Bourlet (burle) Carlo, franco, d-ro de sciencoj, prof., scienculo. Nask. 25 apr. 1866 en Strasbourg, mortis 12 aŭg 1913 en Annecy (Savoie) pro malbonŝanca engluto de fiŝosto. De 1906 estis prof. de mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en Paris. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi al la praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝin plej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn pri Aritmetiko, Algebro kaj Geometrio, uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj de Francujo, kaj eĉ ekster Francujo; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitaj matematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri bicikleto, haltigiloj, k.a. Li estis ano de la teknika komitato de «Touring-Club de France». De 1903 li direktis, kun Laisant kaj Bricard, la revuon «Nouvelles Annales de Mathematiques». B. interesiĝis al E dank’ al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la Grupo Pariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havis nek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj, faritaj de la unuaj pioniroj E estis konata en Francujo de apenaŭ kelkcentoj da personoj. B., tuj post sia aliĝo, dank’ al sia alta, scienca situacio, al sia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidan antaŭenpuŝon. — Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo «Touring-Club», kaj en majo 1901 komencis en ĝiaj salonoj kurson de E. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson. La 17 jul. de la sama jaro li akceptis la prez. de la Pariza grupo, kaj de tiam la E-a movado rapide disvastiĝis en Francujo, kaj ankaŭ eksterlande. — Ricevinte dank’al sia persona influo kunvenajn ĉambrojn en la Sorbonne por la Grupo Pariza kaj la helpon de la grava eldonista firmo Hachette por la publikigo de E-aj libroj, li ekorganizis la propagandon en Francujo kun fa apogo de «Touring-Club». De 1902 la paroladoj kaj kursoj pli kaj pli multiĝis. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo li prenis sur sin preskaŭ la tutan laboron. En la urboj de provinco, kie oni povis organizi paroladon, li sukcesis krei kursojn kaj grupojn, dank’ al sia simpla elokventeco, al sia forto de konvinko. En 1902 li fondis 19 novajn grupojn. — La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj, la publikigo de bulteno Paris E, la organizo de monataj vespermanĝoj, de konkursoj kun disdonado de premioj en la Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝi kalkulis pli ol mil membrojn. Sed B. plivastigis ankoraŭ sian agadkampon. En sept. 1906 li fondis
Bou ka Hynek Karel, ĉeĥo, komunuma oficisto en Praha. Nask. 2 marto 1884 en P. E-isto de 1901. Kunfond. de la Praha EK. E-lingva aŭtoritato inter ĉeĥoj. Kunlaboranto de
Boutwood (baŭtŭud), John J., anglo. Nask. 14 nov. 1860 en Luton. Komercista sekretario. Gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. E-istiĝis 1912. Vicprez. de BEA Prez. de grupo Hastings. Verkis kelke da prop. teatraĵoj.
Bouvier (buvie) Louis, franco, farmaciisto en Poix. De 1908 seninterrompe UEA-del.
Bouvier Paul, franco svisa, kasisto, UEA-del en Genève. Verkis
Boxhammer (bokshamer) Marta, germanino. Nask. 14 marto 1882 en Sanits Kreis Rothenburg, mortis 30 nov. 1931. Estis pioniro de la laborista E-movado.
Braga Ismael Gomes, brazilano, librotenisto. Daŭra propagando en spiritistaj rondoj, artikoloj en pluraj gazetoj.