta movado. La skoltismon fondis lordo Robert Baden Powell, angla generalo, en 1908, ĉefe por disciplinigi la varmegajn, aventuremajn junuloj, donante al ili eblecon vivi laŭ knabaj instinktoj, tamen lernante memstarecon, progresante laŭ pedagogiaj principoj. La ĉefaj celoj estas: pli sana, pli sincera, pli memstara, ĉiam helpema, servopreta, purviva, modesta, ŝparema, indulga kaj bonhumora, tamen severa junularo, kiu konsideras ĉiujn — de ia ajn nacio, raso, religio kaj profesio — kiel fratojn. Kiel int. movado ĝi jam atingis la nombron de pli ol du milionoj kaj al la ĉiukvarjare aranĝitaj tendaregoj, nomitaj ĵamboreoj, venas kelkdek miloj el ĉiuj mondpartoj.
E radikiĝis en ĝi nur malrapide. En 1918 angla trupestro, A.W. Thomson (ps. Avoto) ekpensis sur franca militkampo la ideon: por helpi la int. amikiĝon kaj reciprokan servon de la junularo oni fondu Skoltan E-istan Ligon (SEL). Li fariĝis prez., lia frato, subtrupestro K. Graham Thomson, la honora sekr. Poste Norman Booth, Netherton, brita trupestro, fariĝis la honora ĝen. sekr., kiu kun la kasisto D.H. Davis multege laboris por organizi SEL. La celoj de SEL estas: 1. disvastigi skoltajn idealojn per E, 2 disvastigi E-n inter la skoltaro, 3. krei skoltan E literaturon, 4. eldoni int. skoltan revuon 5. solidarigi la senton de frateco, komunan en la skolta kaj E movadoj, inter diversnaciaj junuloj.