Sinmura Iduru, japano, prof. de lingvoscienco ĉe Imperia Univ. de Kyoto. Lia grava studo pri etimologio de japanaj vortoj. Membro de J Imp. Akademio. Ĉeestis la 4-an UK en Dresden. Prezidis la 13-an JE Kongreson.

Sinpak Au, ĉino, licenciato de filozofio, prof. Nask. 1892 en Canton. Studis en Lyon, Francujo, 1922, revenis en Canton, 1925. Ekpropagandis en Canton kaj Fatshan, 1914, en Peking, 1917. Delegito de Int. Edukista Konferenco, Genève, 1922. Prof. de E en Ku-ang Tung Universitato, 1925. Revivigas la movadon en Canton kun Wu, Hsu kaj Kenn. Dir. de EI, 1928. Fondis gazeton «Kantona E-isto», gvidis radian kurson, rondiran kurson ktp. Verkis lernolibron. L.K.

Sintakso. Artikolojn rilatantajn al S. oni trovas sub la sekvantaj titoloj: Artikolo, Akuzativo kun infinitivo, Da, Duobla Akuzativo, Kazo post kiel, Kondicionalo, Pasivaj participoj, Sintaksaj Elementoj, Subjunktivo, Verboj transitivaj kaj netransitivaj, Verbotempoj en dependaj propozicioj, Verbotempoj kompleksaj, Vortordo.

Sintaksaj elementoj. La terminologio de la SE ne estas unuece fiksita. La suba klasifiko estas provo de unuecigo.

Konsiderante la vortojn laŭ ilia speco, oni nomas ilin parolelementoj (substantivo, pronomo, adjektivo, verbo, adverbo, numeralo, artikolo, prepozicio, konjunkcio, subjunkcio, interjekcio).

Konsiderante la vortojn laŭ ilia funkcio en la frazo, oni nomas ilin frazelementoj. Oni distingas la sekvantajn frazelementojn:

1. Subjekto: tio, pri kio oni asertas plenumon de ago aŭ havon de stato (voli estas preskaŭ povi; la hundo bojas; sia estas pli kara ol najbara; du estas duono de kvar; kiu venis?

2. Predikato: vorto esprimanta agon aŭ staton asertatan pri la subjekto. Ĝi povas esti

a) predikato memstara (la arboj floras),

b) kopulo, kiu bezonas kompletigon (la kampo estas verda; li iĝis soldato).

3. Objekto: vorto esprimanta ion, al kio la ago rekte direktiĝas (mi vidis homon).

4. Adjektivo: vorto esprimanta la cirkonstancojn, inter kiuj okazas la ago. Ĝi povas esti

a) adverba (ŝi bone fartas),

b) akuzativa (iri Parizon)

c) prepozicia, t. e. enkondukita de prepozicio (li batas per martelo).

RIM. Ekzistas funkcio, kiu povas esti esprimita jen en formo de objekto jen en formo de prepozitiva adjekto (oni sciigis tion al li; oni sciigis lin pri tio). Tian adjekton, kiu estas transformebla en objekton rektan, oni povas nomi nerekta objekto.

La supraj funkcioj (1. 3. 4.) rilatas al la predikato. Al ĉiu el ili povas rilati frazelementoj, kiujn oni povas nomi karakteriziloj.

Tiaj karakteriziloj estas.

5. Epiteto — adjektivo, pronomo, numeralo karakterizanta substantivon (bela vetero; du homojn; nenia sciigo).

6. Apozicio: substantivo karakterizanta substantivon: reĝo Henriko — Napoleono, franca imperiestro.

7. Suplemento: ĉia alia karakterizilo rilatanta al ia frazelemento escepte de la predikato. Suplementojn povas havi stubstantivo (la domo de la patro), adjektivo (plena de homoj), adverbo (malproksime de la domo), nepredikata verbo (morti por la patrujo). Laŭ la formo ili povas esti:

a) akuzativaj (longa tri metrojn),

b) prepozitivaj (amo al la pat­rino)

c) adverbaj (eksterordinare bela),

d) infinitivaj (kutimo fumi).

8. Predikativoj: vortoj karakterizantaj frazelementon helpe de predikato (aŭ kopulo). Ili povas karakterizi la subjekton (ŝi estas bela); tio estas la subjekta predikativo. Krome ekzistas adjekta predikativo, kiu karakterizas samtempe la subjekton kaj la agon (ŝi dancas nuda). Predikativo estas komuna nomo de vortoj predikataj, kiuj povas esti:

a) predikata substantivo (li iĝis prezidanto),

b) predikata adjektivo (la kampo estas verda). La predikata adjektivo alprenas formon adverban, se la frazo estas sensubjekta, (estas varme).

c) predikata infinitivo: (voli estas povi),

d) predikata prepozitivo (li estas de meza kresko).

(Atributo ŝajnas termino evitinda, ĉar en diversaj lingvoj oni ĝin komprenas jen epiteto, jen predikativo.)

Komplemento estas ĉia funkcio, escepte de la subjekto kaj predikato. La objekton oni povas nomi ankaŭ komplemento rekta, la adjektojn komplementoj cirkonstancaj. La ceteraj (epiteto, apozicio, suplemento, predikativo) estas komplementoj akcesoraj. — KALOCSAY.

Sirio, Azio. Laŭ UEA-1928 la unua pioniro estis Gabriel Haddad en 1909. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E­istoj troviĝis en 2 lokoj. Laŭ la ICK–raporto «precipe elstara estas ankaŭ en 1929 la laboro en S. sub la gvidado de Zeine-nour-udin en la Amerika Universitato en Beirut. Tri novaj kursoj okazis tie.» «La grupo de la Amerika Univ. de Beirut daŭrigas sian laboron.» (1932.) (Ŝajnas, ke sub liaj influoj, la samideanoj en Beirut perdis sian intereson.» UEA-del. en 1933 en Damas.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги